Articles

Affichage des articles du décembre, 2021

Anatole FRANCE - Sinjorino Chiara (1904)

Image
Anatole FRANCE   Jen mallonga sed amuza novelo de Anatole FRANCE Sinjorino Chiara Profesoro Giacomo Tedeschi, de Napolo, estas fama kuracisto en sia urbo. Lia domo, tre odora, proksima de la preĝejo Incoronata, estas vizitata de ĉiaj homoj kaj aparte de la belulinoj, kiuj vendas marfruktojn en la kvartalo Santa Lucia. Li vendas drogojn por ĉiuj malsanoj, ne malŝatas eltiri kariiĝintan denton el via buŝo, majstre kudras, post la festoj, la fenditan haŭton de kuraĝuloj, kaj scias paroli la marbordan dialekton, miksitan kun lerneja latino, por trankviligi siajn klientinojn etendiĝintajn en la plej vasta, la plej lama, la plej ĝema kaj la plej malpuraĉa kuŝoseĝo, el ĉiuj, kiujn oni povas vidi en iu ajn marborda urbo de la universo. Li estas viro malalta, kun plena vizaĝo, verdaj okuletoj kaj longa nazo falanta ĝis sinua buŝo, kaj kies rondaj ŝultroj, pinta ventro kaj maldikaj kruroj pensigas pri la antikva Attelana farso. Giacomo edziĝis malfrue kun la juna Chiara Mammi,