COLETTE - La sinjorino, kiu kantas (1908)

 

 COLETTE


Jen alia novelo kiu aperis en la kolekto Les vrilles de la vigne (La spiralaĵoj de la vito) kiu arigas novelojn kun membiografia fono.
 

 

La sinjorino, kiu kantas 

 

La sinjorino kiu estis kantonta iris al la piano, kaj mi subite sentis mian animon sovaĝiĝi, ribelon senmovan kaj koncentriĝintan de prizonulo. Dum ŝi malfacile trairis la sidantajn jupojn, kun sia robo gluiĝanta al siaj genuoj kvazaŭ kota ondo, mi deziris al ŝi sinkopon, morton, aŭ eĉ samtempan rompiĝon de ŝiaj kvar ĵarteloj. Ankoraŭ restis kelkaj metroj irendaj, tridek sekundoj, spaco por kataklismo... Sed ŝi serene marŝis sur kelkajn vernisitajn piedojn, franĝis falbalan puntaĵon, murmuris "senkulpigu", salutis kaj ridetis, kun sia mano jam sur la malhela palisandro de Pleyel1 havanta rebrilon de nokta Sejno. Mi komencis suferi.


Mi ekvidis, tra la dancanta nebulo kiun nimbigas la lustroj de finiĝantaj vesperoj, la kurbigitan dorson de mia dika amiko Maugis, lian rondigitan brakon, kiu kontraŭ kubutoj defendis plenan glason... Mi sentis, ke mi malamis lin pro lia sukceso atingi la bufedejon, dum mi estis velkanta, blokata, oblikve sidanta sur la orumita kano de rompiĝema sidilo...


Per malestima malvarmeco, mi fiksrigardis la sinjorinon, kiu estis kantonta, kaj mi detenis mian rikanon de diabla ĝojo trovi ŝin eĉ pli malbela ol mi esperis.


Kirasita de metalblanka sateno, ŝi tenis alten kapon kiu portis kaskon de intense kaj kontraŭnature blonda hararo. La tuta aroganteco de tro malalta virino flagris en siaj severaj okuloj kie estis multa bluo kaj ne sufiĉa nigro. Ŝiaj elstaraj vangostoj, moviĝema nazo malfermita, forta mentono preta disputi, ĉio tio komponis buldogan vizaĝon, agresivan, al kiu mi estus respondinta "Manĝu!"2 eĉ antaŭ ol ŝi ekparolus.


Kaj ŝia buŝo! Ŝia buŝo! Mi fiksis mian doloran kontempladon al tiuj malegalaj lipoj, fuŝe fenditaj de malatenta poŝtranĉilo. Mi konjektis la vastan aperturon, kiun ili baldaŭ malkaŝos, la kvaliton de la sonoj, kiujn muĝos tiu kavernaĉo... Kia bela blekilo! Miaj oreloj anticipe fajfadis kaj mi premis miajn makzelojn.


La sinjorino, kiu estis kantonta, senpudere instaliĝis fronte al la ĉeestantaro, kaj hisis sin en sia rekta korseto, por elstarigi sian pomformajn mamojn. Ŝi forte spiris, tusis kaj skrapigis sian gorĝon laŭ naŭza maniero de la grandaj artistoj.


En la maltrankvila silento en kiu knaris, etetaj pankahoj3, la parfumaj armaturoj de ventumiloj, la piano preludis. Kaj subite akuta noto, vibranta krio, boris mian cerbon, hirtigis la haŭton de mia spino: la sinjorino estis kantanta. Tiun unuan krion, ĵetitan el la profundaĵo de ŝia brusto, sekvis langvoro de frazo, nuancita de la mezzo plej velura, plej plena, plej tuŝebla, kiun mi neniam aŭdis...

Mirigita mi relevis mian rigardon al la sinjorino, kiu estis kantanta... Ŝi estis certe plialtiĝinta de momento. Kun vaste malfermitaj kaj blindaj okuloj, ŝi kontemplis ion ne videbla de mi, al kiu ŝia korpo impetis, el ŝia satina blanka kiraso... La bluo de ŝiaj okuloj estis nigriĝinta kaj ŝia hararo, ĉu tinkturita ĉu ne, superis ŝin kvazaŭ fiksa flamo, tutrekta. Ŝia granda malavara buŝo malfermiĝis, kaj mi vidis ekflugi el ĝi brulajn notojn, iujn kiuj similis orajn bubelojn, aliajn, rondajn purajn rozojn... Triloj brilis kvazaŭ vibranta rojo, fajna kolubro. Malrapidaj silabokantoj karesis min same kiel milda freŝa mano. Ho! Neforgesebla voĉo! Mi ekadmiris, fascinita, tiun grandan buŝon kun ŝminkitaj lipoj, volvitaj sur larĝaj dentoj, tiun oran pordon de sonoj, ujon de mil juveloj... Rozkolora sango farbis la kalmukajn vangostojn, la ŝultrojn ŝvelatajn de rapida spiro, la ofertatan bruston... Ĉe la bazo de torso streĉita en pasia senmoveco, du esprimemaj manetoj tordis siajn nudajn fingrojn... Nur ŝiaj okuloj, preskaŭ nigraj, ŝvebis super ni, super ĉio, blindaj kaj serenaj...


