STENDHAL - Vanina Vanini (1829)

 

STENDHAL


 Temas pri novelo de Stendhal, kiun li verkis post lia forpelo en 1821 el Milano, kies regantoj suspektis lin pri simpatio al movado de Carbonari. Ĝi aperis en 1829 en la revuo Revue de Paris, kaj poste estis inkluzivita en la postmorta kolekto "Italaj Kronikoj" en 1855.


Vanina Vanini

Tiam estis vespero de la printempo de 182.. La tuta Romo estis moviĝanta: S-ro duko de B**, tiu fama bankisto, donis balon en sia nova palaco de la placo de Venecio. Ĉion, kio la artoj italaj, kio la luksoj de Parizo kaj Londono povas plej belege produkti oni estis uzintaj por plibeligi tiun palacon. Amaso da homoj kunkuris. La blondaj kaj sindetenemaj belulinoj de la nobela Anglujo estis petintaj la honoron partopreni la balon, ili amase alvenis. La plej belaj virinoj de Romo vetbatalis kun ili pri la beleca premio. Junulino, kies okula brilo kaj ebona hararo signis kiel romaninon, eniris kondukita de sia patro. Ĉiuj rigardoj sekvis ŝin. Rimarkinda orgojlo flagris en ĉiuj ŝiaj movoj.

Oni vidis la enirintajn fremdulojn mirigitaj de la malavara lukso de tiu balo. "Neniu festo de la eŭropaj reĝoj, ili diris, atingas tion."

La reĝoj ne havas palacon el roma arkitekturo: ili devas inviti la grandajn damojn de sia kortego. S-ro duko de B** petas nur belulinojn. Ĉi vesperon li estis feliĉa pri siaj invitoj, la viroj ŝajnis impresegitaj. Inter tiom da rimarkindaj virinoj oni decidis elekti la plej belan: la elekto momente hezitis, sed fine princino Vanina Vanini, tiu junulino kun nigra hararo kaj fajraj okuloj, estis proklamita reĝino de la balo. Tuj la fremduloj kaj la junaj romanoj, forlasinte ĉiujn aliajn salonojn, svarmis en tiu, kie ŝi estis.

Ŝia patro, princo Don Asdrubale Vanini, volis, ke ŝi unue dancu kun du aŭ tri germanaj suverenoj. Ŝi poste akceptis la invitojn de iuj tre belaj kaj tre noblaj angloj. Ilia rigida mieno enuigis ŝin. Ŝi ŝajnis havi pli da plezuro turmenti la junan Livio Savelli, kiu videble estis enamiĝinta. Li estis la plej brila juna viro de Romo, kaj plie, ankaŭ li estis princo. Sed se iu estus doninta romanon al li, li ĵetus la libron post dudek paĝoj, dirante ke ĝi donas kapdoloron. Tio estis malavantaĝo laŭ la okuloj de Vanina.

Ĉirkaŭ noktomezo novaĵo diskoniĝis en la balo, ĝi sufiĉe impresis. Juna karbonaro, enprizonigita en la fortreso Sankt-Anĝelo, ĵus eskapis ĉi tiun vesperon, per maskovesto, kaj pro ekceso de romaneska aŭdaco, li atakis kun ponardo la soldatojn de la prizona gardistejo. Li mem estis vundita kaj la sbiroj sekvis lin en la stratoj laŭ la spuroj de lia sango, kaj oni esperis retrovi lin.

Dum oni rakontis tiun anekdoton, Don Livio Savelli, impresegita de la gracio kaj sukcesoj de Vanina, kun kiu li ĵus dancis, rekondukinte ŝin al ŝia loko, kaj preskaŭ freneza pro amo, diris al ŝi :

-Sed, mi petas, kiu do povas plaĉi al vi?

-Tiu juna karbonaro, kiu ĵus eskapis, respondis Vanina. Almenaŭ ja li faris ion plian ol nur naskiĝi.

La princo Don Asdrubale alproksimiĝis al sia filino. Li estis riĉa viro. Kaj de dek jaroj li neniam kontadis kun sia intendanto, kiu al li pruntedonas lian propran enspezon kun altega interezo. Se vi renkontus lin en strato, vi kredus lin maljuna komediisto, vi ne rimarkus, ke liaj manoj portas kvin aŭ ses dikajn fingroringojn kun ja grandaj diamantoj. Liaj du filoj iĝis jezuitoj, kaj poste mortis kiel frenezuloj. Li forgesis ilin, sed li koleriĝas pri sia filino, kiu ne volas edziniĝi. Ŝi jam havas dek naŭ jarojn, kaj rifuzis la plej brilantajn partiojn. Kia estas ŝia kialo? Sama al tiu de Sullo por abdiki, la malestimo al la romanoj.

La morgaŭon de la balo, Vanina rimarkis, ke ŝia patro, kvankam la plej malzorgema viro, kiu neniam en sia vivo zorgis preni ŝlosilon, fermis per granda atento la pordon de ŝtupareto kondukanta al apartamento de la tria etaĝo de la palaco. Tiu apartamento havis fenestrojn al teraso ornamita de oranĝarboj. Vanina iris en Romon por kelkaj vizitoj. Ĉe reveno, ĉar la ĉefa pordo estis barita pro preparado de iluminado, la veturilo eniris per la malantaŭaj kortoj.

Vanina levis siajn okulojn, kaj surprize vidis, ke unu el la fenestroj de la apartamento, kiun ŝia patro per tiom da zorgoj estis ferminta, estis nun malfermita. Ŝi liberiĝis el sia akompananta damo, supreniris ĝis la subtegmentejo de la palaco, kaj serĉadinte trovis kraditan fenestreton, kiu rigardis la terason ornamitan de oranĝarboj. La malfermita fenestro, kiun ŝi estis rimarkinta, estis du paŝojn de ŝi. Sendube tiu ĉambro estis loĝata, sed de kiu? La morgaŭon Vanina havigis al ŝi la ŝlosilon de pordeto, kiu malfermiĝis al la teraso ornamita de oranĝarboj.

Ŝi silentpaŝe alproksimiĝis al la fenestro daŭre malfermita. Ŝutro utilis por kaŝi ŝin. Ĉe la fundo de la ĉambro estis lito, kaj iu en la lito. Ŝia unua movo estis retropaŝi, sed ŝi ekvidis virinan robon ĵetitan sur sidilon. Pli bone rigardante la enlitiĝintan homon, ŝi vidis, ke temas pri blondulino, laŭŝajne tre juna. Ŝi ne plu dubis, ke temas pri virino. La robo ĵetita sur sidilon estis sangoplena. Ankaŭ estis sango sur la virinaj ŝuoj metitaj sur tablon. La nekonatino moviĝis, Vanina ekvidis, ke ŝi estas vundita. Granda tuko makulita de sango kaŝis ŝian bruston. Tiu tuko estis fiksita nur per rubandoj, ne kirurgo tiel metis ĝin. Vanina rimarkis, ke ĉiutage, ĉirkaŭ la kvara, ŝia patro enfermiĝis en sia apartamento, kaj poste iris al la nekonatino. Li baldaŭe deiris kaj grimpis en veturilon por iri ĉe grafino Vitteleschi.

Ĉiufoje tuj kiam li estis elirinta, Vanina supreniris ĝis la teraseto, el kie ŝi povis vidi la nekonatinon. Ŝia sentemo estis tre ekscitita favore al tiu tiom malfeliĉa junulino. Ŝi provis diveni ŝian aventuron. Laŭŝajne la sangoplena robo ĵetita sur sidilon estis trapikita de ponardofrapoj. Vanina povis kalkuli la ŝirojn. Iun tagon ŝi pli klare vidis la nekonatinon: ŝiaj bluaj okuloj fiksrigardis la ĉielon, ŝi ŝajnis preĝi. Rapide ŝiaj belaj okuloj pleniĝis de larmoj, la juna princino penis ne alparoli ŝin. La postan tagon Vanina aŭdacis kaŝiĝi sur la teraseto antaŭ ol ŝia patro alvenu. Ŝi vidis Don Asdrubale eniri ĉe la nekonatinon, li portis korbeton en kiu estas proviantoj. La princo ŝajnis maltrankvila, kaj diris preskaŭ nenion. Li parolis tiel mallaŭte, ke Vanina ne povis aŭdi liajn dirojn eĉ tra la malfermita fenestropordo. Li tuj foriris.

