Articles

Affichage des articles associés au libellé Kanzonoj

Atahualpa YUPANQUI - Demandetoj pri Dio (1969)

Image
  Atahualpa YUPANQUI Jen alia kanzono de li, kiun mi provis traduki. https://www.youtube.com/watch?v=Z81bPPknxDU   Demandetoj pri Dio Iun tagon, mi demandis: avoĉjo kie estas dio? Avoĉjo malĝojiĝis, nenion li respondis. Avoĉjo en la kampoj mortis sen preĝo nek konfeso, indianoj lin sepultis: kanfluto kaj tamburo. Iom poste mi demandis: paĉjo kion vi scias pri dio? Paĉjo serioziĝis, nenion li respondis. Paĉjo mortis en la mino sen flegado nek protekto, koloron de minista sango havas la oro de l'mastro. Mia frato vivas en la montoj kaj konas neniun floron, ŝvito, malario kaj serpentoj ĉirkaŭas arbohakiston. Neniu demandu al li ĉu li jam renkontis dion, lia domo neniam ricevis tiom gravan sinjoron. Paŝante sur vojoj mi kantas kaj kiam estas en prizono, mi aŭdas la voĉon de homoj kiuj pli bone ol mi kantas. Sur la tero estas afero pli grava ol tiu de dio: ke neniu sputu sangon por aliula bonstato. Ĉu dio mizerulojn vartas? eble jes, kaj eble ne. Tamen mi certas, ke...

Atahualpa YUPANQUI - La fratoj (1969)

Image
  Atahualpa YUPANQUI Antaŭ dek jaroj, mi provis traduki tiun belegan kanzonon ( Los hermanos ) de la argentinano Atahualpa Yupanqui. Li estas unu el miaj plej ŝatataj tutmondaj kantistoj. Cetere li estis fama en Francio, kie li estis unue prezentita de Edith Piaf en 1950, kaj ofte koncertis en tiu lando, kie li forpasis en 1992. Jen: https://www.youtube.com/watch?v=NvgTCTbIgTA     La fratoj                    Mi havas fratojn tiom multajn,                ke mi ne povas kalkuli,                en la valo, la montaro,                en la pampo kaj en la maro.                Ĉiuj ili kun siaj suferoj,                kun siaj revoj ĉiuj ili,              ...

Léo FERRÉ - La anarkiistoj (1969)

Image
 Léo FERRÉ   Kiu deksesjara ne estis anarkiisto estas senkora homo, kiu tridekjara restas anarkiisto estas sencerba homo. Sed tamen ankaŭ restas, ke mi daŭre ŝategas tiun kanzonon de Léo Ferré (1916-1993) italdevena franca poeto kaj kanzonisto. Li kantas: https://www.youtube.com/watch?v=_1PcOsbJbLI Peppe Volterelli kantas la italan version, verkitan de Léo Ferré mem: https://www.youtube.com/watch?v=ObAOztjXMnk     La anarkiistoj   Ne eĉ unu pocento tamen ili ekzistas, plejparte hispanoj, kiu scias kial? Verŝajne Hispanio ilin ne tre ŝatas... La anarkiistoj   Ili ricevis ĉion: frapojn kaj ŝtonojn, tiom forte kriis ili, ke ja plu povas ili, kun antaŭen la koro kaj en ĝi la revo kaj animo borita de tiu ideo sakra. Ne eĉ unu pocento tamen ili ekzistas, plejparte neniidoj aŭ preskaŭ similaj, do neniam videblaj, krom kiam timataj La anarkiistoj   Ili mortis milfoje por nenio kaj vane, Kun am' en la pugno, sur tablo, aŭ nenio, kun kapo tiel du...

Boris VIAN - La valso de atombomboj (1955)

Image
  Boris VIAN Antaŭ deko da jaroj mi tradukis kanzonon de Boris VIAN, verkisto, poeto, komponisto, trumpetisto, kantisto, inĝeniero, tradukisto, pentristo, scenaristo, aktoro... kaj verŝajne mi forgesis ion. Lia plej fama kanzono estas "La dezertinto", esperantigita de Georges Lagrange kaj kantita en esperanto de Ĵak Le Puil.   Por ĉiu verso mi provis konservi la signifon, la rimon kaj la silabnombron, sed tio ne sufiĉas por bona kanzontraduko... Traduki kanzonon estas ja malfacile.   Jen la originalo,  kantata de li mem: La java des bombes atomiques   La valso de atombomboj Mia onklo lerta laboranto Faris kiel diletanto Verajn bombojn atomajn. Kompleta seninstruulo Ja li estis geniulo Pri praktikaj problemoj. Li de maten' ĝis vesper' Restis en atelier' Por fari siajn provojn, Kaj nokte revenis ĉe ni, Ekscitis niajn nervojn Kaŝante nenion al ni. "La kreo de A-bomboj Kredu min, miaj buboj, Tre simpla kiel kuko. La problemo esksplodila, Nenio pli fa...

Bernard LAVILLIERS - Manoj oraj (2001)

Image
Bernard LAVILLIERS   Jen kanzono de Bernard Lavilliers, kiun mi tradukis en 2017, provante konservi rimojn. Li kantas pri la laboristoj, kiuj perdis sian laboron, kiam multaj franciaj industrioj malaperis pro tutmondiĝo. Fakte mi ne tre lertas por traduki kanzonojn, tial mia traduko estas malfacile kantebla, bedaŭrinde. Por tiuj, kiuj ne konas la kanzonon, jen ligilo . Manoj oraj   Granda nigra suno ŝvebas sur la valo, silentaj kamenoj, fermita portalo, senmovaj vagonoj, morta citadelo, ne plu oranĝa flamo en griza cîelo. Ili similas nokte al antikvaj kasteloj ronĝitaj de veproj, de frosto kaj ŝtelo, Frostiga ventego pulvoron forblovas, Metala giganto, kiu fordrivas. Mi volas labori plu, daŭre labori Forĝi ruĝan ŝtalon per miaj manoj oraj, Daŭre plu labori, daŭre plu labori, Ruĝa ŝtalo kaj manoj oraj. Mi vivadis tie - en tiu fabriko, Miaj pulmoj - mia sang' kaj miaj strikoj, Senestontec' tie – malofta somero, kvazaŭ ruĝa truo borita en espe...