Articles

Affichage des articles du juillet, 2022

COLETTE - Kanto de la dancisto (1908)

Image
  COLETTE   Tiu noveleto aperis en la kolekto Les vrilles de la vigne (La spiralaĵoj de la vito) kiu arigas novelojn kun membiografia fono. Kanto de la dancisto Ho vi, kiu nomas min dancisto, sciu, hodiaŭ, ke mi ne lernis kiel danci. Vi renkontis min malgrandan kaj ludeman, dancantan sur la vojo kaj pelantan antaŭ mi mian bluan ombron. Mi turniĝadis kvazaŭ abelo, kaj la blankpolva poleno pudris miajn piedojn kaj mian hararon vojkoloran... Vi vidis min revenantan el la fontano, lulantan amforon en la kavo de mia kokso dum la akvo, laŭ la ritmo de miaj paŝoj, saltis sur mian tunikon en bulaj larmoj, en arĝentaj serpentoj, en mallongaj krispaj raketoj, kiuj supreniris, malvarmegaj, ĝis mia vango... Mi marŝis malrapida, serioza, sed vi nomis mian paŝon danco. Vi ne rigardis mian vizaĝon, sed vi sekvis la movon de miaj genuoj, la balanciĝon de mia talio, vi legis en la sablo la formon de miaj nudaj kalkanoj, la spuron de miaj disigitaj piedfingroj, kiun vi komparis kun