Atahualpa YUPANQUI - La fratoj (1969)
Atahualpa YUPANQUI Antaŭ dek jaroj, mi provis traduki tiun belegan kanzonon ( Los hermanos ) de la argentinano Atahualpa Yupanqui. Li estas unu el miaj plej ŝatataj tutmondaj kantistoj. Cetere li estis fama en Francio, kie li estis unue prezentita de Edith Piaf en 1950, kaj ofte koncertis en tiu lando, kie li forpasis en 1992. Jen: https://www.youtube.com/watch?v=NvgTCTbIgTA La fratoj Mi havas fratojn tiom multajn, ke mi ne povas kalkuli, en la valo, la montaro, en la pampo kaj en la maro. Ĉiuj ili kun siaj suferoj, kun siaj revoj ĉiuj ili, kun esperaĵoj antaŭ si kun memoraĵoj post si. Mi havas fratojn tiom multajn, ke mi ne povas kalkuli. Homoj kun manoj varmegaj pro la forta amikeco, kun iu plendo por plori, kun iu preĝo por preĝi, kun horizonto vas