Théophile GAUTIER - La mumia piedo (1840)
Théophile GAUTIER
La mumia piedo
Mi estis enirinta, pro senokupeco, ĉe unu el tiuj vendistoj de kuriozaĵoj, nomitaj brikabrakistoj en la pariza slango, tiom perfekte nekomprenebla por la cetero de la francoj.
Verŝajne vi jam okulumis, tra montrofenestro, al kelkaj el tiaj butikoj, kiuj tiom multobliĝis de kiam furoriĝis aĉeti malnovajn meblojn, kaj la plej banala kambiŝanĝisto opiniis necese havi sian mezepokan ĉambron.
Temas pri afero, kiu konsistas same el feraĵa butiko, el tapiŝvendejo, el alkemiista laboratorio kaj el pentrista ateliero. En tiuj misteraj grotoj kie ŝutroj filtras moderan taglumon, tio, kio estas plej malnova estas polvo. Ĝiaj araneaĵoj estas pli aŭtentaj ol ĝiaj gipuroj, kaj la malnova pirujaĵo estas pli juna ol la mahagono, kiu hieraŭ alvenis el Ameriko.
Mia brikabrakista butiko estis vera pelmelejo, ĉiuj jarcentoj kaj ĉiuj landoj ŝajnis tie rendevuintaj. Etruska lampo el ruĝa tero pozis sur ŝranko de Boulle1, kun mahagonaj paneloj strikte striitaj de kupraj fadenoj. Kuŝsidilo de la epoko de Ludoviko la 15-a senzorge etendis siajn cervinajn piedojn sub dika tablo de la reĝado de Ludoviko la 13-a, kun pezaj kverkaĵaj spiraloj, kaj interplektitaj skulptaĵoj de foliaro kaj kimeroj.
Damaskenita kiraso el Milano rebriligis en angulo sian ventron ornamitan de rubandoj. Biskvitaj kupidoj kaj nimfoj, ĉinaj magotoj, kornetoj el celadonverda kaj fendita porcelano, tasoj el Saksujo kaj Sèvres obstrukcis bretojn kaj angulmeblojn.
Sur la dentitaj bretoj de servicoŝrankoj radiis gigantaj japanaj pladoj, kun ruĝaj kaj bluaj desegnaĵoj substrekitaj de oraj strioj, flanke de emajloj de Bernard Palissy2 prezentantaj reliefajn kolubrojn kaj lacertojn.
El krevintaj ŝrankoj eliris relieftaftoj arĝente glaceigitaj, fluoj de brokaĵaj ŝtofoj punktitaj de lumgrajnoj de oblikva sunradio. Ĉiaj portretoj ridetis tra sia flava verniso en kadroj plimalpli velkaj.
La butikisto singardeme sekvis min en la zigzaga pasejo inter stakoj de mebloj, per siaj manoj faliganta la hazardajn movojn de la baskoj de mia frako, observanta miajn kubutojn per la maltrankvila atento de antikvaĵisto kaj uzuristo.
Kia stranga figuro, tiu de la butikisto: vastega verto, polurita same kiel genuo, ĉirkaŭita de blankhara krono, kiun pli vigle kontrastis la hela tono de lia rozkolora haŭto, donis al li falsan mienon de patreca simplanimulo, cetere kompensata de la scintilado de du flavaj okuletoj, kiuj tremetis en siaj orbitoj same kiel du oraj ludovikoj3 sur hidrargo. Lia naza kurbeco havis aglan trajton, kiu elvokis orientan aŭ judan tipon. Liaj manoj, maldikaj, maldikegaj, vejnaj, plenaj de nervoj elstaraj, kvazaŭ kordoj sur violonkolo, kun ungoj similantaj tiujn, kiuj finas la membranajn flugilojn de vespertoj, havis senilecan osciladan movon, kies vidaĵo maltrankviligis. Sed tiuj manoj skuitaj de nervaj tikoj iĝis pli firmaj ol ŝtalaj tenajloj aŭ omaraj pinĉiloj tuj kiam ili levprenis iun valoran aĵon, oniksan pokalon, venecian glason aŭ bohemujan pleton. Tiu maljuna bubaĉo havis tiom profundan rabenan kaj kabalistan ŝajnon, kiun oni estus ŝtiparuminta lin nur pro lia mieno, antaŭ tri jarcentoj.
