Articles

Affichage des articles associés au libellé Itallingva literaturo

Giovanni VERGA - Kamparana kavalireco (1880)

Image
  Giovanni VERGA  Tiun faman novelon Giovanni Verga verkis en 1880, ĝi apartenas al la novelaro Vita dei campi (Vivo de la kampoj), kaj laŭdire rakontas realan okazintaĵon. Ĝi havis tiel grandan sukceson, ke ĝi estis multfoje transverkita: en 1890 la komponisto Pietro Mascagni verkis operon kun la sama titolo, Verga mem faris teatraĵon el ĝi en 1894, kaj la nombro de filmoj, kiujn ĝi inspiris ekde eĉ 1910, estas preskaŭ nekalkulebla.     Kamparana kavalireco Turiddu Macca filo de nja Nunzia, post kiam li estis reveninta el militservo, ĉiun dimanĉon pavis en la stratoj kun sia uniformo de bersaljero 1 kaj sia ruĝa fezo, kiu similis al tiu de foira nekromanciisto malantaŭ sia vendotablo kun enkaĝigitaj kanarioj. La knabinoj perrigarde manĝis lin, kiam ili iris al meso kun la nazo en sia mantelo, kaj la buboj zumis ĉirkaŭ li, kvazaŭ muŝoj. Li havis pipon kun rajdanta reĝo sur ĝi, ŝajne viva, kaj li fajrigis siajn alumetojn sur la postaĵo de si...

Giovanni VERGA - La lupino (1880)

Image
 Giovanni VERGA Jen fama novelo de Giovanni Verga (1840-1922) el la novelaro "Vita dei campi" (Vivo de la kampoj), kiun mi tradukis el la itala. El tiu novelo faris filmon Alberto Lattuada en 1953, kaj Gabriele Lavia en 1996. La Lupino Ŝi estis alta, maldika, tamen havis firmajn kaj masivajn mamojn de brunulino, kvankam ŝi ne plu estis juna. Ŝi estis pala, kvazaŭ ŝi ĉiam havis malarion, kaj sur tiu paleco du okulojn tiom grandajn, kaj lipojn freŝajn kaj ruĝajn, kiuj frandas vin. En la vilaĝo oni nomis ŝin la Lupino ĉar ŝi neniam estis sata, pri io ajn. La virinoj krucosignis sin, kiam ili vidis ŝin pasi, sola kiel hundinaĉo, kun tiu marŝmaniero vagema kaj suspektema de malsata lupino. Ja ŝi plukis iliajn filojn kaj iliajn edzojn per nura okulumo, kun ŝiaj ruĝaj lipoj, kaj ŝi tiris ilin malantaŭ sia jupo nur rigardinte ilin per tiuj demonaj okuloj, eĉ el antaŭ la altaro de Sankta Agripino. Feliĉe la Lupino venis en preĝejon, nek ĉe Pasko, nek ĉe Kristnasko, nek...

Grazia DELEDDA - La Lebanona cedro (1939)

Image
Grazia DELEDDA   Per tiu traduko, mi partoprenis la literaturan konkurson de la Itala Esperanto-Federacio, kies rezultoj estis anoncitaj en la 88-a Itala Kongreso de Esperanto la 21-an de aŭgusto 2021 en Asizo. Per tiu unua traduko mia el la itala lingvo, mi gajnis la trian premion.   La Lebanona cedro En tiu tempo la kamparo, la antikva Romiana kamparo, atingis ĝis nia korto. Pinoj kaj grandaj platanoj viciĝis sur la taluso rompita de la fosadoj de la nova kvartalo, kaj ŝafinoj montriĝis tra la altaj herboj kaj kanoj, kiuj pro la vento ĝemis, kvazaŭ natura orgeno. La domo, daŭre odoranta vernison kaj kalkon, nude staris meze de kava herbejo plena de ŝtonoj kaj rompitaĵoj, la voĉoj resonis en la ĉambroj same kiel en neloĝata ejo. Dum la tuta tago restis ia stuporo, ia tagiĝa freŝeco, kaj la urba rumoro aŭdeblis, kvazaŭ tiu de malproksima maro. Kaj kiam ni iris en tiun urbon, la veturigistoj ne volis rekonduki nin hejmen, precipe nokte, kvazaŭ temis pri veturi ĝis ...