Victor HUGO - La akvoguto

 

Victor HUGO


 

 
Mi provis traduki poemeton de Victor HUGO eltirita de "La kontemploj" :
 
 

La akvoguto 

 

El marmoro faletis la fonto
Al terura maro, pogutante.
Oceano, de ŝipoj la fato,
Diris: "Kion ci volas, plorante?

Mi estas timego kaj tempesto,
Mi finiĝas en la ĉielspaco.
Ĉu vi utilas, etula esto,
Al mi, kiu estas giganteco?"

La fonto al abismo amara
Diris: "Mi donas al vi, silente,
Ion mankantan al Moŝto mara:
Iom trinkeblan akvon, pogute."

Commentaires