Jack LONDON - Barka velado (1911)

 Jack LONDON


 


Temas pri teksto de Jack London por prezenti la plezuron de barka velado, kiun mi tradukis el la angla. Ĝi estis publikigita en 2013 en la esperanta kultura revuo La Gazeto (N°163), nun bedaŭrinde malaperinta.
Mi dankas S-ron Michel Dereyger pro liaj korektoj kaj rimarkoj.
 

Barka velado
 
 

Maristo oni naskiĝas, ne fariĝas. Kaj "maristo" signifas, ne la ordinare efikan kaj seninteresan estaĵon, kiun oni trovas en la teŭgoj de nuntempaj vaporŝipoj, sed la homon, kiu prenos faritaĵon el ligno, ŝtalo, ŝnuroj, toloj kaj devigos ĝin obei al lia volo sur la marsurfaco.

Escepte de la ŝipestroj kaj oficiroj de grandaj ŝipoj, la vera maristo estas la mastro de velbarko. Li scias, li devas scii, kion fari por irigi per la vento sian barkon de iu punkto al alia punkto. Li devas koni tajdojn, fluojn, kirlojn, markojn de ŝaneloj kaj barondojn, ankaŭ tagajn kaj noktajn signalojn. Li devas esti saĝa pri vetertradicioj, kaj li devas kunsente koni la apartajn ecojn de sia barko, kiuj diferencigas tiun ĉi el ĉiuj aliaj iam konstruitaj kaj rigitaj barkoj. Li devas scii kiel milde manovrigi ĝin, kaj, ekzemplo inter miloj, pasigi ĝin de unu halso al alia sen mortigi ĝian movon nek lasi ĝin tro mallofi.

Nuntempa altamara maristo ne bezonas koni tiajn aferojn. Kaj li ne konas ilin. Li tiras kaj hisas, kiel iu ordonis al li, frotas ferdekojn, purigas farbitaĵojn kaj forigas rustmakulojn. Li scias nenion, kaj prifajfas. Metu lin en barketon, li estas senhelpa. Li eĉ havus pli serenan vizaĝon sur dorso de furioza ĉevalo.

Mi neniam forgesos mian infanan miron, kiam mi unuafoje renkontis iun el tiuj strangaj estaĵoj. Li estis angla dezertinta maristo. Mi estis dekdu-jara knabo havanta senferdekan dekkvar-futan barkon kun centra drivtabulo, kiun mi memlernis kiel manovrigi. Mi sidadis ĉe liaj piedoj, kvazaŭ ĉe diaj piedoj, dum li rakontis pri strangaj landoj kaj popoloj, perfortaj aferoj, kaj harstarigaj tempestoj. Kaj, iun tagon, mi venigis lin por veladi. Kun ekscitiĝo de plej juna diletanto, mi hisis velon kaj ekiris. Jen viro, mi certis, kiu havas kritikan okulon, kiu pli scias pri ŝipoj kaj maro ol mi iam scios. Post momento, dum kiu mi superis min mem, li prenis la stirilon kaj la ŝkoton. Mi sidiĝis sur la benketon meze de la barko, gapante, atendante lerni tion, kio estas vera velado. Mi restis gapanta, tial ke mi lernis tion, kio estas reala maristo sur barketo. Li ne sciis kiel reguli ŝkoton, li preskaŭ renversiĝis dum ekblovoj, kaj ankaŭ kiam li mallerte kontraŭventigis la ĵibon. Li ne sciis kiel utilas drivtabulo, nek ke iu devas sidiĝi meze anstataŭ flanke, kiam la ŝipo kuras antaŭ la vento. Fine, kiam ni revenis al kajo, li rekte rapidis por damaĝi la stevenon kaj elirigi la maston el sia loko. Tamen li estis ververa maristo, tuj veninta el vasta maro.

El tio mi tiras moralon. Homo povas navigi en plej grandaj ŝipoj sian tutan vivon kaj neniam scii tion, kio estas vera navigado.

