Articles

Affichage des articles du février, 2022
Miaj printempaj hajkoj Marta mildeco. Nova humoro venas, kaj mimozfloroj.   Briza sereno susuras sonĝon siblan, pepas paruoj.  

Léo FERRÉ - La anarkiistoj (1969)

Image
 Léo FERRÉ   Kiu deksesjara ne estis anarkiisto estas senkora homo, kiu tridekjara restas anarkiisto estas sencerba homo. Sed tamen ankaŭ restas, ke mi daŭre ŝategas tiun kanzonon de Léo Ferré (1916-1993) italdevena franca poeto kaj kanzonisto. Li kantas: https://www.youtube.com/watch?v=_1PcOsbJbLI Peppe Volterelli kantas la italan version, verkitan de Léo Ferré mem: https://www.youtube.com/watch?v=ObAOztjXMnk     La anarkiistoj   Ne eĉ unu pocento tamen ili ekzistas, plejparte hispanoj, kiu scias kial? Verŝajne Hispanio ilin ne tre ŝatas... La anarkiistoj   Ili ricevis ĉion: frapojn kaj ŝtonojn, tiom forte kriis ili, ke ja plu povas ili, kun antaŭen la koro kaj en ĝi la revo kaj animo borita de tiu ideo sakra. Ne eĉ unu pocento tamen ili ekzistas, plejparte neniidoj aŭ preskaŭ similaj, do neniam videblaj, krom kiam timataj La anarkiistoj   Ili mortis milfoje por nenio kaj vane, Kun am' en la pugno, sur tablo, aŭ nenio, kun kapo tiel dura pro sango verŝita, tiom for