Jack LONDON - La Ĉinako (1908)

 

Jack LONDON


En tiu novelo verkita en 1908 Jack London denuncas la situacion de la ĉinaj laboristoj en la franca insulo Tahitio.

Kiam mi tradukis tiun novelon en 2018, mi ne sciis, ke ĝi jam estis tradukita de iu Philip Kadiski verŝajne en 1924, kun la titolo "Ĥinago". Mi serĉis tiun malnovan tradukon sensukcese. Nu, mi tamen ne provis iri ĝis Roterdamo aŭ Tokio por serĉi ĝin en tieaj bibliotekoj... Se iu povus sendi al mi kopion de tiu traduko de Kadiski, tiu ege plezurigus min.

Mi dankas samideanon Michel Dereyger pro liaj trafaj rimarkoj.

 


La ĉinako


"La koralo vastiĝas, la palmo kreskas, sed la homo foriras"

Tahitia proverbo



Ah Ĉo ne komprenis la francan. Li sidis en la homplena tribunala ĉambro, lacega kaj tediĝinta, aŭskultante la seninterrompan tondran francan lingvon, kiun jen iu, jen alia oficiulo deklamis. Tio estis nur ĵargono por Ah Ĉo, kaj li miris pri la stulteco de la francoj, kiuj bezonis tiom da tempo por trovi la murdinton de Ĉung Ga, kaj kiuj fakte neniel trovis lin. La kvin cent kulioj de la plantejo sciis, ke Ah San estas la murdinto, kaj ĉi tie estis Ah San, kiu eĉ ne estis arestita. Certe, ĉiuj kulioj sekrete akordiĝis por ne atesti unu kontraŭ la aliaj, sed, tamen, la situacio estis tiel simpla, la francoj devus malkovri, ke Ah San estis la homo. Ja ili estis stultaj, tiuj francoj.


Ah Ĉo faris nenion, pri kiu timi. Li havis neniun rolon en la murdo. Estis vere, ke li ĉeestis ĝin, kaj Schemmer, la vokto de la plantejo, estis impetinta en la barakon tuj poste, kaj prenis lin tie, kun kvar aŭ kvin aliaj. Sed kiel gravas? Ĉung Ga estis nur dufoje pikita. Evidente, kvin aŭ ses homoj ne povis fari du pikvundojn. Pleje, nur du homoj povis tion fari.


Tiel Ah Ĉo rezonis, dum li, kaj liaj kvar kunuloj, mensogis, malhelpis, kaj per siaj atestoj konfuzis la tribunalon pri tio, kio estis okazinta. Ili estis aŭdintaj la bruon de la murdo, kaj, same kiel Schemmer, impetis al la loko. Ili alvenis antaŭ Schemmer, jen ĉio. Fakte, Schemmer atestis, ke altirita de kverela bruo, dum li estis apudpasanta, li restis ekstere almenaŭ kvin minutojn, kaj kiam li eniris, li trovis la kaptitojn jam en la loko, kaj ili ne estis ĵus enirintaj, ĉar li estis starinta ĉe la sola pordo de la barako. Sed kiel gravas? Ah Ĉo kaj liaj kvar kunuloj atestis, ke Schemmer eraras. Ĉe la fino oni liberigos ilin. Ili ĉiuj certis pri tio. Oni ne povis senkapigi kvin homojn pro du ponardbatoj. Cetere neniu el la fremdaj demonoj vidis la murdon. Sed tiuj francoj estis tiel stultaj. En Ĉinujo, kiel Ah Ĉo bone sciis, la juĝisto ordonus, ke ili ĉiuj estu sendataj al torturo, kaj li scius la veron. Estas tre facile scii la veron per torturo. Sed tiuj francoj ne uzis torturon, kiaj stultulegoj ili estas! Tiel, ili neniam trovos tiun, kiu mortigis Ĉung Ga.


Sed Ah Ĉo ne komprenis ĉion. La angla kompanio al kiu apartenis la plantejo importis en Tahition, je granda elspezo, la kvin cent kuliojn. Ĝiaj akciuloj estis bruege postulantaj dividendojn, kaj la entrepreno ankoraŭ ne pagis eĉ groŝon. Tial la entrepreno tute ne volis, ke ĝiaj multekostaj laboristoj ekkomencu mortigi iujn la aliajn. Krome, la francoj deziris trudi al la ĉinakoj la virtojn kaj bonojn de siaj leĝoj. Nenio pli bonas ol foje fari ekzemplon, kaj cetere, kiel utilas Novkaledonio krom tien sendi homojn por vivi penege kaj mizere, tiel pagantajn siajn homajn kulpojn?