"-Cu vi aĉetos de mi nenion hodiaŭ, sinjoro? Jen malaja kriso kies klingo ondiĝas, kvazaŭ flamo. Rigardu jenajn foldetojn por gutigi sangon, tiujn dentetarojn inverse faritajn por ŝirpreni la internaĵon reprenante la ponardon. Temas pri sovaĝa armilo, en bela stilo, kiu tre bele efikos en via trofeo. Tiu ĉi ambaŭmana spado estas belega, ĝi estas farita de Josepe de la Hera. Kaj jen koŝelimardo4 kun aĵurita konko, kia splenda artaĵo!
-Ne, mi havas sufiĉajn armilojn kaj buĉilojn. Mi volus statueton, iun ajn aĵon, kiu povas utili kiel paperpremilo, ĉar mi ne povas elteni ĉiujn butikajn bronzaĵaĉojn, kiujn vendas la paperistoj, kaj kiujn oni do trovas same sur ĉiuj skribotabloj."
La maljuna gnomo, priserĉante en siaj antikvaĵoj, eksponis antaŭ mi antikvajn, aŭ tiel certigatajn, bronzaĵojn, malakitajn ŝtonojn, idoletojn hindajn aŭ ĉinajn, iajn jadajn dikuletojn, figurojn de Brahmao aŭ Viŝnuo mirinde taŭgajn por tia, tamen ne dia, uzo restigi en sia loko leterojn kaj ĵurnalojn.
Mi estis hezitanta inter porcelana drako tute punktita de verukoj, kun faŭko ornamita per dentegoj kaj dornoj, kaj meksika fetiĉeto ja malbelega, figuranta la dion Huicilopoĉtli, kiam mi ekvidis ĉarman piedon, kiun mi unue prenis por fragmento de antikva Venuso.
Ĝi havis tiujn belajn falvajn kaj rufajn tonojn, kiuj donas al florencaj bronzaĵoj ian varman kaj vivoplenan aspekton, tiom preferindajn al la verdigra tono de ordinaraj bronzaĵoj, kiujn oni facile prenas por putrantaj statuoj: satenaj briloj tremetis sur ĝiaj formoj rondaj kaj poluritaj de dudek jarcentoj da amaj kisoj. Ĉar ĝi verŝajne estis korinta bronzaĵo, verko de la plej bona epoko, eble eĉ gisaĵo de Lisipo5!
"-Ĉi tiu piedo taŭgos por mi", mi diris al la butikisto, kiu rigardis min per ironia kaj ruza mieno antaŭmetante la petitan aferon, por ke mi pli precize ekzamenu ĝin.
Surprizis min ĝia malpezeco. Ne temis pri metala piedo, sed ja karna piedo, enbalzamigita piedo, mumia piedo: deproksime rigardante ĝin oni povis vidi la haŭtan grajnecon kaj la krispecon gladpremitan de la bendetaj veftoj. Ĝiaj fingroj estis fajnaj, delikataj, kun perfektaj, puraj kaj diafanaj ungoj, kvazaŭ agataj. La dikfingro, iomete disigita, bele kontraŭis la vicon de la aliaj, laŭ la antikva maniero, kaj donis al ĝi malstriktan sintenon, sveltecon de birda piedo. La plando, apenaŭ striita de nevideblaj haĉoj, montris ke ĝi neniam tuŝis la teron, kaj estis ĉiam metita sur la plej fajnaj matoj el kanoj de Nilo kaj la plej ŝvelmolaj tapiŝoj el leopardaj feloj.
"-Ha! ha! vi volas la piedon de princino Hermontiso6, diris la butikisto kun stranga rikano, fiksrigardante min per gufaj okuloj: ha! ha! por paperpremilo! Jen originala ideo, artista ideo. Tiu, kiu estus dirinta al la maljuna faraono, ke la piedo de lia amata filino utilos kiel paperpremilo ja vere mirigus lin, tiam, kiam li borigis granitan monton por tien enmeti la trioblan oran ĉerkon tute kovritan de hieroglifoj kaj pentraĵoj pri la juĝo de animoj, plu diris mezvoĉe, kvazaŭ parlante al si mem, la stranga eta butikisto.
