Articles

Affichage des articles du mai, 2024

COLETTE - La sinjorino, kiu kantas (1908)

Image
   COLETTE Jen alia novelo kiu aperis en la kolekto Les vrilles de la vigne (La spiralaĵoj de la vito) kiu arigas novelojn kun membiografia fono.     La sinjorino, kiu kantas    La sinjorino kiu estis kantonta iris al la piano, kaj mi subite sentis mian animon sovaĝiĝi, ribelon senmovan kaj koncentriĝintan de prizonulo. Dum ŝi malfacile trairis la sidantajn jupojn, kun sia robo gluiĝanta al siaj genuoj kvazaŭ kota ondo, mi deziris al ŝi sinkopon, morton, aŭ eĉ samtempan rompiĝon de ŝiaj kvar ĵarteloj. Ankoraŭ restis kelkaj metroj irendaj, tridek sekundoj, spaco por kataklismo... Sed ŝi serene marŝis sur kelkajn vernisitajn piedojn, franĝis falbalan puntaĵon, murmuris "senkulpigu", salutis kaj ridetis, kun sia mano jam sur la malhela palisandro de Pleyel 1 havanta rebrilon de nokta Sejno. Mi komencis suferi. Mi ekvidis, tra la dancanta nebulo kiun nimbigas la lustroj de finiĝantaj vesperoj, la kurbigitan dorson de mia dika amiko Maugis, lian rondigitan brako