De kiam mi estis dekdu-jara, mi sentis la logon de la maro. Kiam mi estis dekkvin-jara, mi estis ŝipestro kaj posedanto de ostropirata slupo. Dum mia deksesa jaro mi veladis en barĝoskunoj kaptante salmonojn kun grekoj laŭ la rivero Sacramento. Samtempe mi deĵoris en patrolo de fiŝejgardistoj. Kaj mi ankaŭ estis bona maristo, kvankam mi navigis nur en la golfo de San-Francisko kaj ĝiaj alfluantaj riveroj. Mi estis neniam irinta sur maron en mia vivo.

La monaton, kiam mi deksep-jariĝis, mi subskribis por enteŭgiĝi kiel sperta maristo sur trimasta skuno ekiranta por sep-monata krozo tra Pacifiko, kaj reveno. Miaj ŝipkunuloj tuj sciigis al mi, ke mi tro aŭdacis subskribi kiel sperta maristo. Tamen, mi ja estis sperta maristo. Mi estis lerninta en la taŭga lernejo. Mi bezonis nur kelkajn minutojn por koni la nomojn kaj utilojn de iuj novaj ŝnuroj. Tio estis simpla. Mi ne agis blinde. Kiel barketa maristo mi sciis trovi kaj kompreni la kialon de ĉiu afero. Mi devis tamen lerni kiel stiri laŭ kompaso, kio necesigis almenaŭ duonminuton. Sed kiam temis pri stiri ŝvellofe aŭ streĉlofe, mi superis miajn ŝipkunulojn, ĉar tio estis precize tiel, kiel mi ĉiam veladis. Post dek-kvin minutoj mi povis reciti la kompasan ventrozon ambaŭdirekte. Sume, ne estis multon por lerni dum tiuj sep monatoj, krom apartajn ŝnurumojn, kiel iujn stajnodojn kaj komplikajn plektaĵojn por fari mastoŝtrumpoj. Resume, ĉio ĉi signifas, ke barka velado estas la plej bona lernejo por fari veran mariston.

Se viro estas denaska maristo, kaj vizitadis la maran lernejon, neniam dum sia tuta vivo li povos forlasi la maron. Ties ĉi salo estas en liaj ostoj, kiel en siaj naztruoj, kaj la maro vokos lin ĝis lia morto. Poste mi laŭiris pli facilajn vojojn por vivteniĝi. Mi definitive lasis la teŭgojn, sed mi ĉiam revenis al maro. Miakaze ĝi kutime estas la golfo de San-Francisko, iu ne povus trovi en la mondo pli logan kaj pli severan akvejon por barka velado.

Vento ja blovas en la golfo de San-Francisko. Dum vintro, kiu estas la plej bona sezono por velado, blovas surdorientuloj1 kaj sudokcidentuloj, foje muĝantaj norduloj. Tra la tuta somero blovas tiu, kiun ni nomas marbrizo. Temas pri neelĉerpebla vento el Pacifiko, kiu ĉiun posttagmezon blovas per forto, kiun atlantikaj velistoj nomus tempesta. Ili ĉiam miras pri la malmulta tolo, kiun niaj jaktoj portas. Iuj el ili, kies skunoj eĉ preteris kabon Horno, fiere rigardis siajn altajn mastojn kaj larĝajn envergurojn, kaj poste kompatis la niajn per protektemaj okuloj. Okazis, ke ili kuniĝis al krozo de San-Francisko al insulo Mare. Ili trovis la matenan golfadon tre agrabla. Posttagmeze, kiam bona okcidenta vento eniris la golfon de San-Pablo, kaj ili devis longe boardi kontraŭ ĝin dum reveno, la afero estis iom malsimila. Unu post la alia, kvazaŭ hirundaro, niaj jaktoj, malpli mastitaj kaj tolitaj, preterpasis kaj lasis ilin peze balanciĝi kaj refi en tio, kiun ili nomis ventego, sed kiun ni nomis bona velbrizo. La sekvontan fojon, kiam ili eliris, ni notis, ke ili tranĉis siajn mastojn, malplilongigis siajn bumojn, kaj proksimigis la postrandon de siaj veloj al la mastoj je tuta tolbendo.

