George SAND - Tosto (1832)

 

George SAND



 Temas pri mallonga novelo de Georges Sand verkita en 1832, kiam ŝi estis 28 jara.
 
 
 

Tosto 

En 1634 aŭ 1635, la guberniestro de Berg-op-Zoom, kiu nomiĝis, mi kredas, Sneyders (se mi eraras kontraŭ la historio, bonvolu korekti), Sneyders (ni nomu lin tiel ĝis vi bonvolos korekti aŭ konfirmi la fakton), Sneyders, mi do diras, estis ĵus edziĝinta al la bela Juana y Mecilla y ... (mi maltrudu al vi ŝiajn aliajn nomojn, ja senutile raporteblajn por kompreni tiun rakonteton, kiel vi konstatos).

Doña Juana, naskiĝinta sub la bela hispana ĉielo, estis sekvinta sian familion en Flandrujon, kiun la hispanoj tiam estis regantaj, kiel vi scias. Holando, najbara lando, sammora kaj samklimata, plimalpli bone vivis kun siaj flandraj najbaroj, kaj oni ofte vidis la riĉajn familiojn de Nederlando reori la polvoplenajn blazonojn de kastiliaj nobeloj, en aliaj vortoj, la bonaj kaj pezaj negocistoj de la bordoj de Dejlo kaj Skeldo akiri la blankan manon de tiuj knabinoj venintaj de la bordoj de Gvadiano, belaj floroj rapide velkantaj sub la malvarma kaj nebula ĉielo de Holando.

Juana, freŝdate transplantita sur tiun malsekan teron, estis jam velkiĝanta. Jam ŝiaj belaj nigraj okuloj perdis sian velurecan brilon, jam ŝiaj brilaj vangoj senkoloriĝis kaj prenis tiun eburan koloron kiu restas sur la figuroj de Mieris kaj van der Werff. Ĉu la tempo faris malkomponaĵon en la koloro de la verkoj de tiuj majstroj? aŭ trovante pli da nobleco kaj poezio en la koloroj de tiuj helaj fremdulinoj ol en tiuj de siaj vermiljonaj samlandaninoj ĉu ili provis reprodukti ilian tipon? Jen, mi lasas tion por viaj komentoj.

Malgraŭ ĉio, Juana estis pli ol kortuŝa laŭ ŝia melankolia kaj suferanta mieno. La eleganta kaj riĉa kostumo de ŝia nova patrujo belege reliefigis la fleksecon de ŝia andaluza talio kaj la sudulan gracion de ĉiuj ŝiaj movoj. Unuvorte, ŝi estis la plej bela homo de Brabanto. Guberniestro Sneyders iom malmodeste gloriĝis el tio, kaj guberniestro Sneyders ne estis la sola rimarkanto de la ĉarmoj de ŝia edzino.

Sed Juana, revema kaj malgaja, malamegis ĉiujn tiujn bonajn holandanojn tiom pezajn kaj tiom banalajn. Ŝi sopiris sian belan sunon, siajn belajn riverojn kies varmetaj kaj harmoniaj fluoj ŝajnis paroli pri amo al la floroj de siaj bordoj. La neĝoj kaj glacioj de ĉi tiuj marĉoj korpremis ŝin, malvarmo prenis ŝin ĝis la fundo de ŝia animo. Aldonu al la klimata influo la kompanion de edzo ja riĉa, tre prudenta, tre saĝa pri siaj aferoj kaj ilia regado, sed, necesas diri, ja teda, kaj vi komprenos, ke bela kaj tenera Juana povis sopiri sian landon.