Ah Ĉo ne komprenis tion ĉion. Li sidis en la tribunala ĉambro kaj atendis la senracian juĝon, kiu lasos lin kaj liajn kunulojn liberaj reiri al la plantejo kaj plenumi la klaŭzojn de iliaj kontraktoj. La verdikto estos baldaŭ decidita. La proceso estis atinganta sian finon. Li povis vidi tion. Ne plu estis atestoj nek ĵargonaĵoj. Ankaŭ la francaj demonoj estis lacaj kaj evidente atendis la juĝon. Dume, li rememoris sian vivon, kiam li subskribis la kontrakton kaj velveturis ĝis Tahitio. La tempoj estis severaj en lia marborda vilaĝo, kaj kiam li kontraktis pri labori kvin jarojn en la sudaj maroj por po kvindek meksikiaj cendoj por ĉiu tago, li opiniis sin bonŝanca. Estis homoj en lia vilaĝo, kiuj laboregis tutan jaron por dek meksikiaj dolaroj, kaj estis virinoj, kiuj ĉiujn tagojn de la jaro faris retojn por kvin dolaroj, dum en la domoj de komercistoj estis servistinoj, kiuj ricevis kvar dolarojn post unujara servo. Kaj jen, li ricevos po kvindek cendoj tage, por unu tago, nur unu tago, li ricevos tiun mirindan sumon! La laboro estas penega, ĉu gravas? Post kvin jaroj, li reiros hejmen, tio estas en la kontrakto, kaj li neniam plu laboros. Li estos riĉa viro por la tuta vivo, kun sia propra domo, sia edzino, kaj siaj infanoj, kiuj kreskos por adori lin. Jes ja, kaj pri la domo, li havos ĝardeneton, lokon por mediti kaj ripozi, kun orkarpoj en lageto, kaj ventsonoriletoj tintantaj en multaj arboj, kaj estos alta muro por ĉirkaŭi ĝin, tiel lia meditado kaj ripozado estos senperturbaj.


Nu, li jam elfinis tri el la kvin jaroj. Danke al la akirita mono, li jam estis riĉa homo en sia lando, kaj nur du jaroj disigis la plantejon en Tahitio el la meditado kaj ripozado, kiuj atendis lin. Sed en la nuna momento, li estis perdanta monon pro la malfeliĉa okazaĵo de sia ĉeesto dum la murdo de Ĉhung Ga. Li restis tri semajnojn en prizono, kaj por ĉiu tago de tiuj tri semajnoj, li perdis kvindek cendojn. Sed nun la juĝo estos baldaŭ farita, kaj li povos reiri al laboro.


Ah Ĉo estis dudek du jara. Li havis naturon feliĉeman, bonkoran kaj rideteman. Lia korpo estis maldika, kiel tiu de Azianoj, kaj lia vizaĝo globa. Ĝi estis tutronda, kiel luno, kaj montris mildan kontentiĝon kaj dolĉan humoron, maloftajn ĉe liaj samlandanoj. Tiuj trajtoj ne mensogis. Li neniam faris problemojn aŭ partoprenis kverelojn. Li ne vetludis. Lia animo ne estis sufiĉe hardita por esti animo de vetisto. Li kontentiĝis per aferetoj kaj simplaj plezuroj. Silento kaj kvieto en vespera

temperaturo post subsuna laborego en la kotonkampoj donis al li senliman plezuron. Li povis sidi dum horoj gapante al soleca floro aŭ meditante pri la mistero kaj enigmo de la esto. Blua ardeo sur fajna arkforma strando, arĝenta ŝpruco de flugfiŝoj, aŭ sunsubiro kolore perla kaj roza trans la lagono, povis ekstazigi lin ĝis tuta forgeso de la sinsekvado de enuaj tagoj kaj de la peza vipo de Schemmer (Ŝemmer).


Schemmer, Karl Schemmer, estis brutalo, bruta brutalo. Sed li meritis sian salajron. Li eltiris ĝis la lasta peceto da forto el la kvin cent sklavoj, ĉar ili ja estis sklavoj ĝis la fino de siaj kontraktoj. Schemmer strebe laboris por eltiri forton el tiuj kvin cent ŝvitantaj korpoj kaj transformi ĝin al lanugaj kontonpakegoj pretaj por eksportado. Lia supera, severa, primitiva brutaleco estis tio, kio ebligis lin fari tiun transformadon. Tiucele helpis lin dika leda rimeno, tricollarĝa kaj trifutlonga, kun kiu li ĉiam rajdis, kaj kiu, laŭokaze, povis falegi sur la nudan dorson de kliniĝinta kulio kun klako simila al pistolpafo. Tiuj klakoj estis oftaj, kiam Schemmer rajdis tra la ondumitaj kampoj.


Iun fojon, ĉe la komenco de la unua kontrakta jaro, li mortigis kulion per nura pugnobato. Li ne vere frakasis la kapon de la viro, kiel ovoŝelon, sed la bato estis sufiĉa por damaĝi ĝian enhavon, kaj post semajno da malsanego, la viro mortis. Tamen, la ĉinoj ne plendis al la francaj demonoj, kiuj regas Tahition. Tio estis ilia atento. Schemmer estis ilia problemo. Ili devis eviti lian koleron, same kiel ili evitis la venenon de la skolopendroj, kiuj kaŝiĝas en herbo aŭ enŝoviĝas en la dormejojn dum pluvaj noktoj. La ĉinakoj - tiel nomis ilin la maldiligentaj brunhaŭtaj insulanoj - atentis ne tro malkontentigi lin. Tio estis sama, kiel liveri al li plej efikan laboron. La pugnobato de Schemmer enspezigis milojn da dolaroj al la kompanio, kaj Schemmer trafis neniun problemon pro ĝi.


