Articles

Affichage des articles associés au libellé Franclingva literaturo

Octave MIRBEAU - Ôcjo Nikolao (1886)

Image
  Octave MIRBEAU   Tiu novelo de Octave Mirbeau (oktav' mirbo'), publikigita en novelaro titolita "Lettres de ma chaumière" (Leteroj el mia domaĉo), plenas de dialektaj vortoj kaj misprononcoj tipaj de normandia kamparano, en rakonto verkita en bona franca lingvo. Do la problemo estas esperantigi tiun lingvan disduiĝon. Mi provis. Mi esperas komentojn de la legintoj por scii ĉu mia provo atingis sian celon, ĉu tiu farmaniero estas legebla ...     Oĉjo Nikolao    Al S-ro Auguste Rodin. Jam de du longaj horoj ni estis marŝantaj, en kampoj, sub suno, kiu el la ĉielo falis kvazaŭ fajra pluvo. Ŝvito fluis sur mia korpo, kaj soifo, arda soifo, voris min. Vane mi estis serĉinta rojeton, kies akvo kantas sub folioj, aŭ fonton, kiel tamen ekzistas multaj en ĉi lando, fonteton kiu dormas en sia nesto el muska tero, simila al la niĉoj en kiuj ripozas la kamparaj sanktuloj. Kaj mi malesperis, kun sekigita lango kaj brulanta gorĝo. - Ni iru ĝis Hertodiero...

George SAND - Tosto (1832)

Image
  George SAND   Temas pri mallonga novelo de Georges Sand verkita en 1832, kiam ŝi estis 28 jara.       Tosto  En 1634 aŭ 1635, la guberniestro de Berg-op-Zoom, kiu nomiĝis, mi kredas, Sneyders (se mi eraras kontraŭ la historio, bonvolu korekti), Sneyders (ni nomu lin tiel ĝis vi bonvolos korekti aŭ konfirmi la fakton), Sneyders, mi do diras, estis ĵus edziĝinta al la bela Juana y Mecilla y ... (mi maltrudu al vi ŝiajn aliajn nomojn, ja senutile raporteblajn por kompreni tiun rakonteton, kiel vi konstatos). Doña Juana, naskiĝinta sub la bela hispana ĉielo, estis sekvinta sian familion en Flandrujon, kiun la hispanoj tiam estis regantaj, kiel vi scias. Holando, najbara lando, sammora kaj samklimata, plimalpli bone vivis kun siaj flandraj najbaroj, kaj oni ofte vidis la riĉajn familiojn de Nederlando reori la polvoplenajn blazonojn de kastiliaj nobeloj, en aliaj vortoj, la bonaj kaj pezaj negocistoj de la bordoj de Dejlo kaj Skeldo akiri la blankan manon de ...

Théophile GAUTIER - La mumia piedo (1840)

Image
  Théophile GAUTIER Temas pri unu el la fantastaj noveloj de Théophile Gauthier (Teofil' Gotie') verkita en 1840 , kiam li estis 29 jara. Lia plej fama romano Le capitaine Fracasse (Kapitano Frakaso), kiun mi legis kiam mi estis 12 jara, inspiris dekon da filmoj, kvar aŭ kvin televidseriojn, kaj nenombreblajn teatrajn adaptaĵojn.     La mumia piedo    Mi estis enirinta, pro senokupeco, ĉe unu el tiuj vendistoj de kuriozaĵoj, nomitaj brikabrakistoj en la pariza slango, tiom perfekte nekomprenebla por la cetero de la francoj. Verŝajne vi jam okulumis, tra montrofenestro, al kelkaj el tiaj butikoj, kiuj tiom multobliĝis de kiam furoriĝis aĉeti malnovajn meblojn, kaj la plej banala kambiŝanĝisto opiniis necese havi sian mezepokan ĉambron . Temas pri afero, kiu konsistas same el feraĵa butiko, el tapiŝvendejo, el alkemiista laboratorio kaj el pentrista ateliero. En tiuj misteraj grotoj kie ŝutroj filtras moderan taglumon, tio, kio estas plej malnova estas polvo. Ĝ...

COLETTE - La sinjorino, kiu kantas (1908)

Image
   COLETTE Jen alia novelo kiu aperis en la kolekto Les vrilles de la vigne (La spiralaĵoj de la vito) kiu arigas novelojn kun membiografia fono.     La sinjorino, kiu kantas    La sinjorino kiu estis kantonta iris al la piano, kaj mi subite sentis mian animon sovaĝiĝi, ribelon senmovan kaj koncentriĝintan de prizonulo. Dum ŝi malfacile trairis la sidantajn jupojn, kun sia robo gluiĝanta al siaj genuoj kvazaŭ kota ondo, mi deziris al ŝi sinkopon, morton, aŭ eĉ samtempan rompiĝon de ŝiaj kvar ĵarteloj. Ankoraŭ restis kelkaj metroj irendaj, tridek sekundoj, spaco por kataklismo... Sed ŝi serene marŝis sur kelkajn vernisitajn piedojn, franĝis falbalan puntaĵon, murmuris "senkulpigu", salutis kaj ridetis, kun sia mano jam sur la malhela palisandro de Pleyel 1 havanta rebrilon de nokta Sejno. Mi komencis suferi. Mi ekvidis, tra la dancanta nebulo kiun nimbigas la lustroj de finiĝantaj vesperoj, la kurbigitan dorson de mia dika amiko Maugis, li...