-Kiom vi vendos al mi tiun mumian fragmenton?
-Ah! Plej multekoste, kiel mi povos, ĉar temas pri splenda peco. Se mi havus ĝian respondaĵon, vi ne havus ĝin eĉ por kvin cent frankoj: filino de faraono, nenio estas pli malofta.
-Certe, tio ne estas komuna afero. Sed, fine, kiom vi volas por ĝi? Unue, mi avertu pri unu afero, mi posedas kiel trezoron nur kvin ludovikojn, nenion pli. Mi aĉetos ion ajn, se tio kostos kvin ludovikojn, sed nenion plian.
Se vi zorge priserĉus la postpoŝojn de mia veŝto, kaj miajn plej intimajn tirkestojn, vi ne trovus eĉ nur kompatindan kvinungan tigron7.
-Kvin ludovikoj por la piedo de princino Hermontiso, tio estas ja malmulto, tre malmulto vere, por aŭtenta piedo, diris la butikisto ekbalancante sian kapon kaj rotaciante siajn pupilojn.
Nu, prenu ĝin, kaj mi eĉ donacas ĝian koverton, li plu diris envolvante ĝin en malnova ŝirpeco de damasko, tre bela, aŭtenta damasko, damasko el hindujo, kiun oni neniam retinktis, tio estas fortika, tio estas ŝvelmola" li murmuris promenigante siajn fingrojn sur la ŝtofo per komerca kutimado laŭdi vendotaĵon tiom malmulte valorantan, ke li mem taksis ĝin donacebla.
Li ŝutis la monerojn en ian mezepokan monujon, kiu pendis de lia zono, ripetante:
"-La piedo de princino Hermontiso uzota kiel paperpremilo!"
Kaj fiksante al mi siajn fosforeskajn pupilojn, li diris per akutega voĉo, kvazaŭ miaŭado de kato englutinta fiŝoston:
"-La maljuna faraono ne estos kontenta, li amis sian filinon, tiu kara viro.
-Vi parolas pri li, kvazaŭ vi estis lia samtempulo. Kvankam maljuna, vi tamen ne datiĝas de la egiptaj piramidoj", mi ridante respondis el la sojlo de la butiko.
Mi reiris hejmen kontenta pri mia akiritaĵo.
Por tuj profiti el ĝi, mi metis la piedon de la dia princino Hermontiso sur stakon de paperoj, skizoj de versoj, nekompreneblaj mozaikoj de forstrekitaĵoj, komencitaj artikoloj, forgesitaj leteroj poŝtitaj en tirkeston, tio estas ofta eraro de senatentaj homoj. La efekto estis ĉarma, stranga kaj romantika.
Tre kontenta pri tiu plibeligo, mi desupris en la straton, kaj iris promeni kun la deca seriozeco kaj la fiereco de viro, kiu sur ĉiuj homoj, kiujn li apudestas, havas la nedireblan avantaĝon posedi pecon de princino Hermontiso, filino de faraono.
Mi trovis tute ridindaj ĉiujn, kiuj ne posedis, kiel mi, paperpremilon tiel fame egiptan, kaj la vera zorgo de prudenta homo ŝajnis al mi esti la posedo de mumia piedo sur sia skribotablo.
Feliĉe la renkonto de kelkaj amikoj distris min de mia entuziasmo de freŝdata akirinto. Mi iris vespermanĝi kun ili, ĉar estis malfacile vespermanĝi kun mi mem.
Kiam mi revenis hejmen kun mia cerbo marmorita de kelkaj ebrietaj vejnoj, nepreciza ondo de orienta parfumo milde tiklis mian flarilon. La ĉambra varmo estis varmetiginta la natron, la bitumon, la mirhon en kiujn la paraskistoj8, kadavrotranĉistoj, estis banintaj la korpon de la princino. Temis pri milda parfumo, kvankam persistema, kiun kvar mil jaroj ne sukcesis malaperigi.