La francoj, sen ia ajn talento por kolonizado, frivolaj en sia infaneca ludo pri ekspluati la insulajn riĉofontojn, estis nur tre kontentaj vidi la sukceson de la angla kompanio. Ĉu vere Schemmer havas teruran pugnobaton? Ĉu la ĉinako mortis? Nu, temas nur pri ĉinako. Krome, li mortis pro sunfrapo, kiel atestas la kuracista raporto. Veras, ke neniu jam mortis pro sunfrapo en la tuta historio de Tahitio. Sed pro tio, precize pro tio, la morto de tiu ĉinako estis unika okazo. Tiel diris la doktoro en sia raporto. Li estis tre sincera. La dividendoj devas esti pagotaj, se ne, plia fiasko aldoniĝos al la longa historio de malsukcesoj en Tahitio.


Ne eblis kompreni tiujn blankajn demonojn. Ah Ĉo meditis pri ilia nelegebleco dum li sidis en la tribunala ĉambro atendante la juĝon. Tute ne eblis scii tion, kio estas en ilia kapo. Li jam vidis kelkajn el tiuj blankaj demonoj. Ili estas ĉiuj samaj, oficiroj kaj maristoj sur la ŝipo, francaj oficistoj, la multaj blankuloj de la plantejo, inkluzive de Schemmer. La vojoj de ilia menso estis tute nekompreneblaj. Ili koleriĝis sen videblaj kialoj, kaj ilia kolero estis ĉiam danĝera. Tiaokaze ili estis kiel sovaĝaj bestoj. Ili zorgis pri malgravaj aferetoj, kaj foje povis labori pli energie ol eĉ ĉinako. Ili ne estis moderaj, kiel ĉinakoj estas moderaj. Ili estis glutuloj, ili supermezure manĝis, kaj drinkis eĉ pli supermezure. Ĉinako neniam sciis ĉu ago kontentigos ilin, aŭ ĉu ĝi estigos koleran tempeston. Ĉinako neniam povis antaŭdiri. Tio, kio iun fojon kontentigis ilin, sekvantan fojon kreis kolereksplodon. Malantaŭ la okuloj de la blankaj demonoj estis ia kurteno, kiu kaŝis la funkciadon de ilia menso al la ĉinakoj. Kaj jen, por kroni la tutaĵon, la blankaj demonoj estis terure efikaj, kapablaj agi, fari, ke io funkcias, akiri rezultojn, submeti al sia volo ĉiujn rampantajn estaĵojn, kaj eĉ la potencon de la elementoj mem. La blankuloj estis ja strangaj kaj mirindaj, kaj ili estis demonoj. Rigardu al Schemmer.


Ah Ĉo demandis al si, kial tiom longa tempo estis necesa por la juĝo. Neniu viro en la proceso iel tuŝis Ĉung Ga-on. Ah San sola mortigis lin. Ah San faris tion, per unu mano li klinis malantaŭen la kapon de Ĉung Ga preninte ĝin per la harvosto, kaj per la alia mano, el malantaŭ enpikis la tranĉilon en lian korpon. Dufoje li ponardis. Nun, en la tribunala ĉambro, kun fermitaj okuloj, Ah Ĉo revidis la murdon: la kverelon, la fivortojn flugantajn tien kaj reen, la krudaĵojn kaj insultojn ĵetitajn al respektindaj prauloj, la malbenojn metitajn al generotaj generacioj, la salton de Ah San, la prenon de la harvosto de Ĉung Ga, la tranĉilon borantan dufoje en lian karnon, la subitan malfermon de la pordo, la impeton de Schemmer, la kuron al la pordo, la fuĝon de Ah San, la flugantan rimedon de Schemmer, kiu pelis la aliajn al ĉambrangulo, kaj la pafon de revolvero, kiu alvenigis helpon al Schemmer. Ah Ĉo tremetis revivante tion. Frapo de la rimeno vundis lian vangon, elŝirante pecon de haŭto. Schemmer indikis tiun markon, kiam li identigis Ah Ĉo-on ĉe la juĝeja balustrado. Nur de nun la markoj ne plu estas videblaj. Tio estis ja bato. Duon colon pli centren, kaj lia okulo estus forprenita. Kaj Ah Ĉo forgesis la tutan okazintaĵon per vizio de la ĝardeno por medito kaj ripozo, kiu estos lia, kiam li reiros al sia lando.