Émile ZOLA - La fragoj (1874)

Image
 Émile ZOLA  Ankaŭ tiu noveleto apartenas al la kolekto " Nouveaux contes à Ninon " (Novaj rakontoj al Ninon). La fragoj   1. Junian matenon, malfermante la fenestron, mi ricevis al mia vizaĝo blovon de freŝa aero. Estis dumnokte okazinta vigla ŝtormo. La ĉielo ŝajnis kvazaŭ nova, milde blua, lavita de pluvo ĝis ĝiaj plej etaj anguloj. La tegmentoj, la arboj, kies altajn branĉojn mi povis vidi inter kamentuboj, estis ankoraŭ trempitaj de pluvo, kaj tiu peco de horizonto ridis sub la flava suno. El la najbaraj ĝardenoj leviĝis bona odoro de malsekigita herbo. -Nu, Ninjo, mi gaje kriis, metu vian ĉapon, knabino... Ni ekiru al kamparo. Ŝi aplaŭdis. Ŝi finis sian tualeton en dek minutoj, kaj tio estas tre laŭdinda pri dudekjara koketulino.  Je la naŭa, ni estis en la arbaro de Verrières. 2. Kiaj sekretaj arbaretoj, kaj kiom da amantoj tie promenigis sian amon! Dum la semajno, la boskoj estas dezertaj, oni povas marŝi flankalflanke, kun brako ĉe la tal...

Émile ZOLA - La vilaĝeto (1870)

Image
 Émile ZOLA   Ĉi tiu rakonteto de Zola estis verkita post terura batalo dum la milito inter Francio kaj Prusio en 1870. Ĝi estis poste integrita en la kolekto " Nouveaux contes à Ninon " (Novaj rakontoj por Ninon). La vilaĝeto, kiun li rakontas, estis en Francio, sed oni povas legi tiun tekston pensante pri hodiaŭa vilaĝeto en Ukrainio, kompreneble, sed ankaŭ en Etiopio, en Sirio, en Birmanio, kie tiaj vilaĝetoj bedaŭrinde ne mankas... La vilaĝeto I Kie ĝi estas, la vilaĝeto? En kiu terenfaldo ĝi kaŝas siajn blankajn domojn? Ĉu ili ariĝas ĉirkaŭ preĝejo, en la fundo de iu kaveto? Aŭ laŭlonge de granda vojo ili sinsekve kaj gaje iras? Aŭ eble, ĉu ili grimpas sur deklivon, kvazaŭ kapricaj kaprinoj, etaĝigante kaj duonkaŝante siajn ruĝajn tegmentojn en verdaĵoj? Ĉu ĝi havas nomon agrabla por la oreloj, la vilaĝeto? Ĉu temas pri milda nomo, facila por francaj lipoj, aŭ ia germana nomo, raspa, kun hirtaj konsonantoj, raŭka kiel korva krio? Kaj, ĉu oni rikoltas triti...

STENDHAL - Vanina Vanini (1829)

Image
  STENDHAL  Temas pri novelo de Stendhal, kiun li verkis post lia forpelo en 1821 el Milano, kies regantoj suspektis lin pri simpatio al movado de Carbonari. Ĝi aperis en 1829 en la revuo Revue de Paris , kaj poste estis inkluzivita en la postmorta kolekto "Italaj Kronikoj" en 1855. Vanina Vanini Tiam estis vespero de la printempo de 182.. La tuta Romo estis moviĝanta: S-ro duko de B**, tiu fama bankisto, donis balon en sia nova palaco de la placo de Venecio. Ĉion, kio la artoj italaj, kio la luksoj de Parizo kaj Londono povas plej belege produkti oni estis uzintaj por plibeligi tiun palacon. Amaso da homoj kunkuris. La blondaj kaj sindetenemaj belulinoj de la nobela Anglujo estis petintaj la honoron partopreni la balon, ili amase alvenis. La plej belaj virinoj de Romo vetbatalis kun ili pri la beleca premio. Junulino, kies okula brilo kaj ebona hararo signis kiel romaninon, eniris kondukita de sia patro. Ĉiuj rigardoj sekvis ŝin. Rimarkinda orgojlo flagris en ...