Pri ekscitiĝo, estas ja vera malsimileco inter ŝipo en malfacilaĵo en maro, kaj barketo en malfacilaĵo en akvejo ĉirkaŭita de tero. Tamen, se temas nur pri ekscitiĝo kaj emocio, donu al mi la barketon. Tie, ĉio okazas rapidege kaj neniam estas multaj homoj por fari la taskon, ja malfacilan taskon, kiel scias velbarkaj maristoj. Mi jam strebegis tutan nokton, ambaŭ vaĉojn sur la ferdeko, dum tajfuno for de la japanaj marbordoj, kaj tamen mi estis malpli elĉerpita ol kiam mi pasigis du horojn velrefante tridek-futan slupon kaj hisante du ankrojn alvente de marbordo dum muĝis sudorientulo.

Ĉu malfacila tasko kaj ekscitiĝo? Jen la vento, kiu misblovas kaj mortas meze de tajdofluo, precize kiam vi irigas vian slupon en mallarĝan vojon sub levponto. Vidu viajn velojn, de kiuj vi dependas, ili subite malpleniĝas kaj flirtas, kaj nun vidu la petolan venton, per okrumba turno, ĝi blovege kontraŭplenigas vian ĵibon. La barko turniĝas kaj rapidas, ne en la liberan vojon, sed flanken kontraŭ la fortikajn pilierojn. Aŭdu tondradon de la tajdfluo suĉi tra la fostaro. Aŭdu kaj vidu vian beletan novfarbitan barkon premiĝi kontraŭ la piliero. Sentu ĝian bravan ŝeleton cedi pro premo. Vidu ĝian randrelon kojniĝinta. Aŭdu vian tolaron ŝiriĝi, kaj vidu la kvadratajn trabojn fari truojn en ĝi. Klak! Jen via ĉefstajo, kiu foriras, kaj la masto ebrie balanciĝas super vi. Se tio daŭras, via triborda stajaro elŝiriĝos. Prenu ŝnuron, ian ajn ŝnuron, kaj volvu ĝin ĉirkaŭ foston. Sed la revena parto de la ŝnuro estas tro mallonga. Vi ne povas rapide ligi ĝin, vi firme tenas ĝin kaj kriegas al via sola kunulo volvi alian pli longan ŝnuron. Tenu, ja! Vi tenas ĝis via vizaĝo ruĝiĝas, ĝis viaj brakoj eliras el siaj artikoj, ĝis sango spruĉas el viaj fingropintoj. Sed vi tenas, kaj via kunulo havas pli longan ŝnuron kaj rapide ligas ĝin. Vi rektiĝas kaj rigardas viajn manojn. Ili estas detruitaj. Vi apenaŭ povas rektigi viajn fingrojn. Doloro turmentas vin. Sed vi ne havas tempon. La barko, kiu ĉiam estas petola, nun martelas la lepadojn sur la fostoj, kaj tio minacas elskrapi ĝiajn ŝellamenojn. La topmasto falas! Faligu la ĵibon! Tiam, vi metas fiksoŝnurojn, kaj tiras, kaj haŭlas kaj streĉas, kaj interŝanĝas malplaĉajn rimarkojn kun la pontoficisto, kiu ĉiam volas superi vin en tiaj okazaĵoj. Kaj fine, post horo, kun doloriga dorso, ŝvitplena ĉemizo, kaj buĉitaj manoj, vi eltiriĝas kaj dancetas sur la kvieta, plaĉa tajdo inter mallarĝaj bordoj, kie brutaro staras mezgenue en akvo kaj mirite gapas al vi. Ekscitiĝo! Strebo! Ĉu vi povas pli fari dum trankvila tago en fora maro?

Mi provis ambaŭ manierojn. Mi memoras strebadon dum dekkvar-taga tempesto for de Novzelando. Temis pri vaganta karbokargoŝipo, rusta kaj eluzita, kun ses tunoj da karbo en la holdoj. Savŝnuroj estis streĉitaj de pruo al pobo, kaj ĉe la alventa flanko estis ŝnuroretoj ligitaj al fumtubaj stajoj por disrompi la forton de la marondoj, kaj tiel savi la pordojn de la manĝoĉambro. Sed la pordoj estis frakasitaj kaj la manĝoĉambro tute tralavita. Tamen, malgraŭ ĉio ĉi, revenas nur unu sento, tiu de monotoneco.