Li sidis kun senesprima vizaĝo, dum la juĝisto anoncis la verdikton. Samaj estis la vizaĝoj de liaj senesprimaj kunuloj. Kaj ili restis senesprimaj, kiam la interpretisto klarigis, ke ĉiuj kvin ili estas deklaritaj kulpaj pri la murdo de Ĉung Ga, kaj ke Ah Ĉoŭ estos senkapigita, Ah Ĉo enprizonigita dum dudek jaroj en Nov-Kaledonio, Ŭong Li dum dek du jaroj, kaj Ah Tong dum dek jaroj. Ne utilis incitiĝi pro tio. Eĉ Ah Ĉoŭ restis senesprima kiel mumio, kvankam ja lia kapo estis tranĉota. La juĝisto plu diris kelkajn vortojn, kaj la interpretisto klarigis, ke la vizaĝo de Ah Ĉhoŭ estinte la plej vundita de la rimeno de Schemmer, tio tiel pozitive identigis lin, ke, ĉar unu viro devas esti senkapigota, li povis esti tiu viro. Same, la fakto, ke la vizaĝo de Ah Ĉo ankaŭ estis grave vundita, senkonteste pruvis lian ĉeeston dum la murdo, kaj senduban partoprenon, tial li meritis dudek jarojn da punlaborego. Kaj ĝis la dek jaroj de Ah Tong, la proporciaj kialoj de ĉiuj verdiktoj estis klarigitaj. La ĉinakoj enmemorigu la lecionon, fine diris la tribunalo, ke justico estos ĉiam plenumita en Tahitio, eĉ se la ĉielo falus.


La kvin ĉinakoj estis rekondukitaj en prizonon. Ili estis nek ŝokitaj, nek afliktitaj. La neatenditaj punoj estis konformaj al tio, kion ili kutime trafis en la rilatoj kun la blankaj demonoj. De ili, ĉinako atendis malofte alion ol neatenditaĵon. La severaj punoj por krimo, kiun ili ne faris, ne estis pli strangaj ol la multegaj strangaj aferoj, kiujn la blankaj demonoj faris. Dum la sekvantaj semajnoj, Ah Ĉo ofte observis la vizaĝon de Ah Ĉoŭ per milda scivolemo. Lia kapo estos tranĉita de gilotino, kiu estos starigita en la plantejo. Por li ne estos maljuneco, nek ĝardeno de trankvileco. Ah Ĉo filozofis kaj meditis pri vivo kaj morto. Pri si mem, li ne maltrankviliĝis. Dudek jaroj estis nur dudek jaroj. De tiom da tempo, lia ĝardeno malproksimiĝis, jen ĉio. Li estis juna, kaj la azia pacienco estis ĝis en liaj ostoj. Li povis atendi dudek jarojn, post tiu tempo lia sango estos pli saĝa, kaj li estos pli kapabla aprezi tiun ĝardenon de trankvila ĝuado. Li pensis pri nomo por ĝi, li nomos ĝin La Ĝardeno de Kvieta Mateno. Tiu penso feliĉigis lin por la tuta tago, kaj inspiris al li moralan diraĵon pri la virto de pacienco, kiu konsole helpis, precipe al Ŭong Li kaj Ah Tong. Ah Ĉoŭ, tamen, tute ne atentis la diraĵon. Lia kapo estos disigita de lia korpo tiel baldaŭe, ke li ne bezonis paciencon por atendi la okazaĵon. Li bone fumis, bone manĝis, bone dormis, kaj ne zorgis pri la malrapida paso de la tempo.


Cruchot (Krjuŝo) estis ĝendarmo. Li jam servis dudek jarojn en la kolonioj, de Niĝerio kaj Senegalo ĝis la sudaj maroj, kaj tiuj dudek jaroj neniel klerigis lian senspritan menson. Li havis menson tiel pezan kaj stultan, kiel dum liaj kamparaj tempoj en suda Francio. Li konis disciplinon kaj timon de aŭtoritatuloj, kaj de Dio ĝis lia serĝento, la sola diferenco por li estis la grado de sklava obeemo, kiun li efektivigis. Fakte la serĝento havis pli grandan lokon en lia menso ol Dio, krom dimanĉojn, kiam la diaj proparolantoj diris aŭskultindaĵojn. Kutime Dio estis tre fora, dum la serĝento ĝenerale estis tute apuda.


Cruchot estis tiu, kiu ricevis la ordonilon de la ĉefjuĝisto al la provoso ordonantan al ĉi lasta liveri al Cruchot la personon de Ah Ĉoŭ. Nu, okazis, ke la ĉefjuĝisto la antaŭan nokton regalis per vespermanĝo la komandanton kaj oficirojn de franca batalŝipo. Lia mano estis tremanta, kiam li skribis la ordonilon, kaj liaj okuloj doloris tiel terure, ke li ne relegis la ordonilon. Ĉiel, li estis subskribinta nur forigon de ĉinako. Tial, li ne rimarkis, ke li forgesis la lastan literon de la nomo de Ah Ĉoŭ. La ordonilo portis "Ah Ĉo" kaj, kiam Cruchot montris la ordonilon, la provoso liveris al li la personon de Ah Ĉo. Cruchot metis tiun personon apud si sur la seĝon de la ĉarego, malantaŭ du mulinoj, kaj ekveturis.


