Articles

Affichage des articles du avril, 2023

Émile ZOLA - La vilaĝeto (1870)

Image
 Émile ZOLA   Ĉi tiu rakonteto de Zola estis verkita post terura batalo dum la milito inter Francio kaj Prusio en 1870. Ĝi estis poste integrita en la kolekto " Nouveaux contes à Ninon " (Novaj rakontoj por Ninon). La vilaĝeto, kiun li rakontas, estis en Francio, sed oni povas legi tiun tekston pensante pri hodiaŭa vilaĝeto en Ukrainio, kompreneble, sed ankaŭ en Etiopio, en Sirio, en Birmanio, kie tiaj vilaĝetoj bedaŭrinde ne mankas... La vilaĝeto I Kie ĝi estas, la vilaĝeto? En kiu terenfaldo ĝi kaŝas siajn blankajn domojn? Ĉu ili ariĝas ĉirkaŭ preĝejo, en la fundo de iu kaveto? Aŭ laŭlonge de granda vojo ili sinsekve kaj gaje iras? Aŭ eble, ĉu ili grimpas sur deklivon, kvazaŭ kapricaj kaprinoj, etaĝigante kaj duonkaŝante siajn ruĝajn tegmentojn en verdaĵoj? Ĉu ĝi havas nomon agrabla por la oreloj, la vilaĝeto? Ĉu temas pri milda nomo, facila por francaj lipoj, aŭ ia germana nomo, raspa, kun hirtaj konsonantoj, raŭka kiel korva krio? Kaj, ĉu oni rikoltas triti