Male, la plej vivecaj tagoj, kiujn mi travivis, okazis en barketo ĉe la okcidenta marbordo de Koreio. Ne gravas, kial mi estis tie vojaĝanta sur Flava Maro en februaro dum subnula temperaturo. Gravas scii, ke temis pri senferdeka barko, sampano, ĉe roka marbordo, kie estis neniu lumturo, kaj kie la tajdo altegas. Ni ne parolis la aliulan lingvon. Tamen estis nenia monotoneco dum tiu vojaĝo. Mi neniam forgesos apartan malvarman tagiĝon, kiam ni faligis la velon kaj ĵetis nian ankreton dum densa neĝfalo. La vento blovegis el nordokcidento kaj la marbordo estis subventa. Antaŭ kaj malantaŭ ni, ĉia eskapvojo estis barita de rokaj kaboj, kontraŭ kies bazojn impetis ondega maro. Alvente, je malgranda distanco, videbla nur tra neĝblovoj, estis malalta roka rifo. Kaj tio estis nia sola malsufiĉa protekto kontraŭ la tuta Flava Maro sturmanta nin.

La japanoj enŝoviĝis sub komunan rizpajlan maton por dormi. Mi kuniĝis al ili, kaj dum multaj horoj ni intermite dormetis. Jen diluva frosta marakvo elpelis nin, kaj ni trovis plurajn colojn da neĝo sur la mato. La alventa rifo estis malaperanta sub altiĝanta tajdo, kaj iom post iom plifortiĝanta maro batis la rokojn. La fiŝkaptistoj maltrankvile observis la marbordon. Ankaŭ mi, per marista okulo, kvankam mi opiniis ne atingebla de naĝisto tiun roklinion batatan de ondoj. Mi mangestis al ambaŭ kaboj. La japanoj nee skuis siajn kapojn. Mi indikis tiun teruran subventan marbordon. Ili denove skuis siajn kapojn, kaj nenion faris. Mi konkludis, ke ili estas paralizitaj pro la senespereco de tia situacio. Ĉiun minuton ĝi estis pli kaj pli danĝera ĉar la altiĝanta tajdo estis forŝtelanta la rifon, kiu utilis al ni kiel protekto. Rapide tio iĝis kazo de subakviĝo ĉe ankrado. Ondoj pli kaj pli verŝiĝis super la randon, kaj ni senĉese forŝovelis. Kaj daŭre miaj fiŝkaptistoj rigardis la ondbatatan marbordon, kaj nenion faris.

Fine, post multaj preskaŭaj subakviĝoj, la fiŝkaptistoj subite ekagis. Ĉiuj manoj prenis la ankroŝnuron, kaj tiris ĝin. Ĉe antaŭo, dum la barko ekiris laŭ la vento, ni instalis veleton ne pli grandan ol farunsako. Ni estis irantaj rekte al la marbordo. Mi mallaĉis miajn ŝuojn, malbutonis mian surmantelon kaj mantelon, kaj estis preta senvestiĝi proksimume unu minuton antaŭ ol ni frakasiĝos. Sed ni ne frakasiĝis, kaj kiam ni eniris la rokojn, mi vidis la belecon de la situacio. Antaŭ ni malfermiĝis mallarĝa ŝanelo franĝita de ŝeroj. Tamen, kiam mi estis zorge ekzamininta tiun marbordon, ne estis tia ŝanelo. Mi estis forgesinta la tridek futojn de tajdalto. Kaj ja tiun tajdalton la japanoj estis malstabile atendintaj. Ni trairis la franĝon de ŝeroj, nin turnis al eta ŝirmita golfeto, kie la akvo estis nur iomete sulkigita de la ventego, kaj albordiĝis sur strandon, kie la pasinta tajdo estis lasinta longajn liniojn de frostita marakvo. Kaj tio estis unu el tri tempestoj dum la oktaga krozo en la sampano. Ĉu ŝipo povus fari pli bone? Mi veaŭguras, ke ŝipo estus grundinta sur la eksteraj rifoj, kaj ĝia anaro nerezisteble kaj senbrile droninta.

