Articles

Affichage des articles du avril, 2021

Victor HUGO - La kokcinelo

Image
  Victor HUGO  Jen alia poemo de Victor HUGO eltirita el "La Kontemploj", kiun mi tradukis. La kokcinelo " Io ekscitas " , ŝi diris. Kaj mi vidis ŝian kolon Neĝan, kaj etan etulon Ruĝan, kiu sur ĝi iris. Mi devus, stulto aŭ saĝo Ja timigas junuleton, Pli kispeton ol insekton Vidi sur ŝia vizaĝo. Ĝi havis formon de konko Ruĝa kun nigraj makuloj. Sciuro, ĝiaj okuloj, Kliniĝis el sia trunko. La lipoj ĉi tie logis, Mi apudis la anĝelon Kaj prenis la kokcinelon, Tamen la kiso forflugis. El ĉielo la insekto Protestis: " Kiu mi estas? La dibesteto asistas Sed ja stultas la vireto. "  

Boris VIAN - La valso de atombomboj (1955)

Image
  Boris VIAN Antaŭ deko da jaroj mi tradukis kanzonon de Boris VIAN, verkisto, poeto, komponisto, trumpetisto, kantisto, inĝeniero, tradukisto, pentristo, scenaristo, aktoro... kaj verŝajne mi forgesis ion. Lia plej fama kanzono estas "La dezertinto", esperantigita de Georges Lagrange kaj kantita en esperanto de Ĵak Le Puil.   Por ĉiu verso mi provis konservi la signifon, la rimon kaj la silabnombron, sed tio ne sufiĉas por bona kanzontraduko... Traduki kanzonon estas ja malfacile.   Jen la originalo,  kantata de li mem: La java des bombes atomiques   La valso de atombomboj Mia onklo lerta laboranto Faris kiel diletanto Verajn bombojn atomajn. Kompleta seninstruulo Ja li estis geniulo Pri praktikaj problemoj. Li de maten' ĝis vesper' Restis en atelier' Por fari siajn provojn, Kaj nokte revenis ĉe ni, Ekscitis niajn nervojn Kaŝante nenion al ni. "La kreo de A-bomboj Kredu min, miaj buboj, Tre simpla kiel kuko. La problemo esksplodila, Nenio pli fa