Articles

Affichage des articles du février, 2021

Jules SUPERVIELLE - Ribelo (1901)

Image
  Jules SUPERVIELLE    Jules Supervielle (1884-1960) estis Franca-urugvajana poeto. Li ankaŭ francigis kelkajn hispanlingvajn verkojn, notinde la kompletan poemaron de Federico Garcia Lorca. Mi ne ŝatas mian tradukon de la lasta verso, sed ne trovis pli bonan. Se iu havas ideon.... Ribelo Mi vidis bonajn homojn perei pro torturo, Infanetajn ridetojn viŝitaj de teroro, Kaj bluegajn okulojn pograde estingiĝi, Ne sciantaj mensogi nek kapablaj ŝajnigi. Mi vidis parfumojn de vento balaitajn, Velkintajn rozojn kaj foliarojn mortajn, Ankaŭ brulantajn plorojn, tro grandajn kordolorojn, Tro da sango elflui el honestulaj koroj. Mi vidis por nutri sin virinojn devigitaj Prostituiĝi, kaj ve! morti infanoj multaj Ĉe laboro, oldulojn kun senkarnaj vizaĝoj Daŭre strebantaj apud siaj atendantaj tomboj. Kaj ĉar mi ĉiam sentas malsaton kaj maljuston, Ĉar mi vidas etulon premita de grandulo, Kiam juro forsvenis pro forto kaj malvirto, Mi ne kredas je io, ja krom je nenieco.  

Jose Maria de HEREDIA - La Konkeristoj (1893)

Image
 Jose Maria de HEREDIA Jose Maria de Heredia (1842-1905) estas kubodevena franca poeto, elektita en la Franca Akademio en 1894. Mi tradukis tiun aleksandran soneton en 2010, uzante preskaŭrimojn, ĝi troviĝas en la poemkolekto "Les Trophées" publikigita en 1893.   La konkeristoj   Same kiel falkaro el la nutrejo naska, Lacegaj pro portado de nobelaj mizeroj, El Palos' kaj el Moger', soldatoj kaj ŝipestroj Iris pro revebrio de herogloraj taskoj. Ili iris konkeri la famegan metalon, Kiun Cipango gardis en malproksimaj minoj, Kaj alizeaj ventoj iliajn mastojn klinis Ĉe la mistera rando de la mondo feŭdala. Vespere revis ili pri morgaŭoj epikaj, Dum lumo fosforeska de marbluo tropika Ĉarmis dormon ilian per orplena miraĝo, Aŭ foje, ĉe la pruo de blankaj karaveloj, Ili vidis leviĝi en ĉielo sovaĝa El fundo de marego novajn stelojn fabelajn.

Jack LONDON - La Ĉinako (1908)

Image
  Jack LONDON En tiu novelo verkita en 1908 Jack London denuncas la situacion de la ĉinaj laboristoj en la franca insulo Tahitio. Kiam mi tradukis tiun novelon en 2018, mi ne sciis, ke ĝi jam estis tradukita de iu Philip Kadiski verŝajne en 1924, kun la titolo "Ĥinago". Mi serĉis tiun malnovan tradukon sensukcese. Nu, mi tamen ne provis iri ĝis Roterdamo aŭ Tokio por serĉi ĝin en tieaj bibliotekoj... Se iu povus sendi al mi kopion de tiu traduko de Kadiski, tiu ege plezurigus min. Mi dankas samideanon Michel Dereyger pro liaj trafaj rimarkoj.   La ĉinako " La koralo vastiĝas, la palmo kreskas, sed la homo foriras" Tahitia proverbo Ah Ĉo ne komprenis la francan. Li sidis en la homplena tribunala ĉambro, lacega kaj tediĝinta, aŭskultante la seninterrompan tondran francan lingvon, kiun jen iu, jen alia oficiulo deklamis. Tio estis nur ĵargono por Ah Ĉo, kaj li miris pri la stulteco de la francoj, kiuj bezonis tiom da tempo por trovi la murdinton
 Miaj vintraj hajkoj Grakas kornikoj, rapidas grizaj nuboj. Trista krepusko.   La luno brilas kaj la polusa stelo... Ululas besto. Kato petola saltetas sur balkono, fuĝas neĝflokoj. Akra bekpinto boras nebulon grizan. Ej! Grebo naĝas. La fajrofloro tondras en frida nokto. Jarfina festo. Dampitaj sonoj tra fenestra vaporo. Jen jula neĝo. Katino gvatas besteton promenantan. Stovo ronronas.

