Articles

Affichage des articles du mars, 2023

Atahualpa YUPANQUI - Demandetoj pri Dio (1969)

Image
  Atahualpa YUPANQUI Jen alia kanzono de li, kiun mi provis traduki. https://www.youtube.com/watch?v=Z81bPPknxDU   Demandetoj pri Dio Iun tagon, mi demandis: avoĉjo kie estas dio? Avoĉjo malĝojiĝis, nenion li respondis. Avoĉjo en la kampoj mortis sen preĝo nek konfeso, indianoj lin sepultis: kanfluto kaj tamburo. Iom poste mi demandis: paĉjo kion vi scias pri dio? Paĉjo serioziĝis, nenion li respondis Paĉjo mortis en la mino sen flegado nek protekto, koloron de minista sango havas la oro de l'mastro. Mia frato vivas en la montoj kaj konas neniun floron, ŝvito, malario kaj serpentoj ĉirkaŭas arbohakiston. Neniu demandu al li ĉu li jam renkontis dion, lia domo neniam ricevis tiom gravan sinjoron. Paŝante sur vojoj mi kantas kaj kiam estas en prizono, mi aŭdas la voĉon de homoj kiuj pli bone ol mi kantas. Sur la tero estas afero pli grava ol tiu de dio: ke neniu sputu sangon por aliula bonstato. Ĉu dio mizerulojn vartas? eble jes, kaj eble ne. Tamen mi certas, ke li ma