Octave MIRBEAU - Ôcjo Nikolao (1886)
Octave MIRBEAU
Tiu novelo de Octave Mirbeau (oktav' mirbo'), publikigita en novelaro titolita "Lettres de ma chaumière" (Leteroj el mia domaĉo), plenas de dialektaj vortoj kaj misprononcoj tipaj de normandia kamparano, en rakonto verkita en bona franca lingvo. Do la problemo estas esperantigi tiun lingvan disduiĝon. Mi provis. Mi esperas komentojn de la legintoj por scii ĉu mia provo atingis sian celon, ĉu tiu farmaniero estas legebla ...
Oĉjo Nikolao
Al S-ro Auguste Rodin.
Jam de du longaj horoj ni estis marŝantaj, en kampoj, sub suno, kiu el la ĉielo falis kvazaŭ fajra pluvo. Ŝvito fluis sur mia korpo, kaj soifo, arda soifo, voris min. Vane mi estis serĉinta rojeton, kies akvo kantas sub folioj, aŭ fonton, kiel tamen ekzistas multaj en ĉi lando, fonteton kiu dormas en sia nesto el muska tero, simila al la niĉoj en kiuj ripozas la kamparaj sanktuloj. Kaj mi malesperis, kun sekigita lango kaj brulanta gorĝo.
- Ni iru ĝis Hertodiero, tiu bieno, kiun vi vidas tie, diris mia kunulo. Ocĵo Nikolao donos bonan lakton al ni.
Ni trairis vastan plugejon, kies terbuloj krevis kiel ruĝa polvo pro niaj paŝoj. Post kiam ni laŭiris avenkampon, punktitan de cejanoj kaj papavetoj, ni alvenis en fruktoĝardeno, kie brunumaj bovinoj dormis sub la ombro de pomujoj. Ĉe la fino de la fruktoĝardeno estis la bieno. En ĝia korto, formita per kvar mizeraj konstruaĵoj, estis neniu vivanta estaĵo, krom kokinoj bekantaj sterkon kiu, apud ŝafejo, baniĝis en sterkakvo. Post kiam li vane provis malfermi pordojn fermitajn kaj ŝlositajn, mia kunulo diris:
-Verŝajne ĉiuj estas en kampoj!
Tamen li vokis:
-Oĉjo Nikolao! He! Oĉjo Nikolao!
Neniu voĉo respondis.
-He! Oĉjo Nikolao!
Tiu dua voko atingis la solan rezulton timigi la kokinojn, kiuj klukante kaj flugilfrape disiĝis en la korton.
-Oĉjo Nikolao!
Elesperigita, mi vere pensis mem iri por melki la bovinojn de la fruktoĝardeno, kiam kapo de maljunulino, vinagromiena, faltita kaj tutruĝa aperis ĉe duonfermita pordo de grenejo.
-Kju? ekkris la kampulino, ĉu vi sjoro Jozefo? Mi ne r'konis vin tuj, kompre'ble. Senkulpigu kotopo.
Ŝi tute montriĝis. Kotona ĉapo, kies ŝnureto revenis sur ŝian frunton, ĉirkaŭpremis ŝian kapon. Parto de ŝiaj ŝultroj kaj la kolo kvazaŭ el briko, tiom ili estis kuiraditaj de la suno, eliris, senkarnaj, sulkitaj, el la tro vastaj faldoj de krudtola ĉemizo, kiun infanan jupeton kun nigaj kaj blankaj strioj alligis al ŝiaj koksoj. Lignoŝuoj maldelikate tajlitaj el betula trunko utilis kiel ŝuoj por ŝiaj nudaj piedoj, violkoloraj kaj fendetitaj kvazaŭ malnova ledpeco.
La kampulino fermis la grenejan pordon, aranĝis la ŝtupareton per kiu oni malsupreniris, sed antaŭ ol meti sian piedon sur la unuan ŝtupon, demandis al mia kunulo:
-Ĉu vi, kju vokis al oĉjo Nikolao, mja vir'?
-Jes, onjo, tiu estis mi.
-Kjon ke vi volas de oĉjo Nikolao?
-Varmas, ni soifis, kaj volis peti de li kruĉon da lakto.
-'Speru min sjoro Jozefo, ke mi iru al vi.
Ŝi malsupreniris laŭ la ŝtupareto, malrapide, klakigante ŝiajn lignoŝuojn.
-Ĉu do oĉjo Nikolao ne estas ĉi tie? demandis mia kunulo.
-Senkulpiĝu, respondis la maljunulino, li estas ĉi tje. Ha! Ja jes! Li estas ĉi tje, kompatindul' tut'ne preta por forkuri, certe! Oni enĉerkigis lin ĉimaten'!