Tamen en la riĉabunda domo de la guberniestro estis bela paĝio, kiun oni nomis Ramiro kaj kiu naskiĝis, same kiel Juana, sub la hispana ĉielo. La paĝio estis deksesjara, same kiel Juana, li estis pala same kiel Juana, li havis nigrajn okulojn kaj pasian malgajan rigardon same kiel Juana. Li kantis per milda obtuza voĉo, kiu trafis la korojn, li etendis sian gitaron sur sian genuon per vere andaluza gracio, kaj Juana, aŭskultante tiujn malnovajn hispanajn romancojn, tiom naivajn kaj tiom poeziajn, foje sentis veni larmoj en ŝiaj silkaj palpebroj, ĉar li kantis ja bone, la bela paĝio. Li kun amo rakontis la mankantan patrujon. Li jam havis ion fiera kaj romaneska en sia karaktero, kaj li devenis de nobla kaj antikva familio, kaj tio, en la tiama epoko, neniel ĝenis.

Sed la guberniestro, kiu montriĝis, laŭ sia kvalito de guberniestro de landlima provinco, pli malfidema kaj pli observema ol tia, kia taŭgas por bona holandano, la guberniestro, mi do diras, tiom bone prigardis sian edzinon, la tenera kaj bela katolikino estis edukita en tiom ĉastaj pricipoj, la amo estas tiom timema kaj malaplomba je dek ses jaroj, fine la klimato de Flandrujo tiom multe malvarmigis la aŭdacon de tiuj du hispanaj imagoj, ke S-ro van Sneyders havis neniun bonan kialon por sia ĵaluzo, kaj pri tio li ĉagrenis tiom same, kiom li fieris. Ĉar estas iuj rilatoj puraj, diskretaj, misteraj, kiuj pli lezas trankvilon de edzo ol rektaj kaj lojalaj adultoj. Ĉi tiu estis por la bona Sneyders fonto de senutilaj ruzoj kaj senefikaj antaŭzorgoj. Li ne povis malhelpi interŝanĝon de malgaja kaj longa rigardo, tuŝon de du manoj okaze de preno de falinta ganto, aŭ de plenigo de glaso, aŭ de ordonita mesaĝo. Li ne povis ofendiĝi pro la diligenteco per kiu Ramiro metis kusenon de Utrecht sub la piedetojn de la guberniestredzino, nek pro la karesoj, kiujn li donis al ŝia favora hundo, nek pro la respekta zorgo per kiu li helpis ŝin ekrajdi sian belan hispanan ĉevaleton. Kvankam kompatinda Sneyders vane strebis aserti, ke gitaro havas falsan kaj acidan sonon, ke la hispana lingvo estas barbara dialektaĉo, kaj ke kanti romancojn ne estas vireca, li havis neniun validan kialon por malpermesi al ŝi la kanzonojn de la paĝio, kiam li estis foririnta. Sneyders, kompreninte ke tiu malbono estas neriparebla, imagis tion, kion li devis esti imaginta jam delonge. Necesis foririgi Ramiron. Hazardo, aŭ pli ĝuste politikaj okazaĵoj, donis al li la rimedon akordigi tiun antaŭzorgan decidon kun venĝodeziro ja prava, kiun la virta kaj malespera amo de la paĝio estis inspirinta al li.

Richelieu estis imaginta militigi Holandon kun Hispanujo, kaj tiucele subskribis aliancan traktaton kun Anglujo por armite eniri en Nederlandon. Lia projekto pli ploste sukcesis kaj la disiĝo de Holando kaj Flandrujo okazis en 1648. Sed ĝis tiam estis tre malfacile ribeligi la flandrojn kontraŭ Hispanujo. La jugo de la Inkvizicio mildiĝis depost la punleciono donita al la duko de Albo, kaj tiu komercista loĝantaro prave malfidis la sekvojn de milito por siaj interesoj, kio ajn estus ĝiaj glordonaj rezultoj.

Tuj kiam la guberniestro de Berg-op-Zoom estis kaŝinformita pri la misteroj de la kabineto de Richelieu, li kredis sin tiom lerta kiom ruza. Same kiel siaj kolegoj, li eniris en intrigojn kaj sekrete ektraktis kun sia parenco, la guberniestro de Antverpeno (hispana citadelo ekde la fama sieĝo de 1585), por averti lin pri la komploto aliloke preparata. La celo de la holandaj provincoj estis instigi la hispanan Nederlandon al ribelado, por eviti la malrapidigon pro blokado kaj riskojn de enlanda milito, tiom danĝeraj por la komercado de ambaŭ nacioj.

