Victor HUGO - La kokcinelo

 Victor HUGO


 Jen alia poemo de Victor HUGO eltirita el "La Kontemploj", kiun mi tradukis.


La kokcinelo

"Io ekscitas", ŝi diris.
Kaj mi vidis ŝian kolon
Neĝan, kaj etan etulon
Ruĝan, kiu sur ĝi iris.

Mi devus, stulto aŭ saĝo
Ja timigas junuleton,
Pli kispeton ol insekton
Vidi sur ŝia vizaĝo.

Ĝi havis formon de konko
Ruĝa kun nigraj makuloj.
Sciuro, ĝiaj okuloj,
Kliniĝis el sia trunko.

La lipoj ĉi tie logis,
Mi apudis la anĝelon
Kaj prenis la kokcinelon,
Tamen la kiso forflugis.

El ĉielo la insekto
Protestis: "Kiu mi estas?
La dibesteto asistas
Sed ja stultas la vireto."

 

Commentaires