Miaj aŭtunaj hajkoj Sudulo blovas, flavajn branĉojn skuas. Ej! Mia ĉapo! Milvoj formigras, blovas septembra brizo . Aĥ ! Sezonŝanĝo... Tilifolioj sur trotuaro kuras. Blovas la bizo. (Vidante naĝejon plenan de falintaj folioj) Brunaj folioj anstataŭ blua brilo... Aŭtuna falo. Sur ardaj braĝoj rostiĝas la kaŝtanoj, fingroj doloras. Tondregoj sonas kiel ŝtorma dragono. Aĥ! Ĉaspafado!
Articles
Affichage des articles du octobre, 2021