Articles

Affichage des articles du mars, 2021

Donatien Alphonse François de SADE - Gaskona spritaĵo

Image
Donatien Alphonse François de SADE     Markizo de SADE estas fama pro liaj malĉastaj sadismaj verkoj. Tamen li verkis ankaŭ aliajn tekstojn: novelojn, teatraĵojn, eseojn, filozofiaĵojn.  Ne maltrankviliĝu, ĉi tiu rakonteto lia estas aŭdebla eĉ de infanaj oreloj. Gaskona spritaĵo G askona oficiro akiris de la reĝo Ludoviko la 14-a rekompencon 150-piŝtolan. Kun sia ordonilo en mano, li eniras senanonce ĉe la ministro Kolberto, kiu estis tagmanĝanta kun aliaj Sinjoroj. -Kiu el vi sinjoroj, li diras kun akĉento, kiu pruvas sian devenon, estas Ministro Kolberto? -Mi estas, sinjoro, respondas la ministro, kion mi povas fari por via servo? -Neniaĵeton, sinjoro, temas nur pri 150-piŝtola rekompenco, kiun mi tuj bezonas. S-ro Kolberto, kiu ja vidis, ke la ulo estas primokebla, petas permeson fini sian manĝon, kaj por ne senpaciencigi lin, petas, ke li kunmanĝu. -Des pli volonte, diras la gaskono, ke mi ankoraŭ ne tagmanĝis. La tagmanĝon fininte, la ministro, kiu tamen havis tempon

Victor HUGO - La akvoguto

Image
  Victor HUGO     Mi provis traduki poemeton de Victor HUGO eltirita de "La kontemploj" :     La akvoguto    El marmoro faletis la fonto Al terura maro, pogutante. Oceano, de ŝipoj la fato, Diris: "Kion ci volas, plorante? Mi estas timego kaj tempesto, Mi finiĝas en la ĉielspaco. Ĉu vi utilas, etula esto, Al mi, kiu estas giganteco?" La fonto al abismo amara Diris: "Mi donas al vi, silente, Ion mankantan al Moŝto mara: Iom trinkeblan akvon, pogute."

Ĉu ci aŭ ne ci?

 Ĉu ci aŭ ne ci? Legante miajn tradukojn, eble vi trovos, malofte tamen, la pronomon "ci". Ĉisube mi klarigas kial.   Kreante lingvon facile lernebla kaj uzebla, logika elekto estus havi du apartajn uzeblajn pronomojn por la dua persono, senescepte unu singularan kaj unu pluralan. Sed pro influo de iuj naciaj lingvoj, kiuj por montri ĝentilecon uzas la pluralan pronomon anstataŭ la singularan, ni kutime uzas nur "vi" en esperanto. Mi ne povas deteni min rimarkigi, ke pro tia ĝ enerala uzado, la pronomo "vi" tute ne plu povas indiki ian ajn ĝ entilecon.  Jen do, en la listo de la pronomoj en la gramatiko de la Fundamento troviĝas nur "vi", por singularo kaj pluralo. Tamen, en la ekzercaro kaj la universala vortaro troviĝas ankaŭ "ci" por la singulara dua pronomo.  En la universala vortaro oni trovas la jenajn tradukojn de ci:  tu, toi, / thou / du / ты / ty En la Ekzercaro legeblas:  Ci skribas (anstataŭ "ci" oni uzas ordinare

Jack LONDON - Sanon al la viro sur la glitvojo (1898)

Image
  Jack London Mi tradukis tiun novelon de Jack London por partopreni la literaturan konkurson Liro-2017 organizitan de la revuo La Ondo de Esperanto . Mia traduko akiris la premion, kaj estis publikigita en la unua numero de 2019 de la revuo. Mi fieras pri tio. Temas pri la unua publikigita novelo de Jack LONDON, en 1898.   Sanon al la viro sur la glitvojo “Elverŝu ĝin!” “Sed, aŭskultu, Kid, ĉu ĝi ne estos tro forta? Viskio kaj alkoholaĵo jam sufiĉe efikas, sed post kiam oni aldonas brandon kaj pipraĵon kaj...” “Elverŝu. Ĉiel, kiu faras tiun punĉon?” Malamute Kid afable ridetis tra la vapornubo. “Kiam vi estos restinta en ĉi tiu lando tiom longe kiom mi restis, filo mia, nutrita de leporaj spuroj kaj salmonaj ventroj, vi scios, ke Kristnasko okazas nur unu fojon jare. Kaj Kristnasko sen punĉo estas same kiel bori truon ĝis la kernroko sen iam ajn trovi vejnon.” “'Ja'ldonu tion, 'stos supera,” aprobis Big Jim Belden, kiu venis el sia koncesiejo de Mazy May