Jules SUPERVIELLE - Ribelo (1901)
Jules SUPERVIELLE
Ribelo
Mi vidis bonajn homojn perei pro
torturo,
Infanetajn ridetojn viŝitaj de teroro,
Kaj bluegajn
okulojn pograde estingiĝi,
Ne sciantaj mensogi nek kapablaj
ŝajnigi.
Mi vidis parfumojn de vento balaitajn,
Velkintajn
rozojn kaj foliarojn mortajn,
Ankaŭ brulantajn plorojn, tro
grandajn kordolorojn,
Tro da sango elflui el honestulaj koroj.
Mi
vidis por nutri sin virinojn devigitaj
Prostituiĝi, kaj ve! morti
infanoj multaj
Ĉe laboro, oldulojn kun senkarnaj vizaĝoj
Daŭre
strebantaj apud siaj atendantaj tomboj.
Kaj ĉar mi ĉiam
sentas malsaton kaj maljuston,
Ĉar mi vidas etulon premita de
grandulo,
Kiam juro forsvenis pro forto kaj malvirto,
Mi ne
kredas je io, ja krom je nenieco.
Commentaires
Enregistrer un commentaire