Articles

Affichage des articles du novembre, 2023

Jack LONDON - Konstrui fajron (1908)

Image
    Jack LONDON   Tiu novelo de Jack London estis jam tradukita en esperanto de la esperantista klubo de Agen kaj publikigita de SAT en 1984. Bedaŭrinde, tiu traduko estis farita laŭ la franclingva versio de Louis Postif, kies tradukoj estis fakte reverkaĵoj tre kritikindaj. Tial la versio de la esperantistoj de Agen eble bone tradukis Louis Postif, sed ne spegulas la stilon nek la ritmon de la originala teksto de Jack London, foje aldonas frazojn kaj eĉ ideojn, kiujn la originala teksto ne enhavas. Por komprenigi kia diferenco okazas, jen ekzemplo tirita el la unuaj paragrafoj de la teksto, kaj ĝi ne entenas la plej strangajn aferojn de tiu traduko: Originala teksto: He was a new-comer in the land, a chechaquo, and this was his first winter. The trouble with him was that he was without imagination. He was quick and alert in the things of life, but only in the things, and not in the significances. Fifty degrees below zero meant eighty odd degrees of frost. Suc