Articles

Affichage des articles du décembre, 2022

STENDHAL - Vanina Vanini (1829)

Image
  STENDHAL  Temas pri novelo de Stendhal, kiun li verkis post lia forpelo en 1821 el Milano, kies regantoj suspektis lin pri simpatio al movado de Carbonari. Ĝi aperis en 1829 en la revuo Revue de Paris , kaj poste estis inkluzivita en la postmorta kolekto "Italaj Kronikoj" en 1855. Vanina Vanini Tiam estis vespero de la printempo de 182.. La tuta Romo estis moviĝanta: S-ro duko de B**, tiu fama bankisto, donis balon en sia nova palaco de la placo de Venecio. Ĉion, kio la artoj italaj, kio la luksoj de Parizo kaj Londono povas plej belege produkti oni estis uzintaj por plibeligi tiun palacon. Amaso da homoj kunkuris. La blondaj kaj sindetenemaj belulinoj de la nobela Anglujo estis petintaj la honoron partopreni la balon, ili amase alvenis. La plej belaj virinoj de Romo vetbatalis kun ili pri la beleca premio. Junulino, kies okula brilo kaj ebona hararo signis kiel romaninon, eniris kondukita de sia patro. Ĉiuj rigardoj sekvis ŝin. Rimarkinda orgojlo flagris en