Japanaj hajkoj
Hajkoj tradukitaj de mi:
tri de Matsuo Bashô
張抜きの猫も知るなり今朝の秋
Eĉ paperkato
hodiaŭ scias tion:
aŭtunkomenco.
木のもとに汁も膾も桜かな
Ĉe arbotrunko,
jen supo, jen fiŝpikloj.
Ho, ĉerizfloroj...
初しぐれ猿も小蓑をほしげ也
Vintra pluvego,
eĉ simieto volas
pajlan surtuton.
kaj unu de Yosa Buson
春雨やもの書ぬ身のあはれなる
Printempa pluvo!
Vea kompatindulo
kiu ne verkas...
Commentaires
Enregistrer un commentaire