"Certe tiu kompatinda virino havas terurajn malamikojn, pensis Vanina, tial mia kutime malzorgema patro ne aŭdacas konfidi tion al iu ajn kaj penas supreniri ĉiutage cent dudek ŝtupojn."

Iun vesperon, dum Vanina malrapide antaŭen metis sian kapon al la fenestro de la nekonatino, ŝi renkontis ŝiajn okulojn, kaj ĉio estis malkovrita. Vanina falis surgenuen kaj ekkriis:

-Mi amas vin, mi dediĉas min al vi.

La nekonatino mansignis, ke ŝi eniru.

-Mi ŝuldas ekskuzojn al vi, ekdiris Vanina, kaj mia stulta scivolemo certe ŝajnas al vi ofenda! Mi ĵuras sekreton, kaj, se vi tion postulas, neniam mi revenos.

-Kiu ne trovos feliĉon vidinte vin? diris la nekonatino. Ĉu vi loĝas en tiu palaco?

-Certe, respondis Vanina. Sed mi komprenas, ke vi ne konas min: mi estas Vanina, filino de Don Asdrubale.

La nekonatino mire rigardis ŝin, multe ruĝiĝis, kaj plu diris:

-Degnu esperigi min, ke vi venos viziti min ĉiutage. Sed mi dezirus, ke la princo ne sciu pri viaj vizitoj.

La koro de Vanina forte batis, la manieroj de la nekonatino ŝajnis al ŝi ege noblecaj. Tiu kompatinda junulino verŝajne ofendis iun potencan viron, ĉu eble dum ĵaluza momento ŝi mortigis sian amanton? Vanina ne povis imagi vulgaran kialon por ŝia malfeliĉo. La nekonatino diris, ke ŝi ricevis vundon en la ŝultron, kiu eniris ĝis la brusto kaj tre suferigas ŝin. Ofte ŝi havis sangoplenan buŝon.

-Kaj vi ne havas kirurgiston! ekkriis Vanina.

-Vi scias, diris la nekonatino, ke en Romo la kirurgistoj devas doni al la polico precizan raporton pri ĉiuj vundoj, kiujn ili kuracas. La princo degnas mem bandaĝi mian vundon per la tukoj, kiujn vi vidas.

La nekonatino tre gracie evitis kompatigi sian akcidenton. Vanina freneze amis ŝin. Tamen iu afero multe mirigis la junan princinon: meze de konversacio ja serioza, la nekonatino malfacile detenis sin ekridegi.

-Mi estus feliĉa, diris Vanina al ŝi, koni vian nomon.

-Oni nomas min Klementino.

-Nu, kara Klementino, morgaŭ je la kvina mi vizitos vin.

La morgaŭon Vanina trovis sian novan amikinon ja malbonfarta.

-Mi volas vizitigi vin de kirurgisto, diris Vanina brakumante ŝin.

-Mi preferus morti, diris la nekonatino. Ĉu mi volus kompromiti miajn bonfarantojn?

-La kirurgisto de moŝta S-ro Savelli-Catanza, gubiernestro de Romo, estas filo de unu el niaj servistoj, plu diris Vanina, li sindoneme servas nin, kaj timas nenion pro sia pozicio. Mia patro ne sufiĉe laŭdas lian fidelecon, mi vokigos lin.

-Mi ne volas kirurgiston, ekkris la nekonatino per vigleco, kiu mirigis Vaninan. Venu viziti min, kaj se Dio vokos min ĉe li, mi mortos feliĉa en viaj brakoj.

La morgaŭon la nekonatino estis eĉ pli malbonfarta.

-Se vi amas min, diris Vanina forirante, vi vidos kirurgiston.

-Se li venos, mia feliĉo svenos.

-Mi vokigos lin, rediris Vanina.

Sen diri ion, la nekonatino haltigis ŝin kaj prenis ŝian manon por multkisi ĝin. Okazis longa silento, la nekonatino havis larmoplenajn okulojn. Fine, ŝi lasis la manon de Vanina, kaj kun mieno de kvazaŭ mortonto, ŝi diris:

-Mi devas konfesi ion al vi. Antaŭhieraŭ mi mensogis dirante al vi, ke mi nomiĝas Klementino. Mi estas malfeliĉa karbonaro.

Surpriza Vanina retroirigis sian sidilon, kaj tuj stariĝis.

-Mi sentas, plu diris la karbonaro, ke tiu konfeso perdigos al mi la solan aferon, kiu ligas min al la vivo, sed mi hontas trompi vin. Mi nomiĝas Pietro Missirilli, mi havas dek naŭ jarojn, mia patro estas la malriĉa kirurgisto de Sankt-Anĝelo-en-Vado, mi estas karbonaro. Nia vendo estis malkovrita. Mi estis forprenita, enkatenigita, de Romanjo ĝis Romo. Ĵetita en karcero lumigita de lampo nokte kaj tage, mi tie pasigis dek tri monatojn. Kompatema animo havis la ideon eskapigi min. Oni alivestis min kiel virinon. Kiam mi estis eliranta de la prizono kaj pasanta antaŭ la gardistoj, unu el ili malbenis la karbonarojn. Mi vangofrapis lin. Mi certigas al vi, ke tio ne estis vana spito, sed nur malatento. Postkurita en la nokto tra la stratoj de Romo post tiu nesingardaĵo, vundita de bajoneta frapo, jam perdanta miajn fortojn, mi supreniris en domon, kies pordo estis malfermita. Mi aŭdis la soldatojn suprenirantajn post mi, mi saltis en la ĝardenon. Mi falis apud promenanta virino.

-Grafino Vitteleschi! la koramikino de mia patro, diris Vanina.

-Kio? Ĉu ŝi diris tion al vi? ekkriis Missirilli. Ĉiel, tiu damo, kies nomon neniam oni prononcu, savis mian vivon. Kiam la soldatoj eniris en sian domon por aresti min, via patro elirigis min en sia veturilo. Mi sentas min malbonfarta: de kelkaj tagoj tiu bajonetfrapo en la ŝultron malhelpas min spiri. Mi estas mortonta, mi ne plu vidos vin.

Vanina senpacience aŭskultis, ŝi rapide eliris: Missirilli trovis nenian kompaton en ŝiaj okuloj tiom belaj, sed nur la esprimon de altfiera karaktero, kiun iu ĵus vundis.

Dum la nokto kirurgisto aperis, li estis sola, Missirilli malesperis, li timis neniam revidi Vanina-n. Li pridemandis la kirurgiston, kiu eltiris sangon el li kaj ne respondis. Sama silento la sekvantajn tagojn. La okuloj de Pietro ne lasis la terasan fenestron tra kiu Vanina kutime eniris, li estis ja malfeliĉa. Iun fojon, ĉirkaŭ noktomezo, li kredis ekvidi iun en la terasa ombro: ĉu estis Vanina?

Vanina venis ĉiunokte meti sian vangon kontraŭ la vitroj de la fenestroj de la juna karbonaro.

"Se mi alparolos lin, ŝi diris al si mem, mi malvirtiĝos! Ne, mi devas neniam revidi lin!"