La revo de Egiptujo estis eterno: ĝiaj odoroj havas la fortikecon de granito, kaj same daŭras.
Rapide mi tutgorĝe trinkis el la nigra pokalo de dormo. Dum unu horo, aŭ du, ĉio restis nebula, forgeso kaj nenieco inundis min de malhelaj ondoj.
Tamen mia intelekta malhelo lumiĝis, sonĝoj komencis tuŝi min per siaj silentaj flugoj.
La okuloj de mia animo malfermiĝis kaj mi vidis mian ĉambron tia, kia ĝi reale estis: mi povus kredi min vekiĝinta, sed svaga sento indikis, ke mi dormas, kaj ke io stranga okazos.
La odoro de myrho estis plifortiĝinta, kaj mi sentis malfortan kapdoloron, kiun mi racie atribuis al kelkaj glasoj da ĉampano, kiujn ni estis trinkintaj je nekonataj dioj kaj niaj estontaj sukcesoj.
Mi rigardis mian ĉambron per atendosento, kiun nenio ĝustigis. La mebloj estis ĝuste en siaj lokoj, la lampo brulis sur la konzolo, mildigita de la lakta blankeco de sia kristala globo, la akvareloj briletis sub siaj bohemujaj vitroj, la kurtenoj senmove pendis: ĉio ŝajnis dormanta kaj trankvila.
Tamen, post momento, tiu tiom kvieta mastrumaĵo ŝajnis perturbiĝi. La murlignaĵoj susure krakiĝis, la ŝtipo fosita sub cindroj subite lanĉis bluan gasŝprucon, kaj la diskoj de vestohokoj ŝajnis metalaj okuloj atentemaj, same kiel mi, al tio, kio estis okazonta.
Hazarde, mia rigardo iris al la tablo sur kiun mi estis metinta la piedon de princino Hermontiso.
Anstataŭ esti semova, kiel decas al piedo balzamita de kvar mil jaroj, ĝi skuiĝis, spasmiĝis kaj saltetis sur la paperoj kvazaŭ timigita rano. Oni kredus ĝin konektita al voltaa pilo. Mi tre precize aŭdis la sekan bruon, kiun faris ĝia kalkaneto, malmola kiel gazelhufo.
Mi estis sufiĉe malkontenta pri mia akiritaĵo, ĉar mi ŝatas senmovajn paperpremilojn kaj opiniis tute nenature vidi piedojn promeni sen kruroj, kaj mi eksentis ion, kiu ja similis teruron.
Subite mi vidis plison de unu el miaj kurtenoj moviĝi, kaj aŭdis ian piedpremon, kvazaŭ iu, kiu unupiede saltetas. Mi devas konfesi, ke mi alterne sentis varmon kaj malvarmon, ke mi sentis nekonatan venton blovi sur mian dorson, kaj ke mia hararo hirtiĝante forĵetis mian noktoĉapon ĝis du aŭ tri paŝoj.
La kurtenoj malfermiĝis, kaj mi vidis la plej strangan imageblan figuron.
Temis pri junulino, brunhaŭta, similanta la bajaderon Amanio9 , perfekte bela kaj elvokante la plej puran egiptan stilon. Ŝi havis migdalformajn okulojn kun altiĝantaj anguloj kaj brovojn tiom nigrajn, ke ili ŝajnis bluaj. Ŝia nazo havis delikatan silueton, preskaŭ grekan per ĝia fajneco, kaj oni povus preni ŝin por bronza statuo de Korinto, se la elstareco de ŝiaj vangostoj kaj la iel afrika pleneco de ŝia buŝo ne estus evidente indikintaj la hieroglifan rason de la bordoj de Nilo.
Ŝiaj brakoj maldikaj kaj ŝpinile tornitaj, same kiel tiuj de tre junaj knabinoj, estis ĉirkaŭitaj de metalaj pletetoj kaj vitraĵetoj. Ŝia hararo estis ŝnurete plektitaj, kaj sur ŝia brusto pendis idolo el verda vitro, kies sepbranĉa vipilo rekonigis kiel Izison, kondukiston de animoj. Ora pleto scintilis sur ŝia frunto, kaj kelkaj restaĵoj de ŝminko aperis sur la kupra koloro de ŝiaj vangoj
Kaj pri ŝia kostumo, ĝi estis ja stranga.
