Articles

COLETTE - Kanto de la dancisto (1908)

Image
  COLETTE   Tiu noveleto aperis en la kolekto Les vrilles de la vigne (La spiralaĵoj de la vito) kiu arigas novelojn kun membiografia fono. Kanto de la dancisto Ho vi, kiu nomas min dancisto, sciu, hodiaŭ, ke mi ne lernis kiel danci. Vi renkontis min malgrandan kaj ludeman, dancantan sur la vojo kaj pelantan antaŭ mi mian bluan ombron. Mi turniĝadis kvazaŭ abelo, kaj la blankpolva poleno pudris miajn piedojn kaj mian hararon vojkoloran... Vi vidis min revenantan el la fontano, lulantan amforon en la kavo de mia kokso dum la akvo, laŭ la ritmo de miaj paŝoj, saltis sur mian tunikon en bulaj larmoj, en arĝentaj serpentoj, en mallongaj krispaj raketoj, kiuj supreniris, malvarmegaj, ĝis mia vango... Mi marŝis malrapida, serioza, sed vi nomis mian paŝon danco. Vi ne rigardis mian vizaĝon, sed vi sekvis la movon de miaj genuoj, la balanciĝon de mia talio, vi legis en la sablo la formon de miaj nudaj kalkanoj, la spuron de miaj disigitaj fingroj, kiun vi komparis kun tiu

STENDHAL - Sankta Francisko ĉe Ripa (1831)

Image
 STENDHAL   Tiu novelo unue verkita en 1831 estis publikigita post lia morto en "La Revue des deux monde" (la Revuo de la du mondoj) en 1853, kaj estis poste enmetita en la kolekto "Italaj Kronikoj" publikigita en 1855.    Sankta Francisko ĉe Ripa  Aristo kaj Doranto jam traktis tiun temon, kaj tio instigis Eraston ankaŭ trakti ĝin. 30-an de septembro.  Mi tradukas el itala kronikisto la detalojn de amafero de roma princeso kun franco. Tio okazis en 1726, en la komenco de la pasinta jarcento. Tiam ĉiuj troaĵoj de nepotismo prosperis en Romo. Neniam tiu kortego estis pli brilanta. Benedikto la 13-a (Orsini) regnis, aŭ pli ĝuste, lia nevo, princo Campobasso, regis sub lia nomo ĉiujn aferojn, grandajn kaj malgrandajn. De ĉie fremduloj svarmis en Romon. La italaj princoj, la hispanaj nobeloj, ankoraŭ riĉaj pro la Nova Mondo, amase alkuris. Ĉiu riĉa kaj potenca viro troviĝis tie super la leĝoj. Galanteco kaj grandiozeco ŝajnis esti la solaj ok

Giovanni VERGA - La lupino (1880)

Image
 Giovanni VERGA Jen fama novelo de Giovanni Verga (1840-1922) el la novelaro "Vita dei campi" (Vivo de la kampoj), kiun mi tradukis el la itala. El tiu novelo faris filmon Alberto Lattuada en 1953, kaj Gabriele Lavia en 1996. La Lupino Ŝi estis alta, maldika, tamen havis firmajn kaj masivajn mamojn de brunulino, kvankam ŝi ne plu estis juna. Ŝi estis pala, kvazaŭ ŝi ĉiam havis malarion, kaj sur tiu paleco du okulojn tiom grandajn, kaj lipojn freŝajn kaj ruĝajn, kiuj frandas vin. En la vilaĝo oni nomis ŝin la Lupino ĉar ŝi neniam estis sata, pri io ajn. La virinoj krucosignis sin, kiam ili vidis ŝin pasi, sola kiel hundinaĉo, kun tiu marŝmaniero vagema kaj suspektema de malsata lupino. Ja ŝi plukis iliajn filojn kaj iliajn edzojn per nura okulumo, kun ŝiaj ruĝaj lipoj, kaj ŝi tiris ilin malantaŭ sia jupo nur rigardinte ilin per tiuj demonaj okuloj, eĉ el antaŭ la altaro de Sankta Agripino. Feliĉe la Lupino venis en preĝejon, nek ĉe Pasko, nek ĉe Kristnasko, nek