Tiun rezolutan decidon farinte, ŝi tamen rememoris, kontraŭ sia propra volo, la amikecon, kiun ŝi havis pri tiu junulo, kiam ŝi stulte kredis lin virino. Post tia milda intimeco, ŝi tamen devis forgesi! Dum pli raciaj momentoj, Vanina estis terurita de la ŝanĝo okazinta en siaj ideoj. Ekde kiam Missirilli nomis sin, ĉiuj aferoj pri kiuj ŝi kutime pensis, iĝis kvazaŭ kovrita de vualo, kaj aperis al ŝi nur en malproksimeco.

Ne eĉ unu semajno estis pasinta, kiam Vanina, malhela kaj tremetanta, eniris la ĉambron de la juna karbonaro kun la kirurgisto. Ŝi venis por diri, ke necesas instigi la princon anstataŭiĝi per servisto. Ŝi restis ne eĉ dek sekundojn, sed plurajn tagojn poste ŝi denove revenis kun la kirurgisto, pro kompato. Iun vesperon, kvankam Missirilli pli bone fartis, kaj Vanina ne plu havis la pretekston timi pri lia vivo, ŝi aŭdacis veni tutsola. Vidante ŝin Missirilli plej feliĉiĝis, sed li pensis kaŝi sian amon. Antaŭ ĉio, li ne volis disvojiĝi el la konvena digno de viro. Vanina, kiu eniris ĉe lin kun ruĝiĝinta frunto, kaj timanta amparolojn, estis konfuzita de la nobla kaj memdediĉa amikeco, sed tute ne tenera, per kiu li akceptis ŝin.

Ŝi eliris sen tio, ke li provu reteni ŝin.

Kelkajn tagojn poste, kiam ŝi revenis, okazis sama sinteno, samaj esprimoj de respekta sindediĉo kaj eterna ŝuldosento. Tute ne pensanta bremsi la ardojn de la juna karbonaro, Vanina demandis al si, ĉu ŝi sole amis. Tiu junulino, ĝis tiam tiel fiera, amare sentis la tutan vastecon de sia frenezo. Ŝi ŝajnigis ĝajecon, eĉ indiferentecon, venis malpli ofte, sed ne povis akcepti ne plu vidi la junan malsanulon.

Missirilli, pro amo ardanta, sed pensante pri sia nenobela deveno kaj pri siaj moralaj devoj, estis deviginta sin paroli pri amo nur se Vavina ne venos vidi lin dum ok tagoj. La orgojlo de la juna princino batalis colon post colo. "Nu! ŝi fine diris al si, se mi vidas lin, tio estas por mi, por plezurigi min, kaj neniam mi konfesos la intereson, kiun li estigas." Ŝi faris longajn vizitojn al Missirilli, kiu parolis al ŝi same kiel li farus se ĉeestus dudeko da homoj. Iun vesperon, post kiam ŝi pasigis la tutan tagon malamegante lin kaj promesante al si iĝi ankoraŭ pli indiferenta kaj severa ol kutime, ŝi diris al li, ke ŝi amas lin. Baldaŭ, ŝi ne plu havis ion rifuzeblan al li.

Kvankam ŝia ekstravaganco estis granda, necesas diri, ke Vanina estis tute feliĉa. Missirilli ne plu pensis pri tio, kion li opiniis sia vira digneco. Li amis kiel oni amas unuafoje, deknaŭjara kaj en Italio.

Li havis ĉiujn skrupulojn de la pasia amo, ĝis konfesi al tiu tiel fiera juna princino la politikon, kiun li uzis por amigi sin de ŝi. Li miris pri la troeco de sia feliĉo. Kvar monatoj ja rapide pasis. Iun tagon la kuracisto liberigis sian malsanulon. "Kion mi faros? pensis Missirilli, ĉu resti kasîta ĉe unu el la plej belaj personoj de Romo? Kaj la fitiranoj, kiuj tenis min en prizono sen ke mi povu vidi taglumon, kredos, ke ili malkuraĝigis min! Italio, ci ja estas malfeliĉa se ciaj infanoj forlasas cin nur pro tio!"

Vanina ne dubis, ke la plej granda feliĉo de Pietro estas resti kun ŝi, li ŝajnis ja feliĉa. Sed vorto de generalo Bonaparto amare sonis en la animo de la junulo kaj influis lian tutan sintenon rilate al la virinoj. En 1795, kiam generalo Bonaparto foriris el Breŝo, la municipano, kiu akompanis lin ĝis la urbaj pordegoj diris al li, ke la breŝanoj pli amas liberecon ol ĉiuj aliaj italoj.

-Jes, diris li, ili amas paroli pri tio al siaj amantinoj.

Missirilli diris al Vanina kun ĝenita mieno:

-Tuj kiam venos la nokto, mi devos foriri.

-Bone zorgu reveni en la palacon antaŭ la tagiĝo, mi atendos vin.

-Je la tagiĝo mi estos plurajn mejlojn for el Romo.

-Nu, bone, diris Vanina malvarmtone, kaj kien vi iros?

-En Romanjon, por venĝi min.

-Ĉar mi estas riĉa, plu diris Vanina kun la plej trankvila mieno, mi esperas, ke vi akceptos de mi armilojn kaj monon.

Missirilli dum momento senemocie rigardis ŝin, sed poste ekĵetis sin en ŝiajn brakojn:

-Animo de mia vivo, vi forgesigis ĉion al mi, li diris, kaj eĉ mian devon. Sed ju pli via koro estas nobla des pli vi devas kompreni min.

 Vanina multe ploris, kaj ili konsentis, ke li foriros el Romo nur la postmorgaŭon.

-Pietro, ŝi diris la morgaŭon, ofte vi diris al mi, ke konata viro, ekzempke Roma princo, kiu disponus multan monon, povus multe servi la aferon pri libereco, se Aŭstrio estus okupita for el ni en iu granda milito.

-Sendube, diris mirigita Pietro.

-Nu! Vi havas koron, mankas al vi nur alta rango, mi nun proponas min, kiel edzinon kun du cent mil pundoj da rento. Mi klopodos por akiri la patran konsenton.

Pietro ĵetis sin al ŝiaj piedoj, Vanina radiis pro ĝojo.

-Mi pasie amas vin, li diris, sed mi estas malriĉa servisto de la patrujo, sed ju pli Italio estas malfeliĉa des pli mi devas resti fidela al ĝi. Por akiri la konsenton de Don Asdrubale, necesos ludi malgajan rolon dum pluraj jaroj. Vanina, mi rifuzas vin.

Missirilli rapidis por devontigi sin, ĉar kuraĝo baldaŭ mankos al li.

-Mia malfeliĉo, li ekkris, estas, ke mi amas vin pli ol la vivon, ke forlasi Romon estas por mi la plej terura turmento. Ah! Kial Italio ne estas liberigita de la barbaroj! Kun kia plezuro mi enŝipiĝus kun vi por vivi en Ameriko.

Vanina restis malvarmega. Tiu edziĝorifuzo estis vundinta ŝian orgojlon, sed rapide ŝi ĵetis sin en la brakojn de Missirilli.

-Neniam vi montriĝis tiom aminda, ŝi ekkriis, jes ja mi estas via, eta kampara kirurgisto mia, por ĉiam. Vi estas granda homo, same kiel niaj antikvaj romianoj.

Ĉiuj ideoj pri estonteco, ĉiuj malgajaj sugestoj de la racio malaperis. Okazis momento de perfekta amo. Kiam oni denove povis paroli racie:

-Mi estos en Romanjo preskaŭ samtempe kiel vi, diris Vanina. Mi ordonigos al mi bankuracadon en Poretta. Mi haltos en la kastelo, kiun ni havas en San Nicolo apud Forli.

-Tie mi pasigos mian vivon kun vi! ekkriis Misserilli.

-De nun mia parto estas aŭdaci ĉion, plu diris Vanina kun suspiro. Mi kondamnigos min por vi, sed ne gravas! Ĉu vi povos ami senhonorigitan virinon?

