Articles

Affichage des articles du février, 2023

Giovanni VERGA - Kamparana kavalireco (1880)

Image
  Giovanni VERGA  Tiun faman novelon Giovanni Verga verkis en 1880, ĝi apartenas al la novelaro Vita dei campi (Vivo de la kampoj), kaj laŭdire rakontas realan okazintaĵon. Ĝi havis tiel grandan sukceson, ke ĝi estis multfoje transverkita: en 1890 la komponisto Pietro Mascagni verkis operon kun la sama titolo, Verga mem faris teatraĵon el ĝi en 1894, kaj la nombro de filmoj, kiujn ĝi inspiris ekde eĉ 1910, estas preskaŭ nekalkulebla.     Kamparana kavalireco Turiddu Macca filo de nja Nunzia, post kiam li estis reveninta el militservo, ĉiun dimanĉon pavis en la stratoj kun sia uniformo de bersaljero 1 kaj sia ruĝa fezo, kiu similis al tiu de foira nekromanciisto malantaŭ sia vendotablo kun enkaĝigitaj kanarioj. La knabinoj perrigarde manĝis lin, kiam ili iris al meso kun la nazo en sia mantelo, kaj la buboj zumis ĉirkaŭ li, kvazaŭ muŝoj. Li havis pipon kun rajdanta reĝo sur ĝi, ŝajne viva, kaj li fajrigis siajn alumetojn sur la postaĵo de sia pantalono, levant