Miaj vintraj hajkoj


Grakas kornikoj,
rapidas grizaj nuboj.
Trista krepusko.
 
La luno brilas
kaj la polusa stelo...
Ululas besto.

Kato petola
saltetas sur balkono,
fuĝas neĝflokoj.

Akra bekpinto
boras nebulon grizan.
Ej! Grebo naĝas.

La fajrofloro
tondras en frida nokto.
Jarfina festo.

Dampitaj sonoj
tra fenestra vaporo.
Jen jula neĝo.

Katino gvatas
besteton promenantan.
Stovo ronronas.

Commentaires