Okazas sufiĉaj surprizoj kaj misaventuroj dum tri-taga krozo de barketo por provizi oceanŝipon por tuta jaro. Mi memoras provovojaĝon de malgranda tridekfutulo, kiun mi ĵus aĉetis. En ses tagoj ni havis du fortajn blovegojn, kaj, ankaŭ, unu veran sudokcidentulon, kaj unu tondrantan sudorientulon. La etaj tempoj inter tiuj blovoj estis ja kalmegaj. Plie, dum tiuj ses tagoj ni grundis tri fojojn. Plie, ankaŭ, ni alligiĝis al la bordo de rivero Sacramento, kaj hazarde grundinte sur forta deklivo dum malaltiĝanta tajdo, la barko preskaŭ renversiĝis. Dum senĝoja kalmo kaj forta tajdo en la markolo de Carquinez, kie ankroj glitas sur frotpurigita fundo, ni estis drivigitaj kontraŭ dikan digon, sur kiun ni batadis kaj frapiĝadis laŭ kvaronmejla ĝia longo, antaŭ ol ni povis liberiĝi. Du horojn poste, en la golfo de San-Pablo, la vento eksiblegis, kaj ni devis volvi ĉiujn refojn. Reregi barketon drivantan en forta maro kaj ventego ne estas amuzaĵo. Tio estis nia sekva tasko, ĉar nia barko subakviĝonta rompis ambaŭ haŭserojn, kiujn ni metis. Antaŭ ol ni reregis ĝin, ni estis preskaŭ mortintaj pro elĉerpiĝo, kaj ni certe vundis ĉiujn partojn de la barko, de kilo ĝis mastopinto. Kaj fine, por kroni la tutaĵon, revenante al nia hejmhaveno per boardado en la mallarĝa riverbuŝo de San-Antonio, ni evitis nur je harlarĝo kolizion kun ŝipego tirata de trenŝipo. Mi tranavigis dumjare oceanojn sur pli granda ŝipo, kaj dum tiu tempo neniel spertis tian okazintaĵaron.

Ĉion pensinte, la misaventuroj estas la plej bona parto de barka velado. Poste, ili montriĝas interpunkcioj de plezuro. Kiam ili okazas, ili elprovas vian kuraĝon kaj vortaron, kaj maloptimismigas vin ĝis kredigi al vi, ke Dio havas rankoron kontraŭ vin. Sed poste, ha..., poste, kun kia plezuro vi memoras ilin! Kun kia vervo vi rakontas ilin al maristaj viaj kunuloj de la frataro de barkaj veladistoj!

Jen mallarĝa sinua kotejo, meztajdo malkaŝanta kotsurfacon kovritan de gangreneca ŝlimo, eĉ la akvo estas malpuraĉa kaj senkolorigita pro elfluoj el kuvoj de najbara tanejo, la marĉa herbejo ambaŭflanke estas marmorumita de ĉiuj nuancoj de velkintaj orkidoj, jen nekredebla kajo malnova kaj kadukaĉa, kaj ĉe la fino de la kajo blankfarbita slupeto. Nenio romantika en la bildo, nek antaŭsento de aventuro. Elstara bilda argumento kontraŭ la supozitaj plezuroj de barka velado. Eble tion ni pensis, Cloudesley kaj mi, tiun malgajan kaj nuban matenon, antaŭ ol kuiri manĝon kaj lavi la ferdekon. Ĉi lasta estis mia tasko, sed flanka rigardo al la akvaĉo kaj alia al al mia novfarbita ferdeko rezignigis min. Post matenmanĝo, ni ekludis ŝakon. La tajdo plu malaltiĝis, kaj ni sentis la barkon ekkliniĝi. Ni plu ludis, ĝis la ŝakpecoj ekfalis pro kliniĝo, kaj ni eliris. La prua kaj poba ligŝnuroj estis forte streĉitaj. Dum ni rigardis, la barko pli kliniĝis kun seka skueto. La ŝnuroj estis nun pleje streĉitaj.

