Miaj someraj hajkoj


Kriis hieraŭ 
revenintaj apusoj.
Varmeco baldaŭ.
 
Ombro sur suno...
Super stoplejo flava
cirkuo soras.
 
Stoplejo grincas
de tro ĉirpa gurdado:
Cikadamaso.
 
Malgraŭ blueco
La saguloj foriris.
Maljen ĝojkrioj. 
 
Cikadgurdado 
siblas tra arda aero...
Ŝvita vekiĝo. 
 
Venta kareso
Dampas cikadĉirpadon...
Siesta ĝuo.

Commentaires