Troviĝis, ke la guberniestro de Antverpeno, maljunulo politike mordema kaj ofendiĝema, estis havinta en sia juneco akrajn konfliktojn kun la patro de Ramiro. Li estis gardinta por tiu familio profundan rankoron kaj ŝajnis neglekti neniun rimedon por lasi ĝin en la malriĉa stato en kiu ĝi nun estis. Van Sneyders pensis tre plezurigi lin sendonte la junan Ramiron kiel portanton de politika mesaĝo, kaj li zorgis precizigi en postskribo, ke se la guberniestro de Antverpeno juĝas taŭge havi la junan hispanon kiel ostaĝon kontraŭ la Inkvizicio, li mem, lia mastro, konsentas ne depostuli lin nome de Holando, ĉar la certa interveno de Francujo protektos de ĉiu venĝo de la flandroj kontraŭ iliajn despotojn.

La kompatinda infano do foriris al la citadelo de Antverpeno, portanta rekomendan leteron, kiu devos konduki lin en prizonon aŭ sur eŝafodon, laŭ la humoro aŭ la interesoj de la guberniestro.

Jam de pluraj tagoj li estis foririnta el Berg-op-Zoom por almonte laŭiri tiun grandan branĉon de Skeldo kiu kondukas al Antverpeno. S-ro Sneyders ne plu aŭdante paroli pri li kaj esperante ne plu aŭdi paroli pri li, sentis sin en humoro multe pli afablema kaj bonvolema ol kutime. Li vespermanĝis per ja bona apetito, plurfoje rimarkigis ke la dika grasvanga brabanta paĝio pli lerte servis ol la orgojla kaj malatentema hispano, ameme laŭdis la bieron kaj la nebulojn de sia patrujo, mistraktis la hundon de Juana, kiu volis nenion akcepti de la mano de la nova paĝio. Unuvorte li maltrafis neniun okazon esti agrabla kaj bona edzo, dirante multajn malbonaĵojn pri Hispanujo, virinoj, romancoj, hundetoj, kaj paĝioj kiuj ludas gitaron.

Post la manĝo, Juana iris en la salonon kaj sidiĝis, melankolia kaj silenta, sur sian grandan brakseĝon. Ŝi turnis sian dorson al la fenestro por ne vidi la ĉielon, kiun ŝia edzo ĵus laŭdis, kvankam al ĝi ne mankis beleco en tiu momento kiam la suno subiris en la violkolorajn brumojn de la horizonto. Ŝi mem sub siajn piedojn metis tiun kusenon, kiun Ramiro estis tuŝinta kun amo tiom da fojoj, kaj detenante suspiron, ŝi aŭskultis per senatenta mieno la pezajn banalaĵojn de sia edzo.

"-Vivu Dio! Sinjorino, ekkriis S-ro la guberrniestro de Berg-op-Zoom konstatante, ke la konversacio konsumiĝis, mi devas trinki je via sano unu glaseton, aŭ du, da bona malnova vino de Kanarioj. - Eyck! alportu ĉi tien la plej belan el miaj boteloj kaj du glasojn kun fajnaj tigoj!

-Bone, filo mia, metu ĉi tiun tableton apud la moŝtan guberniestredzinon de Berg-op-Zoom. Bone nun, Eyck. Vi estas bona servisto, belulo mia, kaj vi havos belan jakon el flava silko ornamitan per ruĝaj rubandoj, kaj pantaloneton kun puntaĵo el Mehleno, se mi daŭre kontentos pri vi. Mi volas, ke vi havu pli bonan teniĝon ol tiu pigra hispano, el kiu ni liberiĝis por longe, dank'al Dio!