Ah Ĉo estis tre kontenta troviĝi sub la sunlumo. Li sidis apud la ĝendarmo kaj radiis pro ĝojo. Li radiis eĉ pli, kiam li rimarkis, ke la mulinoj direktiĝis suden al Antimaono. Sendube Schemmer sendis iun por revenigi lin. Schemmer volis lin al laboro. Bonege, li strebe laboros. Schemmer havos nenian kialon por plendi. La tago estis varma. La komercaj interŝanĝoj estis ĉesintaj. La mulinoj ŝvetis, Cruchot ŝvetis, kaj Ah Ĉo ŝvetis. Tamen Ah Ĉo estis tiu, kiu pli bone eltenis la varmon. Li jam laboradis tri jarojn sub tia suno en la plantejo. Li radiis kaj radiis per tiom ĝojo, ke eĉ la peza menso de Cruchot fine miris.

"Vi estas tre amuza," li fine diris.

Ah Ĉo kapjesis, kaj eĉ pli radiis. Malsame kiel la juĝisto, Cruchot alparolis lin en la kanaka lingvo, kaj tiun, same kiel ĉiuj ĉinakoj kaj fremdaj demonoj, Ah Ĉo komprenis.

"Vi tro ridas," admonis Cruchot. " Ies koro devus esti plena de larmoj, en tia tago."

"Mi ĝojas eliri el la prizono."

"Ĉu nur tio?" La ĝendarmo eklevis la ŝultrojn.

"Ĉu tio ne sufiĉas?" estis la respondo.

"Do, vi ja ne ĝojas pro via senkapiĝo."

Ah Ĉo rigardis lin kun subita perplekseco kaj diris:

"Kial? Mi reiras al Atimaono por labori en la plantejo por Schemmer. Ĉu vi ne veturigas min al Atimaono?"

Cruchot penseme tuŝadis siajn longajn lipharojn. "Nu, kiel diri?" li fine diris, vipante la maldekstran mulinon, "Ĉu vi ne scias?"

"Scias kion?" Ah Ĉo komencis senti svagan maltrankvilon. "Cu Schemmer ne plu lasos min labori por li?"

"Ne post hodiaŭ." Cruchot ridegis. Tio estis bona ŝerco. "Sciu, vi ne plu kapablos labori post hodiaŭ. Viro senkapigita ne povas labori, ĉu?" Li frapetis la ripojn de la ĉinako kaj klukridis.

Ah Ĉo silentis dum la mulinoj trotis tutan varman mejlon. Kaj li parolis: "Ĉu Schemmer tranĉos mian kapon?"

Cruchot ridetante kapjesis.

"Tio estas eraro," diris Ah Ĉo serioze. "Mi ne estas la ĉinako, kies kapon oni devas tranĉi. Mi estas Ah Ĉo. La juĝista moŝto decidis, ke mi devas resti dudek jarojn en Nov-Kaledonio."

La ĝendarmo ridis. Tio estis bona ŝerco, tiu amuza ĉinako provante eviti gilotinon. La mulinoj trotis tra kokosejo kaj dum duonmejlo laŭ flagranta marbordo antaŭ ol Ah Ĉo denove parolis.

"Mi ja diras al vi, ke mi ne estas Ah Ĉoŭ. La juĝista moŝto ne diris, ke mian kapon oni devas tranĉi."


"Ne timu," diris Cruchot kun kompata intenco konsoli sian prizonulon. "Ne estas malfacile morti tiel." Li klakigis la fingrojn. "Estas rapide, same kiel tio. Ne estas same kiel pendi ĉe la fino de ŝnuro, piedbati kaj grimaci dum kvin minutoj. Estas same kiel mortigi kokidon per hakileto. Vi tranĉas ĝian kapon, kaj finite. Estas same por homo. Puf!... finite. Tio ne doloras. Vi eĉ ne pensas pri doloro. Vi ne pensas. Via kapo foriris, vi ne povas pensi. Tio bonas. Tio estas la maniero, kiel mi volas morti, rapida, ah, rapida. Vi estas feliĉa morti tiele. Vi povus trafi lepron, kaj malrapide dispeciĝi, fingro post fingro, jen polekso, jen ankaŭ piedfingro. Mi konis viron, kiu estis bruligita de bolanta akvo. Necesis al li du tagojn por morti. Kilometron for, oni povis aŭdi lin kriegi. Sed por vi, tio estos facila, ĉu ne? Ĉak! La tranĉilo tranĉas vian kolon tiel! Finite. La tranĉilo eble eĉ tiklas. Kiu povas diri? Neniu, kiu tiel mortis, iam ajn revenis por diri."