-Tuj, kiam ĝia flanko tuŝos la fundon, ĝi haltos, mi diris.

Cloudesley sondis ĉe la flanko per hokstango.

-Sep futoj da akvo, li anoncis. La bordo estas preskaŭ vertikala. La unua afero kiu tuŝos la fundon, estas la masto, kiam ĝi renversiĝos.

Malbonaŭgura krakbrueto aŭdiĝis el la poba ŝnuro. Tuj, kiam ni rigardis, ni vidis fibraron rompiĝi kaj disfibriĝi. Tiam, ni ekagis. Apenaŭ ni estis fiksintaj alian ŝnuron inter la pobo kaj la kajo, la unua ŝnuro krakis kaj tute rompiĝis. Post tio okazis infero de laboro kaj aktiveco.

Ni fiksis pli kaj pli da ŝnuroj, kaj pli kaj pli da ŝnuroj rompiĝis, kaj pli kaj pli la beleta barko kliniĝis. Ni fiksis ĉiujn niajn rezervajn ŝnurojn, ni eĉ uzis niajn ŝkotojn kaj hisilojn, ni uzis nian ducoldikan haŭseron, ni alligis ŝnurojn ĉe la mastopinto, ĉe la mastomezo, kaj ĉie , kie eblis. Ni laboregis kaj ŝvitis, kaj asertis nian komunan kaj firman konvikon, ke Dio daŭre havas rankoron kontraŭ nin. Lokaj gapulaĉoj venis al la kajo, kaj rikanis al ni. Kiam Cloudesley lasis ŝnurvolvaro gliti laŭ la ferdekon ĝis la fetora ŝlimo, kaj reprenis ĝin el akvo kun naŭzŝajna mieno, la gapulaĉoj rikanis pli laŭte, kaj mi devis fari ĉion por malhelpi lin grimpi sur la kajon por murdi iun.

Kiam la ferdeko vertikaliĝis, ni jam estis malligintaj la bumlifton el sia malsupra loko, ligis ĝin fortike al la kajo, kaj dum la alia ekstremaĵo restis ligita al la mastopinto, ni streĉis ĝin per takelo. La lifto estis farita el ŝtalo, ni do fidis, ke ĝi eltenos la streĉegon. Sed ni dubis pri la fortikecon de la stajoj, kiuj tenis la maston. Mankis ankoraŭ du horoj ĝis la tajdmalalto, tio signifis, ke ni devis atendi kvin horojn antaŭ ol scii ĉu la revenanta tajdo permesos, ke la slupo restariĝu per si mem.

La bordo estis preskaŭ vertikala, kaj ĉe la fundo, rekte sub ni, la rapide foririnta tajdo lasis fosaĵon plenan de plej aĉa, fetora, hida ŝlimo, kiun iu povus imagi. Cloudesley rigardanta min diris:

-Mi amas vin, kvazaŭ fraton. Mi batalus por vi. Mi alfrontus blekantajn leonojn, kaj morton sur tero kaj maro, por vi. Sed, tamen, ne falu en tion.

Li tremetis pro naŭzo.

-Ĉar se vi falus, mi ne havos kuraĝon por tiri vin el tio. Mi simple ne povos. Mi nur povos preni la hokstangon, kaj enpuŝi vin ĝis via malapero.

Ni sidiĝis sur la flankon de la rufo, pendigis niajn krurojn laŭ ĝia tegmento, apogis niajn dorsojn sur la ferdekon, kaj reludis ŝakon, ĝis la altiĝanta tajdo kaj la takelo de la bumlifto ebligis nin remeti la barkon en akcepteblan pozicion.

Multajn jarojn poste, en la insulo Izabelo de la sudaj maroj, mi denove troviĝis en simila situacio. Por purigi ĝian kupran ŝelon, mi kuŝigis Snarkon sur strando. Kiam la tajdo realtiĝis, ĝi rifuzis stariĝi. Akvo eniris per la elflutruoj, superis la randon, kaj la marnivelo iom post iom grimplekis la deklivon de la ferdeko. Ni fermis la klapon de la motorejo, kaj la maro atingis ĝin, superis ĝin, kaj danĝere grimpis al la kajutaj enirejo kaj luko.

