Jose Maria de HEREDIA - La Konkeristoj (1893)
Jose Maria de HEREDIA
Jose Maria de Heredia (1842-1905) estas kubodevena franca poeto, elektita en la Franca Akademio en 1894. Mi tradukis tiun aleksandran soneton en 2010, uzante preskaŭrimojn, ĝi troviĝas en la poemkolekto "Les Trophées" publikigita en 1893.
La konkeristoj
Same kiel falkaro el la nutrejo naska,
Lacegaj pro portado de nobelaj mizeroj,
El Palos' kaj el Moger', soldatoj kaj ŝipestroj
Iris pro revebrio de herogloraj taskoj.
Ili iris konkeri la famegan metalon,
Kiun Cipango gardis en malproksimaj minoj,
Kaj alizeaj ventoj iliajn mastojn klinis
Ĉe la mistera rando de la mondo feŭdala.
Vespere revis ili pri morgaŭoj epikaj,
Dum lumo fosforeska de marbluo tropika
Ĉarmis dormon ilian per orplena miraĝo,
Aŭ foje, ĉe la pruo de blankaj karaveloj,
Ili vidis leviĝi en ĉielo sovaĝa
El fundo de marego novajn stelojn fabelajn.
Commentaires
Enregistrer un commentaire