Émile ZOLA - La vilaĝeto (1870)

 Émile ZOLA

 



Ĉi tiu rakonteto de Zola estis verkita post terura batalo dum la milito inter Francio kaj Prusio en 1870. Ĝi estis poste integrita en la kolekto "Nouveaux contes à Ninon" (Novaj rakontoj por Ninon).
La vilaĝeto, kiun li rakontas, estis en Francio, sed oni povas legi tiun tekston pensante pri hodiaŭa vilaĝeto en Ukrainio, kompreneble, sed ankaŭ en Etiopio, en Sirio, en Birmanio, kie tiaj vilaĝetoj bedaŭrinde ne mankas...


La vilaĝeto

I

Kie ĝi estas, la vilaĝeto? En kiu terenfaldo ĝi kaŝas siajn blankajn domojn? Ĉu ili ariĝas ĉirkaŭ preĝejo, en la fundo de iu kaveto? Aŭ laŭlonge de granda vojo ili sinsekve kaj gaje iras? Aŭ eble, ĉu ili grimpas sur deklivon, kvazaŭ kapricaj kaprinoj, etaĝigante kaj duonkaŝante siajn ruĝajn tegmentojn en verdaĵoj?

Ĉu ĝi havas nomon agrabla por la oreloj, la vilaĝeto? Ĉu temas pri milda nomo, facila por francaj lipoj, aŭ ia germana nomo, raspa, kun hirtaj konsonantoj, raŭka kiel korva krio?

Kaj, ĉu oni rikoltas tritikon aŭ uvarojn en la vilaĝeto? Ĉu temas pri tritiklando aŭ vitlando? Je la nuna horo, kion faras la loĝantoj en la kampoj, sub tia granda suno? Vespere, revenante, laŭ la vojoj, ĉu ili haltas por vidi per unu rigardo la vastajn rikoltojn, dankante la ĉielon pro la feliĉa jaro?


II

Mi kontente imagas ĝin sur deklivo. Ĝi estas tie, tiel kaŝema en la arboj, ke, de malproksime oni kredus ĝin kampo de disfalintaj rokoj, kovritaj de muskoj. Sed fumoj eliras el la branĉoj. Sur pado malsupreniranta la deklivon, infanoj puŝas ĉarumon. Tiam, el la ebenaĵo, oni rigardas ĝin kun ĵaluza envio. Oni pasas kunportante la memoraĵon de tiu duonvidita nesto.

Ne, mi plibone kredas ĝin en angulo de la ebenaĵo, ĉe bordo de rivereto. Ĝi estas tiom malgranda, ke kurteno de poploj kaŝas ĝin de niaj okuloj. Ĝiaj dometoj, samaj al ĉastaj baniĝantinoj, malaperas en la bordaj vimenejoj. Peco de verda herbejo utilas kiel tapiŝo. Sovaĝa heĝo ĉiuflanke fermas ĝin, kvazaŭ grandan ĝardenon. Oni pasas apud ĝi sen vidi ĝin. La voĉoj de lavistinoj sonas simile al silviaj voĉoj. Ne eĉ unu fumfadeno. Ĝi dormas en sia paco, ĉe la fundo de sia verda alkovo.

Neniu el ni konas ĝin. La najbara urbo apenaŭ scias, ke ĝi ekzistas, kaj ĝi estas tiel humila, ke ne eĉ unu geografiisto zorgis pri ĝi. Ĝi estas neniu. Ĝia dirata nomo vekas neniun memoraĵon. En la urbaj homamasoj, kun trumpetaj nomoj, ĝi estas nekonato, sen historio, sen gloroj kaj sen hontoj, kiu modeste svenas.

Kaj tial, verŝajne ĝi tiel milde ridetas, la vilaĝeto. Ĝiaj kamparanoj vivas en kaŝejo, la infanoj ruliĝas sur la riverbordo, la virinoj ŝpinas en la arbaj ombroj. Ĝi, ja feliĉa pro sia senfamo, pleniĝas de la ĉielaj gajoj. Ĝi estas tiel malproksima de la koto kaj de la bruego de grandaj urboj! Ĝia sunradio sufiĉas al ĝi, ĝia ĝojo konsistas el ĝia silento, ĝia humileco, kaj tiu kurteno de poploj, kiu kaŝas ĝin de la tuta mondo.

