Articles

Affichage des articles du août, 2023

Émile ZOLA - La fragoj (1874)

Image
 Émile ZOLA  Ankaŭ tiu noveleto apartenas al la kolekto " Nouveaux contes à Ninon " (Novaj rakontoj al Ninon). La fragoj   1. Junian matenon, malfermante la fenestron, mi ricevis al mia vizaĝo blovon de freŝa aero. Estis dumnokte okazinta vigla ŝtormo. La ĉielo ŝajnis kvazaŭ nova, milde blua, lavita de pluvo ĝis ĝiaj plej etaj anguloj. La tegmentoj, la arboj, kies altajn branĉojn mi povis vidi inter kamentuboj, estis ankoraŭ trempitaj de pluvo, kaj tiu peco de horizonto ridis sub la flava suno. El la najbaraj ĝardenoj leviĝis bona odoro de malsekigita herbo. -Nu, Ninjo, mi gaje kriis, metu vian ĉapon, knabino... Ni ekiru al kamparo. Ŝi aplaŭdis. Ŝi finis sian tualeton en dek minutoj, kaj tio estas tre laŭdinda pri dudekjara koketulino.  Je la naŭa, ni estis en la arbaro de Verrières. 2. Kiaj sekretaj arbaretoj, kaj kiom da amantoj tie promenigis sian amon! Dum la semajno, la boskoj estas dezertaj, oni povas marŝi flankalflanke, kun brako ĉe la talio, la li