"Amo!..." kantis la voĉo... Kaj mi vidis la neregulan buŝon, malsekan kaj purpuran, premiĝi sur tiu vorto, desegnante la bildon de kiso... Deziro, tiom subita kaj tiom freneza, prenis min, ke miaj palpebroj malsekiĝis de spasmaj larmoj. La mirinda voĉo estis treminta, kvazaŭ dampita de sanga fluo, kaj la densaj okulharoj de la sinjorino, kiu estis kantanta, batis, unu fojon... Ho! trinki tiun voĉon el ĝia fonto, senti ĝin ŝpruci inter la poluritaj ŝtonetoj de tiu brilanta dentaro, digi ĝin dum nur unu minuto kontraŭ miaj propraj lipoj, aŭdi ĝin, rigardi ĝin salti, libera torento, kaj disflori kiel longa harmonia tavolo, kiun mi fendos per kareso... Iĝi la amanto de tiu virino, kiun ŝia voĉo transfiguras, - kaj de tiu voĉo! Enŝlosi por mi, - nur por mi! - tiun voĉon pli kortuŝan ol la plej sekreta kareso, kaj la duan vizaĝon de tiu virino, ŝian maskon provokan kaj ĉastan de nimfo, kiun revo ebriiĝas!...


Ĉe la momento, kiam mi subfalis al delico, la sinjorino, kiu estis kantanta, silentis. Mia krio de falanta viro perdiĝis en bruego de aplaŭdoj, en tiuj "uao-uao", kiuj signifas bravo en la salona lingvo. La sinjorino, kiu estis kantinta, kliniĝis por danki, disvolvante inter ŝi kaj ni rideton, palpebrobaton, kiu disgis ŝin el la mondo. Ŝi prenis la brakon de la pianisto kaj provis atingi pordon. Ŝia satina trenaĵo, premata, ĝenis ŝiajn paŝojn... Dio! ĉu mi estis perdonta ŝin? Jam, mi nur vidis de ŝi angulon de ŝia blanka kiraso... Mi impetis, sovaĝe, kun la sama ruiniga teroro kiel iuj "elsaviĝintoj" de la bazaro de la strato Jean-Goujon4...


Fine, fine, mi atingis ŝin, kiam ŝi ĵus alvenis al la bufedo, fortuna insulo, ŝarĝita de fruktoj kaj floroj, scintilanta de kristaloj kaj brilaĵetplenaj vinoj.


Ŝi etendis sian manon, kaj mi impetis, kun miaj tremantaj fingroj donantaj plenan ĉampanglason... Sed ŝi senindulge repuŝis min, kaj diris atingante botelon de Bordoza vino: "Koran dankon, sinjoro, sed ĉampano kontraŭas min, des pli kiam mi ĵus kantis. Ĝi falas en miajn krurojn. Des pli, ke tiuj gesinjoroj volas, ke mi plu kantu Vivon kaj amon de virino5, pensu do..." Kaj ŝia granda buŝo - ogra groto kie nestas la mirinda birdo - refermiĝis sur fajna kristalo, kiun ŝi povis, per unu rideto, pecete dispremi.


Mi sentis nek doloron, nek koleron. Mi nur komprenis tion: ŝi estis denove kantonta... Mi atendis, respekteme, ke ŝi, per puriga gesto, viŝis sian nazalojn, la priplorindajn angulojn de siaj lipoj, aerumis siajn malsekajn akselojn, platigis sian ventron per severa frapo kaj firmigis sur sia frunto la perukan "antaŭaĵon" de siaj peroksidita hararo.


Mi atendis, rezignita kaj vundita sed plena de espero, ke la miraklo de ŝia voĉo redonu ŝin al mi...

1Nomo de la plej fama franca marko de piano.

2Ofta respondo en Francio al tiu, kiu sakras "Fek!"

3Laŭ la hinda pankha, grandaj ofte tabulformaj ventumiloj fiksitaj ĉe plafono dum la kolonia epoko en Hindio.

4La 4-an de majo 1897 okazis katastrofa incendio de karitata bazaro ĉe tiu adreso. Laŭ tiamaj rumoroj, forkurantaj homoj sovaĝe piedpremis falintojn.

5Frauenliebe und Leben, lidaro de Robert Schumann




Commentaires