Articles

Affichage des articles associés au libellé Poemoj
Miaj printempaj hajkoj Marta mildeco. Nova humoro venas, kaj mimozfloroj.   Briza sereno susuras sonĝon siblan, pepas paruoj.  
 Miaj aŭtunaj hajkoj   Sudulo blovas,   flavajn branĉojn skuas.   Ej! Mia ĉapo! Milvoj formigras, blovas septembra brizo . Aĥ ! Sezonŝanĝo...     Tilifolioj   sur trotuaro kuras.   Blovas la bizo.  (Vidante naĝejon plenan de falintaj folioj)   Brunaj folioj   anstataŭ blua brilo...   Aŭtuna falo.   Sur ardaj braĝoj   rostiĝas la kaŝtanoj,   fingroj doloras.   Tondregoj sonas kiel ŝtorma dragono. Aĥ! Ĉaspafado!
 Miaj someraj hajkoj Kriis hieraŭ  revenintaj apusoj. Varmeco baldaŭ.   Ombro sur suno... Super stoplejo flava cirkuo soras.   Stoplejo grincas de tro ĉirpa gurdado: Cikadamaso.   Malgraŭ blueco La saguloj foriris. Maljen ĝojkrioj.    Cikadgurdado  siblas tra arda aero... Ŝvita vekiĝo.    Venta kareso Dampas cikadĉirpadon... Siesta ĝuo.

Victor HUGO - La kokcinelo

Image
  Victor HUGO  Jen alia poemo de Victor HUGO eltirita el "La Kontemploj", kiun mi tradukis. La kokcinelo " Io ekscitas " , ŝi diris. Kaj mi vidis ŝian kolon Neĝan, kaj etan etulon Ruĝan, kiu sur ĝi iris. Mi devus, stulto aŭ saĝo Ja timigas junuleton, Pli kispeton ol insekton Vidi sur ŝia vizaĝo. Ĝi havis formon de konko Ruĝa kun nigraj makuloj. Sciuro, ĝiaj okuloj, Kliniĝis el sia trunko. La lipoj ĉi tie logis, Mi apudis la anĝelon Kaj prenis la kokcinelon, Tamen la kiso forflugis. El ĉielo la insekto Protestis: " Kiu mi estas? La dibesteto asistas Sed ja stultas la vireto. "  

Victor HUGO - La akvoguto

Image
  Victor HUGO     Mi provis traduki poemeton de Victor HUGO eltirita de "La kontemploj" :     La akvoguto    El marmoro faletis la fonto Al terura maro, pogutante. Oceano, de ŝipoj la fato, Diris: "Kion ci volas, plorante? Mi estas timego kaj tempesto, Mi finiĝas en la ĉielspaco. Ĉu vi utilas, etula esto, Al mi, kiu estas giganteco?" La fonto al abismo amara Diris: "Mi donas al vi, silente, Ion mankantan al Moŝto mara: Iom trinkeblan akvon, pogute."

Jules SUPERVIELLE - Ribelo (1901)

Image
  Jules SUPERVIELLE    Jules Supervielle (1884-1960) estis Franca-urugvajana poeto. Li ankaŭ francigis kelkajn hispanlingvajn verkojn, rimarkinde la kompletan poemaron de Federico Garcia Lorca. Mi ne ŝatas mian tradukon de la lasta verso, sed ne trovis pli bonan. Se iu havas ideon.... Ribelo Mi vidis bonajn homojn perei pro torturo, Infanetajn ridetojn viŝitaj de teroro, Kaj bluegajn okulojn pograde estingiĝi, Ne sciantajn mensogi nek kapablajn ŝajnigi. Mi vidis parfumojn de vento balaitajn, Velkintajn rozojn kaj foliarojn mortajn, Ankaŭ brulantajn plorojn, tro grandajn kordolorojn, Tro da sango elflui el honestulaj koroj. Mi vidis por nutri sin virinojn devigitaj Prostituiĝi, kaj ve! morti infanojn multaj Ĉe laboro, oldulojn kun senkarnaj vizaĝoj Daŭre strebantaj apud siaj atendantaj tomboj. Kaj ĉar mi ĉiam sentas malsaton kaj maljuston, Ĉar mi vidas etulon premita de grandulo, Kiam juro forsvenis pro forto kaj malvirto, Mi ne kredas je io, ja krom je nenie...