Li konsideris tiun lastan, kiel neelteneblan ŝercon, kaj lasis sin konvulsie ridegi dum duonminuto. Lia ridemo estis parte ŝajna, sed li opiniis, ke konsoli la ĉinakon estas lia homama devo.

"Sed mi ja diras al vi, ke mi estas Ah Ĉo," la alia insistis. "Mi ne volas mian kapon tranĉita."

Cruchot prenis kolermienon, la ĉinako tro puŝis la ŝercon.

"Mi ne estas Ah Ĉoŭ..." komencis diri Ah Ĉo.

"Sufiĉas," interrompis la ĝendarmo. Li ŝveligis siajn vangojn kaj provis mieni senindulge.

"Mi diras al vi, ke mi ne estas..." Ah Ĉo denove komencis.

"Silentu!" blekegis Cruchot.

Poste ili silente veturis. Estis dudek mejloj inter Papeete kaj Atimaono, kaj jam ili traveturis la duonon de la distanco, kiam Ah Ĉo denove aŭdacis paroli.

"Mi vidis vin en la tribunala ĉambro, kiam la juĝista moŝto diris la verdikton," li komencis diri. "Tre bone. Ĉu vi memoras, ke Ah Ĉoŭ, tiu, kies kapon oni devas tranĉi, ĉu vi memoras, ke li, Ah Ĉoŭ, estis alta viro? Rigardu min."

Li subite stariĝis, kaj Cruchot vidis, ke li estas malalta. Same subite Cruchot ekmemoris bildon de Ah Ĉoŭ, kaj en tiu bildo Ah Ĉoŭ estis alta. Por la ĝendarmo ĉiuj ĉinakoj similis. Unu vizaĝo estis sama al ĉiuj aliaj. Sed li povis diferencigi altecon el malalteco, kaj li komprenis, ke li ne havas la taŭgan viron apud li sur la seĝo. Li haltigis la mulinojn tiel abrupte, ke la timono antaŭen ĵetiĝis, levante iliajn kolringojn.

"Vidu, estas eraro," diris Ah Ĉo ĝentile ridetante.


Sed Cruchot pripensis. Jam li estis bedaŭranta, ke li haltigis la ĉaregon. Li ne konsciis pri la eraro de la ĉefjuĝisto, kaj li neniel povis kompreni ĝin, sed li ja sciis, ke tiu ĉinako estis donita al li por konduki al Atimaono, kaj ke lia devo estas konduki lin al Atimaono. Ĉu gravas, ke temas pri erara homo, kaj ili tranĉos lian kapon? Ĉiel, temas nur pri ĉinako, kaj kiom gravas ĉinako? Cetere, tio eble ne estis eraro. Li ne sciis tion, kio estas en la mensoj de la superuloj. Ili ja pli bone sciis siajn farendaĵojn. Kiu li estis, por pripensi anstataŭ ili? Fojon, antaŭ longe, li provis pripensi anstataŭ ili, kaj la serĝento diris: "Cruchot, vi estas stultulo! Ju pli rapide vi komprenos tion, des pli bone vi progesos. Vi ne devas pripensi, vi devas obei, kaj lasi pripensojn al viaj superuloj." Li afliktiĝis pro la memoraĵo. Plie, se li revenus al Papeete, li prokrastus la ekzekuton en Atimaono, kaj se li malpravus reveni, li ricevus admonon de la serĝento, kiu atendas la malliberulon. Kaj eĉ pli malbone, li ankaŭ ricevus admonon en Papeete.


Li vipis la mulinojn, kaj pluiris. Li rigardis sian horloĝon. Li malfruos duonhoron, laŭ tio, kaj la serĝento certe koleriĝos. Li irigis la mulinojn per pli rapida troto. Ju pli Ah Ĉo persiste klarigis la eraron, des pli Cruchot obstinis. La scio, ke li havas eraran viron neniel plibonigis lian humoron. La scio, ke la eraro ne estis lia, konfirmis lian ideon, ke la malpravo, kiun li faras estis prava. Kaj li ja preferus konduki dekduon da eraraj ĉinakoj al ilia fatalo ol alfronti la koleron de la serĝento.


Pri Ah Ĉo, post kiam la ĝendarmo frapis lin sur la kapon per la viptenilon kaj krie ordonis, ke li silentu, li povis nur silentadi. La longa veturado okazis silente. Ah Ĉo pripensis la strangajn manierojn de la fremdaj demonoj. Ne estis klarigoj pri ili. Tio, kion ili faris pri li estis sama kiel ĉio, kion ili faris. Unue ili taksas kulpaj kvin senkulpajn virojn, kaj poste ili tranĉas la kapon de viro, kiun eĉ ili mem, en sia profunda malklereco, juĝis meritanta ne pli ol dudek jarojn en prizono. Kaj li povis fari nenion. Li povis nur sidi nenifarante kaj akcepti tion, kion tiuj sinjoroj decidis por li. Momente li ekpanikis, kaj la ŝvito malvarmiĝis sur lia korpo, sed li sukcesis eliri el tiu stato. Li klopodis rezignacii pri sia destino rememorante kaj ripetante iujn teksterojn el "Yin chih wen" ("Traktaĵo de la kvieta vojo"), sed li ĉiam revenis al la bildo de la revata ĝardeno de meditado kaj ripozo. Tio iritis lin, sed li fine cedis al sia revado kaj sidis en sia ĝardeno aŭskultanta la tintadon de la ventsonoriletojn de la multaj arboj. Kaj ej! Tiel sidante en la revo, li kapablis rememorigi la teksterojn de la "Traktaĵo de la kvieta vojo".