Imagu zontukon el bendetoj ornamitaj de nigraj kaj ruĝaj hieroglifoj, rigidigitaj de bitumo, kaj kiuj ŝajnis aparteni al ĵus elvindita mumio.
Per iu el tiuj penssaltoj tiom oftaj en sonĝoj, mi aŭdis la falsan kaj raŭkan voĉon de la brikabrakisto, kiu ripetis, kvazaŭ monotonan refrenon, la frazon, kiun li estis dirinta en sia butiko per tiom mistera tono:
"-La maljuna faraono ne estos kontenta, li amis sian filinon, tiu kara viro."
Aparta stragaĵo ne trankviligis min: la aperinto havis nur unu piedon, la alia kruro estis rompita ĉe sia maleolo.
Ŝi iris al la tablo, kie la mumia piedo skuiĝis kaj saltetis eĉ pli rapide. Tie alveninte, ŝi apogis sin sur la randaĵo, kaj mi vidis larmon ĝermi kaj perli en ŝiaj okuloj.
Kvankam ŝi ne parolis, mi klare komprenis ŝian penson: ŝi estis rigardanta la piedon, ĉar ja temis pri ŝia, per koketa mieno de malĝojo tre graciplena. Sed la piedo saltis kaj kuris ien kaj tien, kvazaŭ pelata de ŝtalaj risortoj.
Du aŭ tri fojojn ŝi etendis sian manon por preni ĝin, sed ne sukcesis.
Tiam estiĝis inter princino Hermontiso kaj ŝia piedo, kiu ŝajnis havi sian propran vivon, stranga dialogo en tre malnova kopta lingvo, tia, kian oni parolis ĝin antaŭ tridek jarcentoj ĉe la reĝaj tombegoj de la lando de Ser10. Feliĉe, ĉi tiun nokton, mi perfekte scipovis la koptan.
Princino Hermontis per milda kaj vibranta voĉtono, kvazaŭ kristala sonorileto, diris jene:
"-Nu, kara piedeto mia, vi ĉiam fuĝas el mi, tamen mi ja bone vartis vin. Mi banis vin en parfumita akvo, en alabastra akvujo. Mi poluris vian kalkanon per pumiko trempita en palmoleon. Viaj ungoj estis tonditaj per oraj pinĉiloj kaj poluritaj per hipopotama dento. Mi zorge elektis por vi thabebojn11 broditajn kaj farbitajn kun kurbaj pintoj, kiujn enviis ĉiuj junulinoj de Egiptujo. Vi havis ĉe via piedfingro ringojn montrantajn la sanktan karabon, kaj vi portis unu el la plej malpezajn korpojn, kiun povis esperi pigra piedo."
La piedo respondis per paŭta kaj ĉagrina tono:
"-Vi ja scias, ke mi ne plu apartenas al mi mem, mi estis aĉetita kaj pagita, kaj la maljuna komercisto bone sciis tion, kion li faris. Li daŭre koleras kontraŭ vi pro via rifuzo edziniĝi al li: temas pri ruza venĝo lia.
La arabo, kiu enrompis vian reĝan ĉerkon en la subtera ŝakto de la nekropolo de Tebo, estis sendita de li. Li volis malhelpi vin iri al la kunveno de la tenebraj popoloj, en la subaj civitoj. Ĉu vi havas kvin orajn monerojn por reaĉeti min?
-Ve! ne! Miaj juvelojn, miajn ringojn, miajn orajn kaj arĝentajn monojn, ĉion oni ŝtelis for de mi, vespire respondis princino Hermontiso.
-Princino, mi tiam ekkriis, mi neniam retenis piedon de iu ajn: kvankam vi ne havas la kvin ludovikojn, kiujn ĝi kostis al mi, mi bonvole redonas ĝin al vi. Mi tute aflektiĝus se mi restigus lama tiel amindan homon, kiel princinon Hermontiso."