Jose Maria de HEREDIA - La Konkeristoj (1893)

Image
 Jose Maria de HEREDIA Jose Maria de Heredia (1842-1905) estas kubodevena franca poeto, elektita en la Franca Akademio en 1894. Mi tradukis tiun aleksandran soneton en 2010, uzante preskaŭrimojn, ĝi troviĝas en la poemkolekto "Les Trophées" publikigita en 1893.   La konkeristoj   Same kiel falkaro el la nutrejo naska, Lacegaj pro portado de nobelaj mizeroj, El Palos' kaj el Moger', soldatoj kaj ŝipestroj Iris pro revebrio de herogloraj taskoj. Ili iris konkeri la famegan metalon, Kiun Cipango gardis en malproksimaj minoj, Kaj alizeaj ventoj iliajn mastojn klinis Ĉe la mistera rando de la mondo feŭdala. Vespere revis ili pri morgaŭoj epikaj, Dum lumo fosforeska de marbluo tropika Ĉarmis dormon ilian per orplena miraĝo, Aŭ foje, ĉe la pruo de blankaj karaveloj, Ili vidis leviĝi en ĉielo sovaĝa El fundo de marego novajn stelojn fabelajn.
 Miaj vintraj hajkoj Grakas kornikoj, rapidas grizaj nuboj. Trista krepusko.   La luno brilas kaj la polusa stelo... Ululas besto. Kato petola saltetas sur balkono, fuĝas neĝflokoj. Akra bekpinto boras nebulon grizan. Ej! Grebo naĝas. La fajrofloro tondras en frida nokto. Jarfina festo. Dampitaj sonoj tra fenestra vaporo. Jen jula neĝo. Katino gvatas besteton promenantan. Stovo ronronas.

Alfred de VIGNY - Morto de lupo (1843)

Image
Alfred de VIGNY   Tiu aleksandra poemo de Alfred de Vigny (1797-1863) priskribas heroismon de lupo, kiu devas batali por libero de sia familio montrante kuraĝon kaj dignon. Mi ne plu memoras, kiam precize mi tradukis ĝin, verŝajne ĉirkaŭ 2009-2010.   Morto de lupo La nubaroj trakuris sur la luno tutflama Kiel sur incendio videblas fuĝo fuma, Kaj arbaroj nigriĝis preter la horizonto. En malseka herbejo ni marŝis en silento, En erikejo densa, kaj en veprejoj altaj, Kiam, sub grandaj pinoj gigantojn similantaj, Ni ekvidis ungegojn en la grundon markitaj De la lupoj vagantaj kaj de ni postkuritaj. Ni longe aŭskultadis, tenantaj nian spiron, Ĉesintaj nian paŝon. Herbejon kaj arbaron Neniu aŭdis vei en aero ; kriis nur Ventmontrilo funebra al la firmamenta pur' ; Ĉar la vento altega blovis super la teroj, Kaj nur ĝiaj piedoj tanĝis pintojn de turoj, Dum la ĉisubaj kverkoj, klinitaj kontraŭ rokoj, Ŝajnis kuŝi kaj dormi per apogitaj trunkoj....

Japanaj hajkoj

Hajkoj tradukitaj de mi:     tri de Matsuo Bashô   張抜きの猫も知るなり今朝の秋 Eĉ paperkato hodiaŭ scias tion: aŭtunkomenco.   木のもとに汁も膾も桜かな Ĉe arbotrunko, jen supo, jen fiŝpikloj. Ho, ĉerizfloroj... 初しぐれ猿も小蓑をほしげ也 Vintra pluvego, eĉ simieto volas pajlan surtuton.    kaj unu de Yosa Buson 春雨や もの書ぬ身の あはれなる Printempa pluvo! Vea kompatindulo kiu ne verkas...