Tiel la tempo agrable pasis ĝis Atimaono, kaj la mulinoj trotis ĝis la piedo de la eŝafodo, en kies ombro staris la senpacienca serĝento. Ah Ĉo estis rapide suprenirigita sur la eŝafodon. Sub si, ĉe unu flanko, li vidis ĉiujn arigitajn kuliojn de la plantejo. Schemmer estis decidinta, ke la okazaĵo estos bona leciono, kaj do vokigis ilin el la kampoj kaj devigis ilin ĉeesti. Kiam ili vidis Ah Ĉo-n, il ekĵargonis mallaŭte inter si. Ili vidis la eraron, sed gardis ĝin nur por si mem. La nekompreneblaj blankaj demonoj sendube ŝanĝis sian decidon. Anstataŭ preni la vivon de senkulpa viro, ili prenos la vivon de alia senkulpa viro. Ah Ĉo aŭ Ah Ĉoŭ, ĉu gravas kiu? Ili neniam pli komprenos la blankajn hundojn, ol la blankaj hundoj komprenos ilin. La kapo de Ah Ĉo estos tranĉita, sed ili mem, ĉe la fino de siaj restantaj du servojaroj, ili reiros en Ĉinion.


Schemmer mem faris la gilotinon. Li estis manlerta, kaj kvankam li antaŭe neniam vidis gilotinon, la francaj oficialuloj klarigis al li ties funkciadon. Ili ordonis, laŭ ja lia sugesto, ke la ekzekuto okazu en Atimaono anstataŭ Papeete. La sceno de la krimo, li argumentis, estis la plej taŭga loko por la puno, kaj plie, tio havos bonegan influon sur la duonmilo da ĉinakoj de la plantejo. Schemmer ankaŭ volontulis kiel ekzekutisto, kaj tiel ofice estis sur la eŝafodo, provante la maŝinon, kiun li faris. Bananarbo, kun grando kaj konsisto de homa kolo estis sub la gilotino. Ah Ĉo fascinite rigardis. La Germano per kranketo hisis la tranĉilon ĝis la pinto de la trabaro, kiun li estis muntinta. Ektirinte dikan ŝnuron li ellasis la tranĉilon, kiu fulme falis kaj nete tranĉis la bananarban trunkon.

"Kiel ĝi funkcias?" demandis la serĝento suprenirinte la eŝafodon.

"Belege," estis la ĝoja respondo de Schemmer. "Mi montru al vi."

Denove li turnis la krankon, kiu hisis la tranĉilon, tiris la ŝnuron kaj faligis la tranĉilon sur la malmolan trunkon. Sed tiufoje ĝi ne trairis pli ol dutrionojn de ĝia vojo.

La serĝento kolermienis. "Tio ne funkcios", li diris.

Schemmer forŝovis la ŝviton el sia frunto. "Ĝi ja bezonas pli da pezo," li anoncis. Irinte ĝis la eŝafoda rando, li sendis ordonojn al forĝisto por ferpeco de dudek kvin funtoj. Kaj dum li kliniĝis por fiksi la feraĵon al la larĝa supera rando de la tranĉilo, Ah Ĉo ekrigardis la serĝenton kaj vidis sian ŝancon.

"La juĝista moŝto diris, ke Ah Ĉoŭ havos sian kapon tranĉita," li ekdiris.

La serĝento malpacience kapjesis. Li estis pensanta pri la dekvinmejla rajdado de li farota tiun posttagmezon ĝis la alventa flanko de la insulo, kaj pri Berthe, la beleta mestiza filino de Lafière, la perlkomercisto, kiu atendas lin ĉe ĝia fino.

"Nu, mi ne estas Ah Ĉoŭ. Mi estas Ah Ĉo. La provosa moŝto eraris. Ah Ĉoŭ estas alta viro, kaj vidu, mi estas malalta."

La serĝento rapide rigardis lin, kaj vidis la eraron. "Schemmer!" li ordone vokis. "Venu ĉi tien."

La Germano grumblis, sed restis kliniĝante super sia tasko, ĝis la fera peco estas taŭge ligita. "Ĉu la ĉinako estas preta?" li demandis.

"Rigardu lin," estis la respondo. "Ĉu li estas la ĉinako?"