-Ĉu vi ne jam estas mia edzino, diris Missirilli, kaj virino adorata por ĉiam? Mi scios ami vin kaj protekti vin.

Vanina devis eliri al la mondo. Tuj post kiam ŝi estis for el Missirilli, li komencis taksi sian sintenon barbara.

"Kio estas patrujo? li diris al si. Ĝi ne estas estaĵo al kiu ni ŝuldas dankon pro bonfaro, kaj kiu estas malfeliĉa kaj povas malbeni nin se ni malplenumas ĝin. Patrujo kaj libereco estas kvazaŭ mantelo, tio estas afero utila al mi, kiun mi devas aĉeti, certe, kiam mi ne herede ricevis ĝin el la patro. Sed, tamen, mi amas patrujon kaj liberecon, ĉar ambaŭ estas utilaj al mi. Se mi fajfus pri ili, se ili estus por mi same kiel mantelo en aŭgusto, kial mi aĉetus ilin, kaj per altega prezo? Vanina estas tiom bela! Ŝi havas tiel apartan karakteron! Oni provos plaĉi al ŝi, ŝi forgesos min. Kiu virino neniam havis amanton? Tiuj romaj princoj, kiun mi malestimas kiel civitanojn, havas tiom da avantaĝoj kompare al mi! Ah, se mi foriras, ŝi forgesas min, kaj mi perdas ŝin por ĉiam!"

Noktomeze, Vanina venis por vidi lin. Li diris al ŝi la necertecon en kiu li ĵus estis droninta, kaj la debato al kiu li submetis, ĉar li amas ŝin, tiun grandan vorton de patrujo.

Vanina ja estis feliĉa.

"Se li devus elekti inter la patrujo kaj mi, ŝi diris al ŝi, mi havus lian preferon."

La horloĝo de la najbara preĝejo sonis tri horojn, la adiaŭa momento alvenis. Pietro elŝiriĝis el la brakoj de sia amikino. Li jam estis malsupreniranta la ŝtupareton, kiam Vanina retenante siajn larmojn diris kun rideto al li:

-Se vi estus flegita de malriĉa kamparanino, ĉu vi farus nenion kiel dankodonacon? Ĉu vi ne provus pagi ŝin? La estonteco estas malcerta, vi vojaĝos meze de malamikoj: donu al mi tri tagojn, kiel dankodonacon, kvazaŭ mi estus malriĉulino, por pagi min pro via flegado.

Missirilli restis. Kaj fine li foriris el Romo. Danke al pasporto aĉetita de fremda ambasado, li alvenis ĝis sia familio. Okazis granda ĝojo, oni estis kredinta lin morta. Liaj amikoj volis celebri lian bonvenon mortigonte unu aŭ du karabenistojn (tiel oni nomas la ĝendarmojn en la papaj ŝtatoj).

-Ni ne mortigu sennecese italon, kiu scias kiel uzi armilon, diris Missirilli. Nia patrujo ne estas insulo, kiel estas la feliĉa Anglio. Ja soldatoj mankas al ni por rezisti la intervenon de la eŭropaj reĝoj.

Kelkajn tagojn poste, Missirilli, deproksime postkurita de karabenistoj, mortigis du el ili per la pistoloj, kiujn donis al li Vanina.

Oni anoncis prezon por lia kapo.

Vanina ne montriĝis en Romanjo: Missirilli kredis sin forgesita. Lia orgojlo estis trafita, li multe pensis pri la ranga diferenco, kiu disigis lin el lia amantino. En momento kormoliĝa kaj sopira pri la pasinta feliĉo, li havis la ideon reiri en Romon por vidi tion, kion faras Vanina. Tiu freneza penso estis superonta tion, kion li kredis esti sian devon, kiam, iun vesperon, la sonorilo de prêgejo en la montoj sonis anĝeluson strangmaniere, kvazaŭ la sonisto estis distrita. Tio estis signalo por kunveno de karbonara vendo al kiu Missirilli aniĝis alveninte en Romanjon. La saman nokton ĉiuj renkontiĝis en iu arbara ermitejo. La du ermitoj, dormigitaj per opiumo, tute ne konsciiĝis pri la uzo farita per ilia dometo. Missirilli, kiu tristege alvenis, tie eksciis, ke la vendestro estis arestita, kaj ke li, apenaŭ dudekjara junulo estis elektota kiel ĉefo de vendo, kiu enhavis virojn pli ol kvindekjarajn, kaj kiuj estis en konspiradoj ekde la ekzekuto de Murat en 1815. Ricevinte tiun neesperitan honoron, Pietro sentis sian koron bategi. Tuj kiam li estis sola, li decidis ne plu pensi pri la juna romanino, kiu forgesis lin, kaj dediĉi ĉiujn siajn pensojn al la devo liberigi Italion el la barbaroj.

Du tagojn poste, Missirilli vidis en la raporto de alvenintoj kaj foririntoj, kiun oni sendadis al li kiel ĉefo de vendo, ke la princino Vanina ĵus alvenis en sian kastelon de San Nicolô.

La lego de tiu nomo metis pli da konfuzo ol da plezuro en sian animon. Vane li kredis certigi sian fidelecon al la patrujo preninte sur sin la decidon ne tuj impeti al la kastelo de San Nicolô. La ideo pri Vanina, kiun li neglektis, malhelpis lin prudente plenumi siajn devojn. Li vidis ŝin la postan tagon, ŝi amis lin same kiel en Romo. Ŝia patro, kiu volis edzinigi ŝin, malfruigis ŝian foriron. Ŝi kunporti du mil zekinojn. Tiu neatendita helpo mirinde utilis por kreditigi Missirilli-on en sia nova pozicio. Oni fabrikigis ponardojn en Korfuo, oni akiris la intiman sekretarion de la legato komisiita por persekuti la karbonarojn. Kaj tiel oni akiris la liston de la pastroj, kiuj spionis por la registaro.

Ja en tiu epoko kompletiĝis la organizo de unu el la malpli frenezaj konspiroj, kiujn oni provis en la malfeliĉa Italio. Mi ne ĉi tie precizigos maltaŭgajn detalojn. Mi kontentiĝos diri, ke se la afero estus sukcesinta, Missirilli povus postuli grandan parton de la gloro. Pro li, pluraj miloj da ribeluloj estus stariĝantaj per signalo, kaj estus atendontaj la alvenon de superaj ĉefoj. La decidiga momento estis alproksimiĝanta, kiam, kiel ĉiam okazas, la konspiro eksenkapabliĝis per la aresto de ĝiaj ĉefoj.

Apenaŭ alveninta en Romanjo, Vanina kredis vidi, ke la amo al patrujo forgesigos al ŝia amanto ĉiun alian amon.

La fiero de la juna romanino ekscitiĝis. Ŝi vane provis prudentiĝi, nigra ĉagreno prenis ŝin: ŝi konsterne vidis ŝin malbeni liberecon. Iun tagon en Forli, kiam ŝi estis veninta por vidi Missirilli, ŝi ne povis kaŝi sian doloron, kiun ĝis tiam ŝia orgojlo sukcesis regi.

-Verdire, ŝi diris al li, vi amas min kiel edzo, tio ne sufiĉas al mi.