Mi emfaze diris tiujn vortojn per galanta kaj poeta tono, kiu verŝajne mirigis la belan egiptinon.
Ŝi direktis al mi dankoplenan rigardon, kaj ŝiaj okuloj ekbrilis de blua lumo.
Ŝi prenis sian piedon, kiu ĉi-foje lasis sin preni, kvazaŭ virino, kie estas metonta duonboton, kaj tre lerte alĝustigis ĝin al sia kruro.
Tiun operacion fininte, ŝi faris du aŭ tri paŝojn en la ĉambro, kvazaŭ ŝi volas certigi, ke ŝi vere ne plu lamas.
"-Ha! Kiel mia patro estos kontenta, ĉar li ege bedaŭris mian kripliĝon, kaj li, ekde la unua tago post mia naskiĝo, laborigis tutan popolon por bori tiom profundan tombegon, kiu povos konservi min sendifekta ĝis la suprema tago, kiam la animoj devos esti pezataj en la peziloj de Amentio12.
Venu kun mi ĉe mian patron, li bone akceptos vin, vi redonis al mi mian piedon."
Mi trovis tiun proponon tute natura. Mi vestis min per noktosurtuto kun grandaj baskoj, kiu donis al mi tre faraonan silueton, mi haste metis turkajn babuŝojn, kaj mi diris al princino Hermontiso, ke mi estas preta sekvi ŝin.
Antaŭ ol foriri, Hermontiso malligis el sia kolo la verdan figureton kaj metis ĝin sur la disigitajn paperfoliojn, kiuj kovris la tablon.
"-Ja justas, ŝi diris ridetante, ke mi anstataŭigu vian paperpremilon."
Ŝi etendis al mi sian manon, kiu estis milda kaj malvarma same kiel kolubra haŭto, kaj ni foriris.
Dum kelkaj tempoj ni iris per saga rapideco en flua kaj grizaĉa medio, kie apenaŭ skizitaj siluetoj pasis dekstre kaj maldekstre de ni.
Momenteton, ni vidis nur akvon kaj ĉielon.
Kelkajn minutojn poste, obeliskoj ekvideblis, pilonoj, deklivoj apud sfinksoj konturiĝis ĉe la horizonto.
Ni estis alvenintaj.
La princino kondukis min antaŭ monton el rozkolora granito, kie troviĝis aperturo mallarĝa kaj malalta, kiun estus malfacile distingi el la ŝtonaj fendoj, se du buntaj steleoj kun skulptaĵoj ne ebligus trovi ĝin.
Hermontiso lumigis torĉon kaj ekmarŝis antaŭ mi.
Temis pri koridoroj krude boritaj en la roko. La muroj, kovritaj de hieroglifaj paneloj kaj alegoriaj procesioj, verŝajne okupis milojn da brakoj dum miloj da jaroj. Tiuj senfine longaj koridoroj finvenis al kvadrataj ĉambroj, meze de kiuj estis ŝaktoj en kiuj ni desupris per krampoj aŭ spiralaj ŝtuparoj. Tiuj ŝaktoj kondukis nin en aliajn ĉambrojn, el kiuj foriris aliaj koridoroj same ornamitaj per nizoj, serpentoj ronde volviĝintaj, taŭo, pedumo, mistika bariso13, ja mirinda verko, kiun neniu vivantula okulo devis vidi, senfinaj granitaj legendoj, kiujn nur la mortintoj havis sufiĉan eternan tempon por legi.
Fine ni alvenis en ĉambron tiel vastan, tiel gigantan, tiel senmezuran, ke ne eblis vidi ĝiajn limojn. Ĝis nevidebleco etendiĝis vicoj da grandegaj kolonoj inter kiuj tremetis palaj flavlumaj steloj: tiuj brilaj punktoj rivelis nekalkuleblajn profundaĵojn.
Princino Hermontiso daŭre tenis mian manon kaj gracie salutis la mumiojn konatajn de ŝi.
Miaj okuloj alkutimiĝis al tiu krepuska duontago, kaj mi ekdistingis aferojn.
