Pri mi

 Pri mi


Mi estas emerita inĝeniero, kiu loĝas en Liono (Lyon), Francio, kaj do membro de la loka esperanta klubo Esperanto-Lyon. Tamen, mi tre malmute agadas en ĝi, ĉar fakte mi ne estas movadema. 
Nu, simple, kongresoj, staĝoj, klubaj kunvenoj tedas min. 
 

De pluraj jaroj mi tradukas artikolojn de Le Monde diplomatique, kiujn vi povas legi en ties retejo: https://eo.mondediplo.com/  . Foje mi tradukas ankaŭ diversajn beletraĵojn, kiun mi enmetas ĉi-tien.
 
Kiel diris André Markowicz,  profesia tradukisto de ruslingvaj beletraĵoj, "Kiam oni legas, la okulo glitas, sed kiam oni tradukas la okulo plonĝas".
 
Mi ankaŭ, kune kun Thomas Larger, tradukis la faman teatraĵon de Alfred Jarry: "Reĝo Ubuo" (Ubu roi) eldonita de Espéranto-France.
 
Mia denaska lingvo estas la franca, sed mi sufiĉe bone scipovas la anglan kaj la italan, mi iam ankaŭ bone scipovis la japanan, sed ĝin iom post iom  forgesas. Tekstoj de tiuj kvar lingvoj mi foje provas traduki. Eble iun tagon mi provos ankaŭ el la hispana... 
 
Esperantigi fremdlingvajn tekstojn estas tre bona maniero por plibonigi sian konon de ambaŭ lingvoj, per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras, prave, sed oni povas trafi du celojn per unu ŝtono, ĉu ne?



Commentaires