Baldaŭ ŝiaj larmoj fluis, sed pro la honto esti humiliĝinta ĝis riproĉoj. Missirilli respondis al tiuj larmoj, kiel maltrankviligita viro. Subite al Vanina venis la ideo forlasi lin kaj reiri al Romo. Ŝi trovis kruelan ĝojon puni sin mem pro la malforteco, kiu ĵus paroligis ŝin. Post malgranda silenta tempo, ŝi decidiĝis, ŝi estus opinianta ŝin nemeritanta Missirilli-on se ŝi ne forlasus lin. Ŝi estis ĝuanta lian surprizan doloron, kiam li vane serĉos ŝin apud li. Baldaŭ la ideo, ke ŝi ne povis akiri la amon de la viro por kiu ŝi faris tiom da frenezaĵoj profunde tenerigis ŝin. Tiam do ŝi rompis la silenton, kaj faris ĉion eblan por detiri el li amvorton. Li kun distra mieno diris al ŝi tre tenerajn aferojn, sed per ja pli profunda tono parolante pri siaj politikaj aferoj, li aflikte ekkriis :

-Ah! Se ĉi tiu afero ne sukcesas, se la registaro denove malkovras ĝin, mi forlasos la ludon.

Vanina restis senmova.

Jam de unu horo ŝi sentis, ke ŝi vidas sian amanton lastfoje. La vorto, kiun li diris ĵetis fatalan lumon en ŝian cerbon. Ŝi diris al si: "La karbonaroj recevis de mi plurajn milojn da zekinoj. Oni ne povas dubi pri mia fido al tiu konspiro".

Vanina eliris el sia revado nur por diri al Pietro :

-Ĉu vi volas pasigi kun mi dudek kvar horojn en la kastelo de San Nicolô? Via ĉi-vespera kunveno ne bezonas vian ĉeeston. Morgaŭ matene, en San Nicolô, ni povos promeni. Tio kvetigos vin kaj redonos al vi la tutan memregadon, kiun vi bezonas en tiaj grandaj cirkonstancoj.

Pietro konsentis.

Vanina forlasis lin por prepari la vojaĝon ŝlosinte, kiel kutime, la ĉambreton kie ŝi kaŝis lin.

Ŝi kuris ĉe ĉambristinon, kiu forlasis ŝin por edziniĝi kaj regi butiketon en Forli. Alveninte ĉe tiu virino, ŝi haste skribis en la marĝeno de libro de horoj, kiun ŝi estis trovinta en ŝia dormoĉambro, precizan informon pri la loko kie okazos la karbonara vendo ĉi tiun vesperon mem. Ŝi finis sian denuncon per tiuj vortoj: "Tiu vendo konsistas el dek-naŭ membroj, jen iliaj nomoj kaj adresoj". Post kiam ŝi skribis tiun liston, tre ĝustan krom la nemenciita nomo de Missirilli, ŝi diris al la virino, kiun ŝi tute fidis:

-Portu tiun libron al la legatkardinalo, li legu la skribitaĵon, kaj li redonu la libron al vi. Jen dek zekinoj. Se via nomo estos dirita de la legato, via morto certas, sed vi savas mian vivon se vi legigos al la legato la paĝon, kiun mi ĵus skribis.

Ĉio okazis tutglate. La timo de la legato igis lin ne konduti kiel granda sinjoro. Li akceptis renkonti la maskitan popolan virinon, kiu petis alparoli lin, nur kondiĉe, ke ŝi havu ligitajn manojn. Tiel la butikisto estis kondukita antaŭ la grandulon, kiun ŝi trovis ŝirmita malantaŭ giganta tablo kovrita de verda tapiŝo.

La legato legis la paĝon de la libro de horoj tenante ĝin tre for el si mem, pro timo de subtila veneno. Li redonis ĝin al la butikisto kaj ne sekvigis ŝin. Malpli ol kvardek minutojn post kiam ŝi forlasis sian amanton, Vanina, kiu vidis ŝian eksĉambristinon reveni, reaperis antaŭ Missirilli, kredante lin komplete ŝia. Ŝi diris al li, ke estas eksterordinara cirkulado en la urbo, oni rimarkis karabenistajn patrolojn en stratoj, kie ili neniam venis.

-Se vi kredas min, ŝi plu diris, ni tuj foriru al San Nicolô.

Missirilli konsentis. Ili piede iris al veturilo de la juna princino, kiu, kun ŝia honordamo, diskreta kaj bone pagata, atendis je duonmejlo el la urbo.

Alveninte en la kastelon de San Nicolô, Vanina, perturbita de sia stranga ago, pliigis tenerecon al sia amanto. Sed parolante pri amo al li, ŝajnis al ŝi, ke ŝi ludas komedion. La antaŭtagon, perfidante, ŝi forgesis la konsciencriproĉojn. Premante sian amanton inter siaj brakoj, ŝi diris al si: "Estas iu vorto, kiun oni povas diri al li, kaj tiu vorto dirita, tuj kaj por ĉiam li malemegos min".

Noktomeze, servisto de Vanina subite eniris ŝian ĉambron. Tiu viro estis karbonaro nesciata de ŝi. Missirilli do havis sekretojn al ŝi, eĉ pri tiaj detaloj. Ŝi tremetis. Tiu viro venis por sciigi al Missirilli, ke dumnokte, en Forli, la domoj de dek naŭ karbonaroj estis ĉirkaŭitaj, kaj ĉiuj ili estis arestitaj, kiam ili revenis el la vendo. Kvankam surprize prenitaj, naŭ el ili eskapis. La karabenistoj kondukis dek en la fortresan prizonon. Enirante tien, unu el ili ĵetis sin en la puton, ja profundan, kaj mortigis sin. Vanina senaplombiĝis, feliĉe Missirilli ne rimarkis ŝin: li povus legi ŝian krimon en ŝiaj okuloj.

En la nuna momento, plu diris la servisto, la garnizono de Forli viciĝas en ĉiuj stratoj. Ĉiu soldato estas sufiĉe proksima al sia najbaro por alparoli lin. La loĝantoj povas trairi de unu flanko de la strato ĝis la alia nur kie lokiĝas oficiro. 

Post la foriro de tiu viro, Pietro iĝis pensema nur momenton:

-Nenio estas farebla nun, li fine diris.

Vanina estis preskaŭ mortonta, ŝi tremis sub la rigardo de sia amanto.

-Kio tiel eksterordinara okazas al vi? li diris al ŝi.

Kaj li pensis pri alia afero kaj ne plu rigardis ŝin.

Ĉirkaŭ la tagmezo, ŝi riskis diri al li:

-Jen alia malkovrita vendo, mi pensas, ke vi estos trankvila dum kelkaj tempoj.

-Tre trankvila, respondis Missirilli kun rideto, kiu tremetigis ŝin.

Ŝi iris por neevitebla vizito al la vilaĝa pastro de San Nicolô, ebla spiono de la jezuitoj. Reveninte por vespermanĝo je la sepa, ŝi trovis la ĉambreton, kie kaŝiĝis ŝia amanto, dezerta. Tute ekster si mem, ŝi kuris por serĉi lin en la tuta domo. En ĝi li ne estis. Malesperinta ŝi revenis en tiun ĉambreton, nur tiam ŝi vidis bileton. Ŝi legis:" Mi iras ĉe la legato por min prezenti kiel arestito: mi malesperas pri nia afero, la ĉielo kontraŭas nin. Kiu perfidis nin? Verŝajne la fiulo, kiu ĵetis sin en la puton. Ĉar mia vivo estas senutila por la kompatinda Italio, mi ne volas, ke miaj kamaradoj, vidante, ke nur mi ne estas arestita, opiniu, ke mi perfidis ilin. Adiaŭ, se vi amas min, pensu pri venĝi min. Pereigu, neniigu la fiulon, kiu perfidis nin, li eĉ estus mia patro."

Vanina falis sur sidilon, duonsveninte kaj droninte en la plej kruelan malfeliĉon. Ŝi neniun vorton povis diri, ŝiaj okuloj estis sekaj kaj brulantaj.

Fine, ŝi ekgenuiĝis:

-Dio granda! ŝi ekkriis, akceptu mian voton. Jes, mi punos la fiulon kiu perfidis, sed antaŭe, necesas redoni la liberon al Pietro.

