Articles

Affichage des articles du mars, 2022

Giovanni VERGA - La lupino (1880)

Image
 Giovanni VERGA Jen fama novelo de Giovanni Verga (1840-1922) el la novelaro "Vita dei campi" (Vivo de la kampoj), kiun mi tradukis el la itala. El tiu novelo faris filmon Alberto Lattuada en 1953, kaj Gabriele Lavia en 1996. La Lupino Ŝi estis alta, maldika, tamen havis firmajn kaj masivajn mamojn de brunulino, kvankam ŝi ne plu estis juna. Ŝi estis pala, kvazaŭ ŝi ĉiam havis malarion, kaj sur tiu paleco du okulojn tiom grandajn, kaj lipojn freŝajn kaj ruĝajn, kiuj frandas vin. En la vilaĝo oni nomis ŝin la Lupino ĉar ŝi neniam estis sata, pri io ajn. La virinoj krucosignis sin, kiam ili vidis ŝin pasi, sola kiel hundinaĉo, kun tiu marŝmaniero vagema kaj suspektema de malsata lupino. Ja ŝi plukis iliajn filojn kaj iliajn edzojn per nura okulumo, kun ŝiaj ruĝaj lipoj, kaj ŝi tiris ilin malantaŭ sia jupo nur rigardinte ilin per tiuj demonaj okuloj, eĉ el antaŭ la altaro de Sankta Agripino. Feliĉe la Lupino venis en preĝejon, nek ĉe Pasko, nek ĉe Kristnasko, nek

Kio estas nacio? - Ernest RENAN (1882)

Image
  Ernest RENAN Kio estas nacio? Prelego farita en Sorbono la 11-an de marto 1882   Mi iom mirigite konstatis, ke tiu grava teskto de Ernest RENAN neniam estis tradukita al esperanto, kvankam ĝi iel traktas similan temon en la sama epoko, kiel la kreo de esperanto fare de Doktoro Zamenhof. Kompreneble la ideoj de Renan datiĝas de tiu epoko, kaj ankaŭ la vortoj, kiujn li uzas. Sed la kerno de lia argumento restas prava. En la nunaj tagoj, kiam iu satrapo mem decidas tion, kio ne estas nacio, estas oportune traduki kaj publikigi ĝin. Mi rapide faris tiun tradukon, mi do petas indulgon pro la mistajpojn kaj erarojn, kiujn vi eble trovos en ĝi. Ne hezitu sciigi al mi.   Mi intencas analizi kun vi ideon, ŝajne klaran, sed kiu kreas la plej gravajn miskomprenojn. La formoj de homaj socioj estas la plej variaj. La grandaj urbaroj, laŭ la manieroj de Ĉinujo, Egiptujo, antikva Babilono; la triboj laŭ la manieroj de Hebreoj, de Araboj; la civitoj laŭ la manieroj de Ateno kaj S

La lasta parolado de Jean JAURÈS (25-an de julio 1914)

Image
  Jean JAURÈS   En 2014, dum la celebrado de la centa datreveno de  la unua mondmilito mi tradukis la lastan paroladon de Jean Jaurès, kiu okazis la 25-an de julio 1914 en Liono, kie mi loĝas. Kvin tagojn poste li estis murdita de naciista fanatikulo kaj la milito komenciĝis. En la nuna situacio, kiam nova grava milito eksplodis en Eŭropo, mi opinias utile republikigi tiun tekston. Civitanoj, ĉivespere mi volas diri al vi, ke neniam ni estis, neniam de kvar-dek jaroj Eŭropo estis en pli minaca kaj pli tragika situacio ol tiu en kiu ni estas, je la horo, kiam mi havas la honoron alparoli vin. Ah! civitanoj, mi ne volas troigi la malhelecon de la bildo, mi ne volas diri, ke la rompo de diplomataj rilatoj, kiun ni eksciis antaŭ duonhoro, inter Aŭstrio kaj Serbio, nepre signifas ke milito eksplodos inter Aŭstrio kaj Serbio, kaj mi ne diras, ke se milito okazas inter Aŭstrio kaj Serbio, ĝi nepre disvastiĝos al la cetero de Eŭropo. Sed mi diras, ke staras kontraŭ nin, kon