Bernard LAVILLIERS - Manoj oraj (2001)
Bernard LAVILLIERS
Jen kanzono de Bernard Lavilliers, kiun mi tradukis en 2017, provante konservi rimojn. Li kantas pri la laboristoj, kiuj perdis sian laboron, kiam multaj franciaj industrioj malaperis pro tutmondiĝo. Fakte mi ne tre lertas por traduki kanzonojn, tial mia traduko estas malfacile kantebla, bedaŭrinde.
Por tiuj, kiuj ne konas la kanzonon, jen ligilo.
Manoj oraj
Granda nigra suno ŝvebas sur la valo,
silentaj kamenoj, fermita portalo,
senmovaj vagonoj, morta citadelo,
ne plu oranĝa flamo en griza cîelo.
Ili similas nokte al antikvaj kasteloj
ronĝitaj de veproj, de frosto kaj ŝtelo,
Frostiga ventego pulvoron forblovas,
Metala giganto, kiu fordrivas.
Mi volas labori plu, daŭre labori
Forĝi ruĝan ŝtalon per miaj manoj oraj,
Daŭre plu labori, daŭre plu labori,
Ruĝa ŝtalo kaj manoj oraj.
Mi vivadis tie - en tiu fabriko,
Miaj pulmoj - mia sang' kaj miaj strikoj,
Senestontec' tie – malofta somero,
kvazaŭ ruĝa truo borita en espero.
Ili similas nokte al militŝiparo
Batita de ondoj, ronĝita de maro,
Kuŝita surflanke de tajdoj frapita,
Ŝtalaj gigantoj de mono venkita.
Mi volas daŭre labori, plu daŭre labori,
Forĝi ruĝan ŝtalon per miaj manoj oraj
daŭre plu labori, daŭre plu labori,
ruĝa ŝtalo kaj manoj oraj.
Ne plu ekzistas mi!
Ne plu vivas tie mi!
Ne plu utilas mi!
Nenio farenda!
Kiam ne plu laboras mi,
Estas ja malpli kosta mi,
ol kiam laboris mi,
Laŭ fakuldiroj
Mi ĝismorte penis
Por groŝetojn gajni.
Eble mi deliras,
Aŭ freniziĝas.
Ne plu ekzistas mi!
Ne plu vivas tie mi!
Ne plu utilas mi!
Nenio farenda!
Mi volas daŭre labori, plu daŭre labori
Forĝi ruĝan ŝtalon per miaj manoj oraj,
Daŭre plu labori, daŭre plu labori
ruĝa ŝtalo kaj manoj oraj
Commentaires
Enregistrer un commentaire