III

Kaj, eble morgaŭ, la tuta mondo scios, ke ĝi ekzistas, la vilaĝeto.

Ah! Mizero! La rivero estos ruĝa, la kurteno de poploj estos neniigita de obusoj, la krevitaj dometoj montros la mutan malesperon de familioj, la vilaĝeto famiĝos.

Ne plu kantoj de lavistinoj, ne plu infanoj ruliĝantaj sur la riverbordo, ne plu rikoltoj, ne plu silento, ne plu feliĉa humileco. Nova nomo en la historio, venko aŭ malvenko, nova sanga paĝo, nova angulo de nia lando sterkita de la sango de niaj infanoj.

Ĝi ridas, ĝi dormetas, ĝi ne scias, ke ĝi donos sian nomon al buĉado, kaj morgaŭ ĝi singultos, ĝi bruegos en Eŭropo per agoniaj stertoroj. Poste, ĝi restos sur la tero kiel sangmakulo. Tiu vilaĝeto, tiel gaja, tiel milda, rondo de malgajegaj ombroj ĉirkaŭos ĝin, ĝi vidos palajn vizitantojn pasi en ĝiaj ruinoj, same kiel oni pasas antaŭ la slaboj de kadavrejo. Ĝi estos malbenita.

Se ĝi estas Austerlitz aŭ Magenta, ni aŭdos ĝin soni en niaj koroj kun klarionaj tintadoj. Kaj se ĝi estas Waterloo, ĝi tristege tamburos, kvazaŭ sono de krepvualita tamburo taktanta nacian funebraĵon.

Kiom ĝi tiam bedaŭros siajn dezertajn riverbordojn, siajn sensciajn kamparanojn, sian solecan terangulon, tiom foran el la homoj, konatan nur de hirundoj, kiuj ĉiun printempon revenas! Malpurigita, hontema, kun sia ĉielo plena de korvoj, kaj siaj grasaj teroj fetorantaj morton, ĝi eterne vivos dum jarcentoj, kvazaŭ murdejo, dubinda loko kie du nacioj interbuĉis sin.

IV

Francujo semis en la mondon tiajn forajn tombejojn. Ĉe ĉiuj anguloj de Eŭropo, ni povus surgenui kaj preĝi. Niaj ripozkampoj nomiĝas ne nur Père-Lachaise, Montmartre, Montparnasse. Ili havas ankaŭ la nomojn de ĉiuj niaj venkoj kaj de ĉiuj niaj malvenkoj. Ne ekzistas sub la ĉielo terangulo, kie ne kuŝas mortigita franco, de Ĉinujo ĝis Meksiko, de la rusaj neĝoj ĝis la egiptaj sabloj.

Silentaj kaj dezertaj tombejoj, kiuj peze dormas en la giganta paco de kamparoj. Plejofte, preskaŭ ĉiuj, rigardas ian izolitan domareton, kies ruinigitaj muroj daŭre estas plenaj de terurego. Waterloo estis nur bieno, Magenta enhavis apenaŭ kvindek domojn. Terura vento blovis sur tiuj tre malgrandaj ejetojn, kaj iliaj silaboj, senmalicaj la antaŭtagon, prenis tian odoron de sango kaj pulvo, ke la homaro poreterne tremetos sentante ilin sur siaj lipoj.

Penseme mi rigardis mapon de la militsceno. Mi sekvis la bordojn de Rejno, mi pridemandis la ebenaĵojn kaj montarojn. Ĉu la vilaĝeto estis ĉe dekstro, ĉe maldekstro de la riverego? Ĉu mi devis serĉi ĝin en la ĉirkaŭaĵoj de fortresoj, aŭ pli malproksimen en ia vasta soleco?

Kaj tiam mi provis, fermante la okulojn, imagi tiun pacon, tiun kurtenon de poploj tiritan antaŭ blankaj domoj, tiun angulon de herbejo, kiun tanĝis hirundaj flugoj, tiujn kantojn de lavistinoj, tiun virgan teron, kiun la milito perfortos, kaj kies klarionoj abrupte sonoros la malpurigon al la tuta horizonto.

Kie do ĝi estas, la vilaĝeto?1







1La vilaĝeto estis en Alzaco. Ĝia nomo estas Wœrth.

Commentaires