Post unu horo, ŝi estis veturanta al Romo. Delonge ŝia patro petegis, ke ŝi revenu. Dum ŝia foriro li estis aranĝinta ŝian edziniĝon kun princo Livio Savelli. Vanina ĵus alveninta, li tremante parolis al ŝi pri tio. Je lia granda miro, tuj ekde la unua vorto ŝi konsentis. La saman vesperon, ĉe grafino Vitteleschi, lia patro preskaŭ oficiale prezentis ŝin al Don Livio, ŝi multe parolis kun li. Li estis la plej eleganta junulo, kaj li havis la plej belajn ĉevalojn, sed kvankam oni agnoskis lian grandan spriton, lia karaktero ŝajnis tiom senkonsista, ke li estis tute malsuspekta ĉe la registaro. Vanina pensis, ke unue senprudentiginte lin, ŝi igos lin oportunan agenton. Ĉar li estis nevo de monsinjoro Savelli-Catanzara, guberniestro de Romo kaj ministro pri polico, ŝi supozis, ke la spionoj ne aŭdacos sekvi lin.

Post kiam ŝi bonege traktis, dum kalkaj tagoj, la afablan Don Livio, Vanina anoncis al li, ke neniam li estos ŝian edzon, ĉar, laŭ ŝi, li havas tro vakuan kapon.

-Se vi ne estus infano, ŝi diris al li, la komizoj de via onklo ne havus sekretojn por vi. Ekzemple, kiun decidon oni faris pri la karbonaroj freŝdate malkovritaj en Forli?

Du tagojn poste, Don Livio venis por diri al ŝi, ke ĉiuj karbonaroj kaptitaj en Forli eskapis. Ŝi fiksis al li siajn grandajn nigrajn okulojn kun amaro rideto de la plej profunda malestimo, kaj ne degnis alparoli lin dum la tuta tago. La postmorgaŭon, Don Livio revenis konfesi al ŝi, ruĝiĝante, ke oni unue trompis lin.

-Sed, li diris, mi havigis al mi ŝlosilon de la onkla kabineto, mi vidis per la paperoj, kiujn mi tie trovis, ke konkregacio (aŭ komisiono) de kardinaloj kaj prelatoj la plej influaj plej sekrete kolektiĝas, kaj traktas la demandon por decidi ĉu necesas juĝi tiujn karbonarojn en Ravenno aŭ en Romo. La naŭ karbonaroj kaptitaj en Forli, kaj ilia ĉefo, nomita Missirilli, kiu stulte liveris sin, estas nun enkarcerigitaj en la kastelo de San Leo.

Ĉe tiu vorto "stulte" ŝi pinĉis la princon per sia tuta forto.

-Mi volas mem vidi, ŝi diris, la oficialajn paperojn kaj eniri kun vi en la kabineton de via onklo, vi eble erare legis.

Pro tiuj vortoj Don Livio tremetis. Vanina estis petanta aferon preskaŭ neeblan. Sed la stranga genio de tiu junulino obligis lian amon.

Post malmultaj tagoj, Vanina, alivestita kiel viro portanta belan kostumon laŭ la livreo de la domo Savelli, povis resti duonhoron meze de la plej sekretaj paperoj de la ministro pri polico. Ŝi havis feliĉegan momenton, kiam ŝi malkovris la tagan raporton pri la kaptito Pietro Missirilli. Ŝiaj manoj tremis tenante tiun paperon. Relegante lian nomon, ŝi preskaŭ svenis. Elirante el la palaco de la gubiernestro de Romo, Vanina permesis al Don Livio kisi ŝin.

-Vi bone elturniĝas, ŝi diris al li, el la elprovoj, kiujn mi volas trapasigi al vi.

Post tiuj vortoj, la juna princo kapablus fajrigi Vatikanon por plaĉi al Vanina. La saman vesperon okazis balo ĉe la franca ambasadoro. Ŝi multe dancis, preskaŭ ĉiam kun li. Don Livio ebriiĝis pro feliĉo, necesis malhelpi lin pripensi.

-Mia patro foje estas stranga, iun tagon diris Vanina al li, ĉi matenon li forpelis du el siaj servistoj, kiuj venis priplori ĉe mi. Unu petis servi ĉe via onklo, la gubiernestro de Romo, la alia, kiu militservis kiel artileria soldato sub la francoj, volas servi en la kastelo Sankta-Angelo.

-Mi prenas ambaŭ ilin por mia servo, vigle diris la juna princo.

-Ĉu tio estas por mia peto? fiere respondis Vanina. Mi ripetas laŭvorte la peton de tiuj kompatinduloj. Ili devas havi tion, kion ili petis, ne alion.

Nenio estis pli malfacila. Monsinjoro Catanzara tute ne estis senpripensa homo, kaj akceptis por sia servo nur homojn, kiujn li bone konas. Meze de vivo tre okupita, laŭŝajne, de ĉiuj ĝuoj, Vanina, plena de rimorso, estis ja malfeliĉa. La malrapideco de la okazaĵoj estis detruanta ŝin. Aferisto de ŝia patro havigis al ŝi monon. Ĉu ŝi devis fuĝi el la patra domo kaj iri en Romanjon por provi eskapigi sian amaton? Kiom ajn tiu ideo estis malprudenta, ŝi tamen estis efektivigonta ĝin, kiam la hazardo kompatis ŝin.

Don Livio diris al ŝi:

-La dek karbonaroj de la vendo de Missirilli estas translokigotaj al Romo, krom se ekzekutotaj en Romanjo, post la kondamno. Jen tio, kion mia onklo akiris de la papo ĉi vesperon. Vi kaj mi estas la solaj en Romo, kiuj konas tiun sekreton. Ĉu vi estas kontenta?

-Vi estas iĝanta viro, respondis Vanina. Donacu al mi vian portreton.

La antaŭtago de la alveno de Missirilli en Romon, Vanina prenis pretekston por iri al Citta-Castellana. En la prizono de tiu urbo oni tranoktigas la karbonarojn translokigatajn de Romanjo al Romo. Matene, ŝi vidis Missirilli-on kiam li eliris el la prizono: li estis enkatenigita sola sur ĉaro, li ŝajnis tre pala al ŝi, sed neniel senkuraĝigita. Maljunulino ĵetis bukedon de violoj al li, Missirilli ridetis dankante ŝin.

Vanina estis vidinta sian amanton, ĉiuj ŝiaj pensoj ŝajnis renovigitaj, ŝi havis novan kuraĝon. Delonge ŝi estis akiriginta belan altrangigon al sinjoro abato Cari, kapelpastro de la kastelo Sankta-Angelo, kie ŝia amanto estos enŝlosita, ŝi estis elektinta tiun bonan pastron, kiel sian konfesprenanton. Tio ne estas bagatelo en Romo, esti la konfesprenanto de princino, nevino de la gubiernestro.

La proceso de la karbonaroj de Forli ne daŭris longe. Por venĝi sin pro ilia alveno en Romon, kiun ĝi ne estis povinta malhelpi, la ultra partio kombinigis la komisionon juĝontan ilin el la plej ambiciaj prelatoj. Tiu komisiono estis prezidata de la ministro pri polico.

La leĝo kontraŭ la karbonarpoj estas klara: tiuj de Forli ne povis konservi sian vivon per iu ajn maniero. Ne nur la juĝoj kondamnis ilin al morto, sed pluraj aprobis terurajn torturojn, tranĉitan pojnon, ktp. La ministro pri polico, kies fortuno estis jam farita (ĉar oni forlasas tiun postenon nur por surmeti la kardinalan ĉapon), ne bezonis tranĉitajn pojnojn. Portinte la verdikton al la papo, li malpligravigis la punon de ĉiuj kondamnitoj al kelkaj jaroj da prizono. Nur Missirilli estis esceptita. La ministro vidis en tiu junulo danĝeran fanatikulon, kaj cetere tiu estis kondamnita ankaŭ pro la murdo de du karabenistoj, pri kiuj ni jam parolis.

