Émile ZOLA - La fragoj (1874)

 Émile ZOLA



 Ankaŭ tiu noveleto apartenas al la kolekto "Nouveaux contes à Ninon" (Novaj rakontoj al Ninon).


La fragoj

 

1.

Junian matenon, malfermante la fenestron, mi ricevis al mia vizaĝo blovon de freŝa aero. Estis dumnokte okazinta vigla ŝtormo. La ĉielo ŝajnis kvazaŭ nova, milde blua, lavita de pluvo ĝis ĝiaj plej etaj anguloj. La tegmentoj, la arboj, kies altajn branĉojn mi povis vidi inter kamentuboj, estis ankoraŭ trempitaj de pluvo, kaj tiu peco de horizonto ridis sub la flava suno. El la najbaraj ĝardenoj leviĝis bona odoro de malsekigita herbo.

-Nu, Ninjo, mi gaje kriis, metu vian ĉapon, knabino... Ni ekiru al kamparo.

Ŝi aplaŭdis. Ŝi finis sian tualeton en dek minutoj, kaj tio estas tre laŭdinda pri dudekjara koketulino. 

Je la naŭa, ni estis en la arbaro de Verrières.


2.

Kiaj sekretaj arbaretoj, kaj kiom da amantoj tie promenigis sian amon! Dum la semajno, la boskoj estas dezertaj, oni povas marŝi flankalflanke, kun brako ĉe la talio, la lipoj sin serĉantaj, sen alia danĝero ol esti vidataj de silvioj kaj arbetoj. La aleoj longas, altaj kaj larĝaj, tra grandaj arbegaroj. La grundo estas kovrita de fajna herba tapiŝo, sur kiun la suno, truante la foliarojn, ĵetas orajn disketojn. Kaj estas intertalusaj vojoj, mallarĝaj padoj, tre malhelaj, kie oni devas premiĝi unu al la alia. Kaj ankaŭ estas nepenetreblaj veproj, kie oni povas malaperi, kiam la kisoj tro akute kantas.

Ninon lasis mian brakon, kuris kvazaŭ juna hundo, feliĉa senti herbojn tuŝeti ŝiajn maleolojn. Kaj ŝi revenis, ekpendis ĉe mia ŝultro, laca, karesanta. Kaj daŭre la arbaro etendiĝis, senfina maro kun verdaj ondoj. La tremetanta silento, la vivanta ombro, kiu falis el la grandaj arboj turnis niajn kapojn, ebriigis nin de la arda printempa suko. Oni reiĝas infano en la mistero de boskoj.

-Ho! Fragoj! Jen fragoj! kriis Ninon transsaltante fosaĵon, same kiel eskapinta kaprino kaj priserĉante arbustojn.


3.

Ĉu fragoj? Ve, ne! Sed fragujoj, tuta tapiŝo da fragujoj, kiu etendiĝis sub dornujoj. Ninon ne plu pensis pri bestoj, kiujn ŝi terure timis. Ŝi vigle promenigis siajn manojn meze de la herboj, levante ĉiujn foliojn, malesperinta ne renkonti eĉ unu frukton.

-Iu antaŭvenis, ŝi diris kun ĉagrena mieno ... Ho! Ek, ni bone serĉu, verŝajne restas kelkaj. Kaj ni ekserĉis per ekzemplodona zorgo. Kun klinita korpo, kun streĉita kolo, kun la okuloj fiksitaj al la grundo, ni iris per singardaj paŝetoj, sen aŭdaci paroli, por ne forflugigi fragojn. Ni estis forgesinta la arbaron, la silenton kaj la ombron, la larĝajn aleojn kaj la etajn padetojn. La fragoj, nur la fragoj. Ĉe ĉiu tufo, kiun ni renkontis, ni kliniĝis kaj niaj tremantaj manoj intertuŝiĝis sub la herboj.

Ni tiel iris pli ol unu leŭgon, kliniĝantaj, vagantaj dekstren, maldekstren. Ne eĉ unu frageton. Belegajn fragujojn, kun belaj malhelverdaj folioj. Mi vidis la lipojn de Ninon premiĝi, kaj ŝiajn okulojn ekmalsekiĝi.


4.

Ni estis alvenintaj fronte al larĝa taluso, sur kiun la suno rekte falis, per peza varmo. Ninon alproksimiĝis al tiu taluso, decidita ne serĉi poste. Subite, ŝi akute ekkriis. Mi alkuris, timante, kredante ŝin vundita. Mi trovis ŝin kaŭranta, emocio sidigis ŝin surgrunden, kaj ŝi perfingre montris frageton, apenaŭ dika kiel pizo, nur unuflanke matura.

-Pluku ĝin ja vi, ŝi diris per basa kaj kaĵola voĉo.

Mi sidiĝis apud ŝi, ĉe la talusa bordo.

-Ne, mi respondis, ja vi trovis ĝin, ja vi devas pluki ĝin.

-Ne, plezurigu min, pluku ĝin.
Mi tiel bone defendi min, ke fine Ninon perunge ektranĉis la tigon. Sed okazis alia problemo, kiam necesis scii, kiu el ni manĝos tiun kompatindan frageton, kiu kostis al ni du grandajn horojn da serĉado. Trude Ninon volis enmeti ĝin en mian buŝon. Mi firme rezistis. Kaj fine mi iel cedis. Estis decidita, ke ni partigu la fragon.

Ŝi metis ĝin inter siaj lipoj, dirante kun rideto:

-Ek, prenu vian parton.

Mi prenis mian parton. Mi ne scias, ĉu la frago estis juste partigita. Mi eĉ ne scias ĉu mi gustumis la fragon, tiom la mielo de ŝia kiso ŝajnis bongusta al mi.


5.

La taluso estis kovrita de fragujoj, kaj tiuj fragujoj estis seriozaj fragujoj. La rikolto estis impona kaj ĝoja. Ni sternis surgrunden blankan tukon, solene ĵurante tien meti nian rikolton, sen defraŭdo. Tamen, plurfoje ŝajnis al mi, ke mi vidis Ninon meti la manon al sia buŝo.

Kiam la rikolto estis finita, ni decidis, ke estas tempo por serĉi ombrejeton por komforte tagmanĝi. Post kelkaj paŝoj, mi trovis ĉarman truon, folian neston. Ni pie metis la tukon apud ni.

Dio granda! Kiom bona estis la etoso tie, sur muskoj, en la volupto de tiu verda mildeco! Ninon rigardis min per malsekaj okuloj. La suno metis mildajn ruĝaĵojn sur ŝian kolon. Tial, ke ŝi vidis mian tutan tenerecon en mia rigardo, ŝi kliniĝis al mi, etendante siajn du manojn, per admirinda gesto de cedo.

La suno, ardanta sur la altaj foliaroj, ĵetis orajn disketojn, al niaj piedoj, en la fajnan herbon. Eĉ la silvioj silentis kaj ne rigardis. Kiam ni ekserĉis la fragojn por manĝi ilin, ni surprizege konstatis, ke ni estis kuŝantaj rekte sur la tuko.



Commentaires