Ŝi estis fine malgrimpinta. Post kiam ŝi viŝis sian frunton, kie ŝvito gutege fluis, ŝi plu diris:
-Jes sjoro Jozefo, li mo'tis, oĉjo Nikolao. Tjo okazis hieraŭ vesper'.
Tial, ke ni malĝojigis niajn mienojn:
-Ne gravas, tut'ne gravas, ŝi diris, en'ru por iomet' refreŝiĝi ka' komfo'tiĝi atendant' ke mi se'ĉu kjon vi b'zonas.
Ŝi malfermis la loĝejan pordon severe ŝlositan.
-En'ru, sjoroj, ka ne ĝen'ĝu ... sentu vin kjel hejme ... Vidu, jen li, oĉjo Nikolao.
Sub la fumaĵitaj straboj, en la fundo de malhela ĉambro, inter du litoj drapiritaj per indieno, sur du seĝoj estis metita ĉerko el blanka ligno, duonkovrita de kruda tablotuko kaj ornamita nur de kupra krucifikso kaj benita buksa branĉaro. Ĉe la piedo de la ĉerko, troviĝis tableto sur kiu kandelaĉo, anstataŭanta altarkandelo, malgaje finkonsumiĝis, kaj ripozis poto el bruna tero plenigita de sankta akvo, kaj balaileto el genisto kiel aspergilo. Krucosigninte nin, ni ĵetis iomete da akvo sur la ĉerkon, silente sidiĝis antaŭ grandan tablon, kaj konsternitaj reciproke rigardis nin.
Onjo Nikolao baldaŭ reeniris. Ŝi kunportis vastan kruĉon da lakto, kiun ŝi metis sur la tablon dirante:
-Vi p'vas trinki ĝin ĝi'sate, ek! Ne 'kzistas pli bona nek pli freŝa.
Dum ŝi estis aranĝanta la bovlojn kaj elirigis el kesto bonan grizpanbulon, mia kunulo demandis:
-Ĉu li delonge estis malsana, oĉjo Nikolao?
-Tut' ne, sjoro Jozefo, respondis la maljunulino. Fakte, de kelk' tempo, li ne vigle viglis. Io ĝenis en ljaj pu'moj. Sang' mi kredas. Subite, li v'nis blanka, post vjola, post nigra, ka li f'lis, preskaŭ mo'tinta.
-Ĉu vi ne vokis kuraciston?
-Ne, kompre'ble, sjoro Josefo, ke mi ne vokis k'raciston. Malsana, nu, li ne vere estis. Tjo ne malhelpis lin iri jen tjen, vagadi ĉjen kun la uloj. Hieraŭ, mi iras bazaron, kjam mi rev'nas, jen ke oĉjo Nikolao 'stis sidanta, la kapon kontaŭ la tabl', pendantajn brakojn ka ne plu moviĝis kvazaŭ ŝton' . "Mja vir'!", ke mi diris. Nenjo. "Oĉjo Nikolao, mja vir!" ke mi diras rekt' en lja orel' . Nenjo, nenjo, tute nenjo. Do, mi movas lin, tjel. Jen li ŝancel'ĝas ka f'las planken, ka restas sen movi eĉ kruron, ka nigra, nigra kjel karb'. "Dio mja, ke mi diras, jen oĉjo Nikolao, kju mo'tis!" Ka li estis mo'tinta, sjoro Josefo, komplet' mo'tinta... Sed vi ne trinkas... ne ĝen'ĝu, mi havas pli, ek... ka mi ne f'ras buteron nuntemp'...
-Temas pri granda malfeliĉo, mi diris.
-Komprenu! respondis la kampulino. Ja l'bona Dio volas tjion, kompre'ble.
-Ĉu estas neniu por gardi lin? intervenis mia kunulo. Kio pri viaj infanoj?
-Ho! nenju danĝero, ke li foriru, tju kompatindul' . Ka la uloj 'stas en kampoj, rastas fojnon. N'indas, ke la task' ĉesu pro tjo... Tjo ne reven'gos lin, cû? Tjal ke, li mo'tis!
Ni estis fintrinkintaj nian lakton. Post kelkaj dankoj, ni forlasis onjon Nikolao, konfuzitaj, ne sciante ĉu admiri aŭ malbeni tian kamparanan indiferentecon, pri morto, morto kiu tamen dolore jelpigas la hundojn el la hundejo, kaj aldonas kvazaŭ singulton kvazaŭ plendon al la birdaj kantoj, apud la afliktitaj nestoj.
Commentaires
Enregistrer un commentaire