Vanina eksciis la verdikton kaj la malpligravigon tuj, kiam la ministro revenis de ĉe la papo.

La postan tagon, monsinjoro Catanzara revenis en sian palacon ĉirkaŭ noktomezon, li ne trovis sian ĉambroserviston. La ministro, mirigita, plurfoje sonorigis, kaj fine aperis maljuna servisto stulta: la ministro, senpaciencigita, decidis mem senvestiĝi. Li ŝlosis la pordon. Pro varmego li forprenis sian frakon kaj bule ĵetis ĝin al sidilo. Tiu frako, ĵetita per tro granda forto, pasis super la sidilon, frapis la muslinan kurtenon de la fenestro kaj desegnis homan formon. La ministro impetis al sia lito kaj prenis pistolon. Kiam li revenis al la fenestro, junega viro, vestita de la livreo, alproksimiĝis al li kun pistolo en mano. Vidante tion, la ministro perokule celis, li estis pafonta. La junulo ridante diris:

-Ej! monsinjoro, ĉu vi ne rekonas min, Vanina Vanini?

-Kion signifas tiu malbona ŝerco? kolere respondis la ministro.

-Ni kviete pripensu, diris la junulino. Unue via pistolo ne estas ŝarĝita.

La ministro, mirigita, kontrolis la fakton, kaj poste elirigis ponardon el sia veŝta poŝo.

Vanina diris per ĉarma ordona tono:

-Ni sidiĝu, monsinjoro.

Kaj ŝi sidiĝis sur kanapon.

-Ĉu vi almenaŭ estas sola? diris la ministro.

-Tute sola, mi ĵuras! ekkriis Vanina.

Tion la ministro zorgis kontroli: li rondiris la ĉambron kaj rigardis ĉien, post kio, li sidiĝis sur sidilon je tri paŝoj de Vanina.

-Kiun intereson mi havus, diris Vanina per kvieta kaj milda tono, atenci la vivon de modera viro, kiun verŝajne anstataŭus senforta viro kun varma kapo, kapabla pereigi sin kaj la aliajn?

-Kion do vi volas, fraŭlino? diris la ministro malbonhumore. Tiu sceno ne konvenas al mi, kaj ne devas daŭri.

-Tio, kion mi tuj diros, plu diris Vanina noblece kaj subite forgesinta sian gracian tonon, pli gravas al vi ol al mi. Oni volas, ke la karbonaro Missirilli plu vivos: se li estos ekzekutita, vi ne postvivos lin ne eĉ unu semajnon. Mi havas neniun intereson en tio ĉi. La frenezaĵo, pri kiu vi plendas, mi faris unue por distri min, kaj due por servi amikinon mian. Mi volis, diris Vanina reprenante agrablan tonon, fari komplezon al sprita viro, kiu baldaŭ estos mia onklo, kaj laŭŝajne ja plialtigos la prestiĝon de sia domo.

La ministro forlasis sian malkontentan mienon, verŝajne la beleco de Vanina kontribuis al tio.

Oni sciis en Romo pri la inklino de monsinjoro Catanzaro por belaj virinoj, kaj, en sia maskovesto de lakeo de la domo Savelli, kun silkaj ŝtrumpoj bone streĉitaj, ruĝa ĵako, blua surtuteto kun flavaj galonoj, kaj pistolo en mano, Vanina estis ravega.

-Mia estonta nevino, diris la ministro preskaŭ ridante, vi nun faras grandan frenezaĵon, kaj tio ne estos la lasta.

-Mi esperas, ke tiom saĝa grandulo, respondis Vanina, gardos mian sekreton, precipe por don Livio, kaj por promesigi tion al vi, mia kara onklo, se vi savos la vivon de la protektito de mia amikino, mi donos al vi kison.

Daŭrigante la konversacion per tiu duonŝerca tono, per kiu la romanaj sinjorinoj scias trakti la plej gravajn aferojn, Vanina sukcesis doni al tiu interparolo, komencita per pistolo en mano, la koloron de vizito farita de la juna princino Savelli al sia onklo guberniestro de Romo.

Rapide monsinjoro Catanzara, tamen arogante neante la ideon esti instigita de timo, fine rakontis al sia nevino ĉiujn malfacilaĵojn, kiujn li havos por savi la vivon de Missirilli. Diskutante, la ministro promenis kun Vanina en la ĉambro. Li prenis karafon de limonadon, kiu estis sur la kameno, kaj plenigis kristalan glason. Kiam li estis portonta ĝin ĝis siaj lipoj, Vanina prenis ĝin, kaj, post kiam ŝi iom tenis ĝin, lasis ĝin fali en la ĝardenon, kvazaŭ de distriĝo.

Momenton poste, la ministro prenis ĉokoladan pastelon el bonbonujo, Vanina forprenis ĝin, kaj diris ridante:

-Atentu, ĉio estas venenita ĉe vi, ĉar oni volis vin morta. Mi ja estas tiu, kiu akiris la pardonon por mia estonta onklo, tiel mi ne eniros en la familion Savelli kun malplenaj manoj.

Monsinjoro Catanzara, ja mirigita, dankis sian nevinon, kaj donis grandajn esperojn por la vivo de Missirilli.

-Ni konkludis nian kontrakton! Ekkriis Vanina, kaj la pruvo estas, ke jen via rekompenco! ŝi diris kisante lin.

La ministro prenis sian rekompencon.

-Vi devas scii, kara Vanina, li plu diris, ke mi ja ne ŝatas sangon. Cetere, mi estas ankoraŭ juna, kvankam mi eble ŝajnas maljuna al vi, kaj mi povos ankoraŭ vivi en epoko, kiam la sango verŝita hodiaŭ iĝos makulaĉo.

La dua matene sonoris, kiam monsinjoro Catanzara akompanis Vanina-n ĝis la ĝardena pordeto.

La postmorgaŭon, kiam la ministro prezentiĝis antaŭ la papo, sufiĉe embarasita pri la farenda klopodo, la Sanktega Moŝto diris al li:

-Antaŭ ĉio, mi devas peti favoron de vi. Estas unu el tiuj karbonaroj de Forli, kiu daŭre estas kondamnita al morto. Tiu ideo malhelpas min dormi: necesas savi tiun viron.

La ministro vidante, ke la papo jam havis decidon, multe obĵetis, kaj fine skribis dekreton motu proprio, kiun la papo subskribis, malgraŭ la kutimo.

Vanina estis pensinta, ke eble ŝi akiros la pardonon de sia amanto, sed ke oni provos veneni lin. Jam de la antaŭtago, Missirilli estis ricevinta de la abato Cari, lia konfesprenanto, kelkajn paketojn da marbiskvitoj, kun la konsilo ne tuŝi la nutraĵojn liveritajn de la ŝtato.

Vanina poste eksciinte, ke la karbonaroj de Forli estos translokigitaj al kastelo de San Leo, volis provi vidi Missirilli-n dum lia trapaso en Citta-Castellana. Ŝi alvenis en tiun urbon dudek kvar horojn antaŭ la kaptitoj. Ŝi trovis tie la abato Cari, kiu antaŭis ŝin de pluraj tagoj. Li estis elpetinta de la provoso, ke Missirilli povu aŭdi la meson, noktomeze, en la kapelo de la prizono. Oni êc trafis pli: se Missirilli konsentus havi siajn brakojn kaj krurojn enkatenigitajn, la provoso malproksimiĝus ĝis la kapela pordo, tiel, ke li povos ĉiam vidi la prizonulon, pri kiu li respondecis, sed ne povos aŭdi tion, kion li diros.