Mi vidis, sidantajn sur tronoj, la reĝojn de subteraj rasoj: ili estis grandaj sekaj majunuloj, faltitaj, nigraj de nafto kaj bitumo, kapvestitaj per oraj pŝentoj, kovritaj de brustoplatoj kaj kolŝirmiloj, punktitaj de ĵuvelŝtonoj, havantaj okulojn kun sfinksa fikseco kaj longajn barbojn blankajn de jarcentaĝaj neĝoj: malantaŭ ili, iliaj balzamitaj popoloj staris en la rigidaj kaj embarasitaj pozoj de la egipta arto, eterne gardantaj la teniĝon ordonitan de hieratika kodekso. Malantaŭ la popoloj miaŭis, flugilbatis kaj rikanis samepokaj katoj, ibisoj kaj krokodiloj, iĝintaj eĉ pli monstraj pro siaj bendetaj vindaĵoj.
Ĉiuj faraonoj ĉeestis, Keopso, Kefreno, Psametiko, Senusreto, Amenotefo, ĉiuj la nigraj regantoj de la piramidoj kaj de la reĝaj tombegoj. Sur pli alta podio sidis la reĝo Kronoso, kaj Ksisutro, samtempulo de diluvo, kaj Tubal-Kaino14, kiu antaŭis lin.
La barbo de reĝo Ksisutro estis tiom kreskinta, ke ĝi jam sepfofe ĉirkaŭis la granitan tablon sur kiu li apogis sin revante kaj duondormante.
Plimalproksime, en polvoplena vaporo, tra la nebulo de eterneco, mi neprecize distingis la sepdek du antaŭadamajn reĝojn kun iliaj sepdek du popoloj por ĉiam malaperintaj15.
Princino Hermontiso lasis al mi kelkajn minutojn por ĝui tiun kapturniĝan spektadon, kaj prezentis min al la faraono, sia patro, kiu majeste kapsignis al mi.
"-Mi retrovis mian piedon! mi retrovis mian piedon! kriis la princino frapante siajn manetojn unu kontraŭ la alia kun ĉiuj signoj de freneza ĝojo, ja tiu sinjoro redonis ĝin al mi."
La rasoj de Kemeo, la rasoj de Nahaso16, ĉiuj nacioj, nigraj, bronzkoloraj kaj kuprokoloraj, koruse ripetis : "-Princino Hermontis retrovis sian piedon."
Ksisutro mem emociiĝis:
Li levis sian pezan palpebron, pasigis fingron sur sia lipharo, kaj direktis al mi sian rigardon plenan de jarcentoj.
"-Je Oms, hundo de inferoj, kaj je Tmej, filino de la suno kaj de la vero, jen brava kaj digna knabo, diris la faraono svingante al mi sian skeptron kun lotusfloro. Kion vi volas kiel rekompencon?"
Per la aŭdaco, kiun donas la sonĝoj, en kiuj nenio ŝajnas neebla, mi petis la manon de Hermontiso: la mano por la piedo ŝajnis al mi bonstila antiteza rekompenco.
La faraono grande malfermis siajn vitrajn okulojn, surprizita de mia ŝerco kaj mia peto.
"-El kiu lando vi venas, kaj kiom vi aĝas?
-Mi estas franco kaj havas dudek sep jarojn, faraona moŝto.
-Dudek sep jarojn! kaj li volas edziĝi al la princino Hermontiso, kiu havas tridek jarcentojn!" samtempe kriis ĉiuj tronoj kaj ĉiuj nacioj.
Nur Hermontiso ne ŝajnis trovi mian peton malkonvena.
"-Se vi havus nur du mil jarojn, plu diris la maljuna reĝo, mi bonvole donus al vi la princinon, sed la diferenco estas tro granda. Kaj niaj filinoj bezonas edzojn, kiuj daŭras. Vi ne plu scias, kiel konservi vin: la lastaj, kiujn oni alportis antaŭ apenaŭ dek kvin jarcentoj, nun estas nur pinĉpreno da polvo. Rigardu, mia karno estas malmola kiel bazalto, miaj ostoj estas ŝtalaj stangoj.