Schemmer surpriziĝis. Li krude sakris dum kelkaj sekundoj, kaj bedaŭre rigardis la maŝinon, kiun li faris per siaj propraj manoj, kaj kiun li volis senpacience vidi funkcii. "Aŭskultu," li fine diris, "ni ne povas prokrasti la aferon. Mi jam perdis tri horojn da laboro de tiuj kvin cent ĉinakoj. Mi ne povas denove perdi la tutaĵon por la taŭga homo. Ni finu la spektaklon, tiel same. Temas nur pri ĉinako."

La serĝento rememoris la venontan longan rajdadon kaj la filinon de la perlkomercisto, kaj hezitis.

"Ĉiel, ili skoldos al Cruchot, se iam iu malkovros tion," pludiris la Germano. "Sed neproblable oni malkovros tion. Ah Ĉoŭ ja ne diros ĝin, neniel."

"La skoldon ne ricevos Cruchot, certe," la serĝento diris. "La eraro estas verŝajne tiu de la provoso."

"Do, ni daŭrigu la aferon. Ili ne riproĉos al ni. Kiu povas diferencigi du ĉinakojn? Ni povas diri, ke ni plenumis la ordonon kun la ĉinako, kiun oni liveris al ni. Cetere, mi vere ne povas duan fojon forpreni tiujn ĉinakojn el ilia laboro."


Ili parolis france, kaj Ah Ĉo, kiu ne komprenis eĉ unu vorton, sciis, ke ili estis decidantaj lian destinon. Li ankaŭ sciis, ke la decidon faros la serĝento, kaj li fikse observis la oficialulajn lipojn.

"Nu, bone," anoncis la serĝento. "Daŭrigu. Li estas nur ĉinako."

"Mi provos ĝin ankoraŭfoje, nur por esti certa."

Schemmer puŝis antaŭen la bananarban trunkon sub la tranĉilon, kiun li jam hisis ĝis la kulmino de la trabaro.


Ah Ĉo provis rememori diraĵojn el "Traktaĵo de la kvieta vojo." "Vivu en konkordo," venis al lia menso, sed ĝi estis tute ne taŭga. Li ne plu vivos. Li tuj mortos. Ne, ĉi tiu ne taŭgas. "Pardonu malicon," jes, sed ne estis ia malico por pardoni. Schemmer kaj la aliaj faris tion senmalice. Tio estis por ili farenda tasko, same kiel senarbigi ĝangalon, fosi kanalon, kaj planti kotonon estis taskoj farendaj. Schemmer tiris la ŝnuron, kaj Ah Ĉo forgesis la "Traktaĵon de la kvieta vojo." La tranĉilo falis kun obtuza bruo, nete traĉanta la arbon.

"Belege!" ekkriis la serĝento, paŭzante sian geston por fajrigi cigaredon. "Belege, amiko mia."

Schemmer ĝojis pro la komplimento.

"Nu, Ah Ĉoŭ, venu," li diris en la tahitia lingvo.

"Sed mi ne estas Ah Ĉoŭ..." komencis diri Ah Ĉo.

"Silentu!" estis la respondo. "Se vi ankoraŭ malfermas vian buŝon, mi rompos vian kapon."

La vokto minacis lin per premita pugno, kaj li restis silenta. Kiel utilus protesti? Tiuj fremdaj demonoj ĉiam atingas sian celon. Li lasis sin esti ligita al la vertikala tabulo, kiu havis la grandon de lia korpo. Schemmer streĉe ligis la maŝojn, tiel streĉe, ke la rimenoj eniris lian karnon kaj doloris. Sed li ne plendis. La doloro ne daŭros longe. Li sentis la tabulon kliniĝi en la aero, kaj li fermis la okulojn. Ĉe tiu momento li havis lastan vidaĵon de sia ĝardeno de meditado kaj ripozo. Ŝajnis al li, ke li sidas en la ĝardeno. Freŝa brizo blovas, kaj la sonoriletoj en la multaj arboj milde tintas. Ankaŭ birdoj faras dormemajn bruojn, kaj el malantaŭ la altaj muroj venas la dampitaj bruoj de la vilaĝa vivo.


Tiam li konsciis, ke la tabulo ne plu moviĝas, kaj pro la muskolaj premoj kaj streĉoj, li sciis, ke li surdorse kuŝas. Li malfermis la okulojn. Rekte super li, li vidis la pendantan tranĉilon flagrantan en la sunlumo. Li vidis la aldonitan pezilon, kaj li rimarkis, ke unu el la nodoj de Schemmer malligiĝis. Kaj li aŭdis la serĝentan voĉon akre ordoni. Tuj li fermis la okulojn. Li ne volis vidi la tranĉilon fali. Sed li sentis ĝin, dum granda sendaŭra momento. Kaj en tiu momento li rememoris pri Cruchot, kaj pri tio, kion Cruchot diris. Sed Cruchot eraris. La tranĉilo ne tiklis. Tion li sciis tuj antaŭ scioĉeso.



Commentaires