La tago, kiu devis decidi pri la sorto de Vanina, fine alvenis. Ekde la mateno ŝi enfermiĝis en la kapelo de la prizono. Kiu povas diri la pensojn, kiuj malkvietigis ŝin dum tiu longa tago? Ĉu Missirilli sufiĉe amas ŝin por pardoni al ŝi?

Ŝi estis denuncinta la vendon, sed ŝi savis lian vivon. Kiam racio superos en tiu turmentiĝinta animo, Vanina esperis, ke li konsentos foriri el Italio kun ŝi: ŝi ja estis pekinta, sed pro tio, ke ŝi tro amis. Kiam la kvara horo sonoris, ŝi aŭdis de malproksime la paŝojn de la karabenistaj ĉevaloj. La bruo de ĉiu el tiuj paŝoj ŝajnis resoni en ŝia koro. Baldaŭ ŝi ekaŭdis la ruliĝadon de la ĉaroj, kiuj veturigis la kaptitojn. Ili haltis sur la placeto antaŭ la prizono. Ŝi vidis du karabenistojn levi Missirilli-n, kiu estis sola sur ĉaro, kaj tiom ŝarĝita de ĉenoj, ke li ne povis moviĝi. "Li almenaŭ vivas, ŝi diris al si kun larmoj en la okuloj, ili ankoraŭ ne venenis lin!" La vespero kruele pasis, la lampo de la altaro, tre alte metita, kaj pri kiu la provoso ŝparis oleon, sole lumigis tiun malhelan kapelon. La okuloj de Vanina vagadis sur la tomboj de iuj mezepokaj grandsinjoroj, kiuj mortis en la najbara prizono. Iliaj statuoj ŝajnis kruelaj.

Ĉiuj bruoj jam delonge ĉesis. Vanina estis ensorbiĝinta en siaj nigraj pensoj. Iomete post kiam noktomezo sonoris, ŝi kredis aŭdi leĝeran bruon kvazaŭ vespertan flugadon. Ŝi volis marŝi kaj falis duonsveninte sur la barilon de la altaro. Samtempe du fantomoj ektroviĝis apud ŝi, sen ke ŝi aŭdis ilin. Ili estis la prevoso kaj Missirilli tiel kovrita de ĉenoj, ke li ŝajnis vindita de ili.

La prevoso malfermis lanternon, kiun li metis sur la altaran barilon, apud Vanina, tiel, ke li povis bone vidi sian kaptiton. Poste li retropaŝis ĝis la fundo, apud la pordo. Apenaŭ la provoso malproksimiĝinta, Vanina impetis al kolo de Missirilli. Premante lin en siaj brakoj, ŝi sentis nur liajn malvarmajn kaj dornajn ĉenojn. "Kiu donis tiujn ĉenojn al li?" ŝi pensis. Ŝi havis neniun plezuron kisi sian amanton. Tiun doloron sekvis alia pli korprema: ŝi ekkredis, ke Missirilli scias ŝian krimon, pro lia tiom malvarma akcepto.

-Kara amikino, li fine diris, mi bedaŭras la amon al mi, kiun vi ekhavis. Vane mi serĉas la meriton, kiu inspiris ĝin al vi. Ni revenu, kredu min, al pli kristanaj sentoj, ni forgesu la iluziojn, kiuj iam devojigis nin. Mi ne povas aparteni al vi. La konstanta malfeliĉo, kiu sekvis miajn agadojn eble venas de la stato de mortomerita peko en kiu mi ĉiam estis. Eĉ aŭskultinte la homsingardajn konsilojn, kial mi ne estis arestita kun miaj amikoj, dum la fatala nokto en Forli? Kial en la momento de danĝero, mi ne estis ĉe mia posteno? Kial mia malĉeesto ebligis la plej kruelajn suspektojn? Ĉar mi havis alian pasion ol la libero de Italio.

Vanina ne povis elŝiriĝi el la mirego, kiun faris al ŝi la ŝanĝoj de Missirilli.

Vanina atribuis tiujn ŝanĝojn al mistraktadoj, kiujn li suferis en prizono, ŝi ekploris.

-Ah, ŝi diris, la provosoj tiom promesis, ke ili traktos vin bone.

Fakte, pro alproksimiĝo al la morto, ĉiuj la religiaj principoj, kiuj povas akordiĝi kun pasio por la libero de Italio, estis reaperintaj en la koro de la juna karbonaro. Iom post iom Vanina ekkomprenis, ke la mirigaj ŝanĝoj kiun ŝi rimarkis pri sia amanto estas ja moralaj, kaj tute ne la rezulto de fizikaj mistraktadoj. Ŝia doloro, kiun ŝi kredis klimaksa, ankoraŭ pligrandiĝis.

Missirilli silentis. Vanina ŝajnis sufokiĝanta pro singultoj. Li plu diris per iom emocia tono:

-Se mi amus ion sur la tero, tio estus vi, Vanina. Sed, danke al Dio, mi plu havas nur unu celon en mia vivo: mi mortos en prizono, aŭ serĉante doni liberon al Italio.

Denove okazis silento. Evidente Vanina ne povis paroli, ŝi vane provis. Missirilli plu diris:

-La devo estas kruela, amikino mia, sed se ne estus peno por efektivigi ĝin, kio estus heroaĵo? Donu vian vorton, ke vi ne plu provos vidi min.

Tiom, kiom lia stringinta ĉeno ebligis, li iomete movis sian pojnon kaj etendis siajn fingrojn al Vanina.

-Se vi permesas konsilon de viro, kiu estis kara al vi, saĝe edziniĝu kun valora viro, kiun via patro destinas por vi. Ne faru al li maloportunan konfeson, sed aliflanke neniam provu revidi min. Ni de nun estu fremduloj unu al la alia. Vi liveris egan monsumon por la servo de nia patrujo. Se iam ĝi estos liberigitaj el siaj tiranoj, tiu monsumo fidele estos repagita al vi per naciaj havaĵoj.

Vanina estis konsternegita. Dum liaj vortoj, la okulo de Pietro brilis nur, kiam li nomis la patrujon.

Fine, orgojlo venis helpi la junan princinon. Ŝi estis kunportinta diamantojn kaj fajliletojn. Sen respondi al Missirilli, ŝi donacis ilin al li.

-Mi akceptas pro devo, li diris, ĉar mi devas provi eskapi. Sed mi neniam revidos vin, mi ĵuras tion sur viaj ĵusaj bonfaroj. Adiaŭ Vanina, prometu, ke vi neniam skribos al mi, ke vi neniam provos vidi min. Lasu min al la patrujo, mi estas morta por vi: adiaŭ.

-Ne, ekdiris kolerega Vanina, mi volas, ke vi sciu tion, kion mi faris gvidita de la amo, kiun mi havis por vi.

Tiam ŝi rakontis ĉiujn klopodojn ekde kiam Missirilli foriris el la kastelo de San Nicolô, por liveri sin mem al la legato.

Kiam tiu rakonto finiĝis:

-Kaj ĉio ĉi estas nenio, diris Vanina: mi faris pli, pro la amo al vi.

Tiam ŝi diris sian perfidaĵon.

-Ah! Monstro, kolerege ekkriis Pietro impetante al ŝi, kaj li provis batmortigi ŝin per siaj ĉenoj.

Li tion estus sukcesinta, sen la provoso, kiu alkuris tuj ĉe la unuaj krioj.

-Jen, monstro, mi ne volas ŝuldi ion al vi, diris Missirilli al Vanina, ĵetante tiom, kiom la ĉenoj ebligis, la fajlilojn kaj la diamantojn, kaj li rapide malproksimiĝis.

Vanina restis tute konsternegita. Ŝi revenis en Romon, kaj la ĵurnaloj anoncas, ke ŝi ĵus edziniĝis al princo Livio Savelli.





 

 



















 











 







 













 










Commentaires