Articles

Affichage des articles du mai, 2022

STENDHAL - Sankta Francisko ĉe Ripa (1831)

Image
 STENDHAL   Tiu novelo unue verkita en 1831 estis publikigita post lia morto en "La Revue des deux monde" (la Revuo de ambaŭ mondoj) en 1853, kaj estis poste enmetita en la kolekto "Italaj Kronikoj" publikigita en 1855.    Sankta Francisko ĉe Ripa  Aristo kaj Doranto jam traktis tiun temon, kaj tio instigis Eraston ankaŭ trakti ĝin. 30-an de septembro.  Mi tradukas el itala kronikisto la detalojn de amafero de roma princeso kun franco. Tio okazis en 1726, en la komenco de la pasinta jarcento. Tiam ĉiuj troaĵoj de nepotismo prosperis en Romo. Neniam tiu kortego estis pli brilanta. Benedikto la 13-a (Orsini) regnis, aŭ pli ĝuste, lia nevo, princo Campobasso, regis sub lia nomo ĉiujn aferojn, grandajn kaj malgrandajn. De ĉie fremduloj svarmis en Romon. La italaj princoj, la hispanaj nobeloj, ankoraŭ riĉaj pro la Nova Mondo, amase alkuris. Ĉiu riĉa kaj potenca viro troviĝis tie super la leĝoj. Galanteco kaj grandiozeco ŝajnis esti la solaj ok