Mi ĉeestos la lastan tagon de la mondo kun la korpo kaj la vizaĝo, kiujn mi vivanta havis. Mia filino Hermontiso daŭros pli longe ol bronza statuo.
Tiam, la vento estos disportinta la lastan grajnon de via polvo, kaj eĉ Iziso mem, kiu sciis retrovi la pecojn de Oziriso, estus embarasita retroformi vian estaĵon.
Rigardu kiel mi estas ankoraŭ forta, kaj kiel bone tenas miaj brakoj", li diris skuante mian manon laŭ la angla kutimo, preskaŭ tranĉante miajn fingrojn kun iliaj ringoj.
Li tiel forte premis, ke mi vekiĝis, kaj mi ekvidis mian amikon Alfredo, kiu tiris min je la brako kaj skuis min por veki min.
"Ah do! obstina dormanto, ĉu mi devos portigi vin en la stratmezon kaj fajrigi piroteknikaĵon ĉe viaj oreloj?
Jam pasis tagmezo, ĉu vi do ne memoras, ke vi promesis veni ĉe min por ke ni iru kune rigardi la hispanajn pentraĵojn de S-ro Aguado17 ?
-Dio mia! mi ne plu pensis pri tio, mi respondis vestante min, ni tuj iru: mi havas la invitilon sur mia skribotablo."
Mi fakte iris por preni ĝin, sed imagu mian surprizon kiam anstataŭ la mumian piedon, kiun mi hieraŭe aĉetis, mi vidis la figureton el verda vitro metitan de princino Hermontiso!
1Laŭ André-Charles Boulle (1642-1732) fama franca meblofaristo, kies nomon prenis la plej fama meblarta altlernejo de Parizo.
2Franca potisto kaj emajlisto (ĉ.1510-ĉ.1590), kiu famas pro lia strebo imiti la ĉinan emajladon.
3Temas pri populara nomo de la ora monero valoranta dudek frankojn, sur kies reverso estis la profilo de reĝo Ludoviko.
4Ne serĉu la francan vorton cauchelimarde en via vortaro, ĝi ne ekzistas, nek la esperanta koŝlimardo. Fakte Gauthier eraris, en du verkoj liaj, la ĝusta vorto estas colichemarde, speco de granda rapiro.
5Λύσιππος , greka skulptisto de la 4-a jarcento a.K naskiĝinta en Korinto
6Fakte nomo de urbo, nuntempa Erment en alta Egiptujo.
7Slanga nomo de kvinfranka monero.
8Laŭ la malnova greka παρασχίστής, egiptaj pastroj kiuj balzamis la kadavrojn por mumiigo.
9Gauthier longe aludas la bajaderon Amany en sia vojaĝrakonto "Caprices et Zigzags" (1845). Ekzistas ankaŭ tiel nomita statueto skulptita de Jean-Auguste Barre en 1838, du jarojn antaŭ ol Gauthier verkis ĉi tiun novelon.
10Ĉefurbo de tiama samnoma ŝtateto en Arabujo.
11Speco de korkaj sandaloj.
12En la egipta mitologio Amenti estas la okcidento, kie oni situigis la landon de mortintoj.
13Taŭo, el la greka litero ταῦ (T), kies formon ĝi havas, estas sankta instrumento, kiun tenas multaj egiptaj dioj, pedumo el la latina pedum estas la bastonsceptro atribuita al preskaŭ ĉiuj dioj, kaj bariso, el la greka βᾶρις estas barka tipo, kiu tranportas la animon de forpasintoj al Amentio.
14Tubal-Kaino, frato de Noa, estas, laŭ la Biblio, la praulo de ĉiuj forĝistoj.
15Laŭ teorio de la 18-a jarcento, okazis du Genezoj, tiu de la homaro antaŭ tiu de la judoj, rakontita en la Biblio.
16Nigraj popoloj de la Alta Nilo, kiuj provizis sklavojn al Egiptujo.
17Alexandre-Marie Aguado (naskiĝinta en Sevilo 1784-1842) posedis riĉan kolekton de pentraĵoj.
Commentaires
Enregistrer un commentaire