Articles

Affichage des articles associés au libellé Jack LONDON

Jack LONDON - Mauki (1909)

Image
  Jack LONDON     Tiun novelon Jack London verkis, kiam li estis naviganta sur sia keĉo Snark, dum unu jaro, inter la insuloj Salomono. La rakonto baziĝas sur realaj okazaĵoj. Ĝi estis unue publikigita en 1909 en Hampston's Magazine antaŭ ol esti inkluzivita en la kolekto "Rakontoj pri sudaj maroj" en 1911. Ĝi estas terura priskribo de la sovaĝeco de la lokaj melanezianoj, kaj ankaŭ, kaj precipe, de la krueleco de koloniistoj en tiu regiono.   Mauki Li pezis cent dek funtojn. Liaj hararo estis krispa kaj negreca, kaj li estis nigra. Li estis aparte nigra. Li estis nek blunigra, nek purpurnigra, sed prunnigra. Lia nomo estis Mauki, kaj li estis filo de ĉefo. Li havis tri tambojn. Tambo estas melanezia vorto por tabuo, kaj ĝi estas samdevena, kiel tiu polinezia vorto. La tri tamboj de Mauki estis la jenaj: unue, li ne devas premi manon de virino, nek lasi virinan manon tuŝi lin nek iun ajn el liaj propraĵoj. Due, li ne devas manĝi ruditapojn, nek iun...

Jack LONDON - Konstrui fajron (1908)

Image
    Jack LONDON   Tiu novelo de Jack London estis jam tradukita en esperanto de la esperantista klubo de Agen kaj publikigita de SAT en 1984. Bedaŭrinde, tiu traduko estis farita laŭ la franclingva versio de Louis Postif, kies tradukoj estis fakte reverkaĵoj tre kritikindaj. Tial la versio de la esperantistoj de Agen eble bone tradukis Louis Postif, sed ne spegulas la stilon nek la ritmon de la originala teksto de Jack London, foje aldonas frazojn kaj eĉ ideojn, kiujn la originala teksto ne enhavas. Por komprenigi kia diferenco okazas, jen ekzemplo tirita el la unuaj paragrafoj de la teksto, kaj ĝi ne entenas la plej strangajn aferojn de tiu traduko: Originala teksto: He was a new-comer in the land, a chechaquo, and this was his first winter. The trouble with him was that he was without imagination. He was quick and alert in the things of life, but only in the things, and not in the significances. Fifty degrees below zero meant eighty odd degrees...

Jack LONDON - Sanon al la viro sur la glitvojo (1898)

Image
  Jack London Mi tradukis tiun novelon de Jack London por partopreni la literaturan konkurson Liro-2017 organizitan de la revuo La Ondo de Esperanto . Mia traduko akiris la premion, kaj estis publikigita en la unua numero de 2019 de la revuo. Mi fieras pri tio. Temas pri la unua publikigita novelo de Jack LONDON, en 1898.   Sanon al la viro sur la glitvojo “Elverŝu ĝin!” “Sed, aŭskultu, Kid, ĉu ĝi ne estos tro forta? Viskio kaj alkoholaĵo jam sufiĉe efikas, sed post kiam oni aldonas brandon kaj pipraĵon kaj...” “Elverŝu. Ĉiel, kiu faras tiun punĉon?” Malemute Kid afable ridetis tra la vapornubo. “Kiam vi estos restinta en ĉi tiu lando tiom longe kiom mi restis, filo mia, nutrita de leporaj spuroj kaj salmonaj ventroj, vi scios, ke Kristnasko okazas nur unu fojon jare. Kaj Kristnasko sen punĉo estas same kiel bori truon ĝis la kernroko sen iam ajn trovi vejnon.” “'Ja'ldonu tion, 'stos supera,” aprobis Big Jim Belden, kiu venis el sia koncesiejo de Mazy May...