Articles

Affichage des articles du août, 2021

Grazia DELEDDA - La Lebanona cedro (1939)

Image
Grazia DELEDDA   Per tiu traduko, mi partoprenis la literaturan konkurson de la Itala Esperanto-Federacio, kies rezultoj estis anoncitaj en la 88-a Itala Kongreso de Esperanto la 21-an de aŭgusto 2021 en Asizo. Per tiu unua traduko mia el la itala lingvo, mi gajnis la trian premion.   La Lebanona cedro En tiu tempo la kamparo, la antikva Romiana kamparo, atingis ĝis nia korto. Pinoj kaj grandaj platanoj viciĝis sur la taluso rompita de la fosadoj de la nova kvartalo, kaj ŝafinoj montriĝis tra la altaj herboj kaj kanoj, kiuj pro la vento ĝemis, kvazaŭ natura orgeno. La domo, daŭre odoranta vernison kaj kalkon, nude staris meze de kava herbejo plena de ŝtonoj kaj rompitaĵoj, la voĉoj resonis en la ĉambroj same kiel en neloĝata ejo. Dum la tuta tago restis ia stuporo, ia tagiĝa freŝeco, kaj la urba rumoro aŭdeblis, kvazaŭ tiu de malproksima maro. Kaj kiam ni iris en tiun urbon, la veturigistoj ne volis rekonduki nin hejmen, precipe nokte, kvazaŭ temis pri veturi ĝis fora neat

La veto de Paskalo

  Laŭ multaj homoj, la franca filozofo, kaj matematiskisto, Paskalo (Blaise PASCAL) starigis nerefuteblan argumenton pruvantan la neceson kredi je Dio. Tio estas konata kiel "La veto de Paskalo", kaj estis prezentita de li en la verko "Pensoj" eldonita en 1669.  Ja temas pri troaĵo, ĉar tiu argumento jam troviĝas en la verko "La ŝtatoj kaj imperioj de la Luno" verkita en 1649 de Savinien CYRANO de BERGERAC. Pli precize, en tiu verko, la argumento de la veto estas prezentita kaj... refutita, dudek jarojn antaŭ ol Paskalo publikigis ĝin.   En aprilo 2005 la esperanta kultura revuo  La Gazeto, bedaŭrinde nun malaperinta, publikigis leteron mian, en ĝi mi citis tradukitan eltiraĵon de la romano de Savinien CYRANO de BERGERAC,  tiu, en kiu li refutas tiun tiaman laŭmodan argumenton.    Kompreneble, en tiu epoko ne eblis rekte prezenti argumenton ateisman. Ĝi do aperas el la bu ŝ o de Lunano responde al la aŭtoro.   Jen la eltiraĵo:   Mi nur demandas al vi, kiun