Tiel parolante Sneyders plenigis sian glason ĝisrande, kaj tiun de doña Juana nur duone, sed ŝi lasis ĝin sur la tablo kaj ne degnis trempi siajn helajn lipojn en ĝi.

-Nu, moŝta guberniestredzino, li diris, ĉu vi ne volas tosti kun mi? Ĉu vi rifuzas trinki kun mi je la sano de nia digna parenco kaj kolego guberniestro de Antverpeno? Tiu bona kaj fidela protestanto, kiu iam en niaj malnovaj flandraj teroj mortigis tiom da papistoj kaj idolanoj! Tiu raspa kaj severmora juĝisto, kiu tiel bone juĝas sen konsilia debato kaj pendigas iun ajn ulon super la fosaĵoj de sia urbo sen ke eĉ unu burĝo demandas la kialon, tiom grandaj estas la kredito kaj la fidon kiujn la guberniestro inspiras!"

Kompatinda Juana, mutigita de malespero, tristmiene aŭskultis tiun gracian inviton. Ŝi sciis la intencojn de sia edzo, kaj la akcepton, kiu atendis la paĝion en Antverpeno. Sed ŝi trovis en sia fiereco de andaluza virino la kuraĝon elteni tiun teruran ideon, kaj ŝteli de sia edzo la plezuron kontempli ŝian doloron. Ŝi turniĝis al Sneyders, kiu ekapogis sin al la dorsapogilo de sia brakseĝo kun mieno samtempe stulta kaj malica, kaj prenante sian glason per pli firma mano:

"-Se la fido de la Antverpernanoj en sia guberniestro estas tiom blinda, ŝi diris, verŝajne ili ja scias lin nekapabla pri kovarda ago kaj neutila krimo."

Tiel dirante, ŝi levis sian glason, kaj, dum ŝi proksimigis ĝin al tiu de sia edzo, sono de gitaro akompanata de malgaja kaj obtuza voĉo kantis, sub la fenestro, en la hispana, refrenon de unu el la romancoj ŝatataj de Juana. Tiu voĉo ne povis esti nekonata, eĉ momenteton, de ambaŭ homoj, kiuj aŭdis ĝin. Esprimo de stuporo kaj aflikto montriĝis sur la ruĝa vizaĝo de la guberniestro. La okuloj de Juana lanĉis ĝojan kaj triumfan flagron. Sanbrilo reaperis sur ŝiaj vangoj, kaj frapante la glason de sia edzo:

"-Mi trinkas, ŝi diris al li, je la sano de nia parenco kaj amiko, la brava guberniestro de Antverpeno!"

Oni serĉis Ramiron. Oni ne retrovis lin. Post kiam li trankviligis sian mastrinon pri sia sorto, li estis fuĝinta for el kastelo. Kaj tiel li saĝe agis, ĉar ĉi-foje la guberniestro de Berg-op-Zoom ne estus konfidonta al aliulo la venĝan taskon. La paĝio reservis ĉe Gaston d'Orléans, kiu estis veninta militi por Hispanujo kontraŭ la reĝo de Francujo, sia frato. Oni asertas, ke, kiam ĝenerala paco estis subskribita en 1648, Ramiro atinginta altan rangon en la armeo, ege komplezis al la maljuna guberniestro de Antverpeno, kiu pro politiko aŭ lojaleco, estis rifuzinta helpi la planon de Sneyders. Ja estas certe, ke Sneyders estis mortinta dum la milito, kaj ke la paĝio kuraciĝis el sia amo por la bela Juana, post dek du jaroj da milito kaj ambicio. Tamen, mi ne povas certigi, ke retrovinte ŝin en la kortego de la imperiestro, kaj ĉar ŝi ankoraŭ povis esti juna, bela kaj riĉa, kaj laŭ mia scio tio neniam estis difekto, li ne sentis sian pasion revigliĝi. La rakonto diras nenion pri tio, kaj se vi volas, vi povas fini ĝin per geedziĝo, se tia fino plaĉas al vi.




Commentaires