Bernard LAVILLIERS - Manoj oraj (2001)

Image
Bernard LAVILLIERS   Jen kanzono de Bernard Lavilliers, kiun mi tradukis en 2017, provante konservi rimojn. Li kantas pri la laboristoj, kiuj perdis sian laboron, kiam multaj franciaj industrioj malaperis pro tutmondiĝo. Fakte mi ne tre lertas por traduki kanzonojn, tial mia traduko estas malfacile kantebla, bedaŭrinde. Por tiuj, kiuj ne konas la kanzonon, jen ligilo . Manoj oraj   Granda nigra suno ŝvebas sur la valo, silentaj kamenoj, fermita portalo, senmovaj vagonoj, morta citadelo, ne plu oranĝa flamo en griza cîelo. Ili similas nokte al antikvaj kasteloj ronĝitaj de veproj, de frosto kaj ŝtelo, Frostiga ventego pulvoron forblovas, Metala giganto, kiu fordrivas. Mi volas labori plu, daŭre labori Forĝi ruĝan ŝtalon per miaj manoj oraj, Daŭre plu labori, daŭre plu labori, Ruĝa ŝtalo kaj manoj oraj. Mi vivadis tie - en tiu fabriko, Miaj pulmoj - mia sang' kaj miaj strikoj, Senestontec' tie – malofta somero, kvazaŭ ruĝa truo borita en esper

Alfred de VIGNY - Morto de lupo (1843)

Image
Alfred de VIGNY   Tiu aleksandra poemo de Alfred de Vigny (1797-1863) priskribas heroismon de lupo, kiu devas batali por libero de sia familio montrante kuraĝon kaj dignon. Mi ne plu memoras, kiam precize mi tradukis ĝin, verŝajne ĉirkaŭ 2009-2010.   Morto de lupo La nubaroj trakuris sur la luno tutflama Kiel sur incendio videblas fuĝo fuma, Kaj arbaroj nigriĝis preter la horizonto. En malseka herbejo ni marŝis en silento, En erikejo densa, kaj en veprejoj altaj, Kiam, sub grandaj pinoj gigantojn similantaj, Ni ekvidis ungegojn en la grundon markitaj De la lupoj vagantaj kaj de ni postkuritaj. Ni longe aŭskultadis, tenantaj nian spiron, Ĉesintaj nian paŝon. Herbejon kaj arbaron Neniu aŭdis vei en aero ; kriis nur Ventmontrilo funebra al la firmamenta pur' ; Ĉar la vento altega blovis super la teroj, Kaj nur ĝiaj piedoj tanĝis pintojn de turoj, Dum la ĉisubaj kverkoj, klinitaj kontraŭ rokoj, Ŝajnis kuŝi kaj dormi per apogitaj trunkoj. Nenio bruetis

Jack LONDON - Barka velado (1911)

Image
 Jack LONDON   Temas pri teksto de Jack London por prezenti la plezuron de barka velado, kiun mi tradukis el la angla. Ĝi estis publikigita en 2013 en la esperanta kultura revuo La Gazeto (N°163), nun bedaŭrinde malaperinta. Mi dankas S-ron Michel Dereyger pro liaj korektoj kaj rimarkoj.   Barka velado     Maristo oni naskiĝas, ne fariĝas. Kaj " maristo " signifas, ne la ordinare efikan kaj seninteresan estaĵon, kiun oni trovas en la teŭgoj de nuntempaj vaporŝipoj, sed la homon, kiu prenos faritaĵon el ligno, ŝtalo, ŝnuroj, toloj kaj devigos ĝin obei al lia volo sur la marsurfaco. Escepte de la ŝipestroj kaj oficiroj de grandaj ŝipoj, la vera maristo estas la mastro de velbarko. Li scias, li devas scii, kion fari por irigi per la vento sian barkon de iu punkto al alia punkto. Li devas koni tajdojn, fluojn, kirlojn, markojn de ŝaneloj kaj barondojn, ankaŭ tagajn kaj noktajn signalojn. Li devas esti saĝa pri vetertradicioj, kaj li devas kunsente koni la apartajn