Miaj aŭtunaj hajkoj
Sudulo blovas,
flavajn branĉojn skuas.
Ej! Mia ĉapo!
Milvoj formigras,
blovas septembra brizo.Aĥ ! Sezonŝanĝo...
Tilifolioj
sur trotuaro kuras.
Blovas la bizo.
(Vidante naĝejon plenan de falintaj folioj)
Brunaj folioj
anstataŭ blua brilo...
Aŭtuna falo.
Sur ardaj braĝoj
rostiĝas la kaŝtanoj,
fingroj doloras.
Tondregoj sonas
kiel ŝtorma dragono.
Aĥ! Ĉaspafado!
Commentaires
Enregistrer un commentaire