Ni ĉiuj estis febre malsanaj, tamen ni reiris sub la brilan tropikan sunon kaj freneze laboris dum multaj horoj. Ni portis niajn plej pezajn ŝnurojn, jam ligitajn al la mastopinto, ĝis tero kaj tiregis per niaj tutaj fortoj ĝis ĉio krakis, eĉ ni mem. Ni ĉesis kaj kuŝiĝis kvazaŭ mortintoj, kaj denove stariĝintaj ni tiregis kaj krakigis. Fine, kiam la malsupra rando estis sub kvin futoj da akvo kaj ondetoj lekis la enirejon, la brava barketo tremetis, skuiĝis kaj denove direktis siajn mastojn al zenito.

Neniam mankas ekzercado sur velbarko, kaj la malfacila laboro estas ne nur parto de la plezuro sed ankaŭ konkurencas kuracistojn. La golfo de San-Francisko ne estas muelilakvujo, sed granda ventoplena kaj bunta akvejo. Mi memoras iun vintran vesperon, kiam ni provis eniri la buŝon de la rivero Sacramento. La riverfluo estis altiĝinta, kaj la forta tajdofluo kontraŭis ĝin. La fortika okcidenta vento estis malpliiĝanta kun la subiranta suno. Ankoraŭ blovis brizeto de malantaŭo, sed ni restis senmovaj en la rapida fluo. Ni jam estis en la riverbuŝo, sed tie ne estis taŭga ankradejo, kaj ni komencis retrodrivi pli kaj pli rapide, kaj fine ĵetis ankron, tuj kiam la lasta ventoblovo forlasis nin.

La nokto venis, bela, kvieta kaj stelplena. Mia sola kunulo kuiris la manĝon dum mi ĉion netenete ordigis sur la ferdeko. Kiam ni enlitiĝis je la naŭa, la veterprognozo estis bonega. Se mi estus havinta barometron, mi tiam estus pli bone prognozinta. Je la dua matene, nia stajaro ekmuzikis pro flutema brizo, mi ellitiĝis kaj plilongigis la ankroŝnuron. Post unu horo ne plu eblis dubi, ke sudorientulo trafis nin.

Estas tute malagrable forlasi varman liton por fuĝi el malbona ankradejo en nigra nokto, sed ni tamen ellitiĝis, faldis du refojn en la velo, kaj ektiris la ankron. La vinĉo estis malnova, la streĉo de la baŭmanta maro estis tro forta por ĝi. Kiam la vinĉo ne kapablas, ne eblas tiri permane. Ni sciis tion, ĉar ni provis kaj buĉis niajn manojn. Nu, maristo malŝatas perdi ankron. Temas pri fiero. Kompreneble, ni povus ligi buon al ĝi kaj lasi ĝin. Anstataŭe, tamen, mi ankoraŭ plilongigis ĝian ŝnuron, oblikvigis ĝin, kaj ĵetis la duan ankron.

Post tio, okazis malmulta dormo, ĉar laŭvice la unua kaj la dua el ni devis elkuŝejiĝi. La pli kaj pli fortiĝanta maro komprenigis al ni, ke ni ankrotrenas, kaj kiam ni atingis la frotpurigitan ŝanelon, ni sentis, ke niaj ankroj ja laŭglitis ĝin. Temis pri profunda ŝanelo, kies pli posta bordo krute leviĝis, kvazaŭ klifoj de kanjono, kaj kiam niaj ankroj tuŝis la komenciĝon de tiu klifo, ili haltis kaj teniĝis.

Tiam, ni povis aŭdi tra malheleco la maron frakasiĝi kontraŭ la severan bordon malantaŭ ni, kaj tiom proksime, ke ni malplilongigis la ankroŝnuron.

Taglumo montris al ni, ke inter nia pobo kaj detruiĝo estis malpli ol dudeko da futoj. Kaj dum kia ventoblovado! Foje okazis, dum ventopuŝoj, ke ĝi rapidis po sepdek aŭ okdek mejloj hore. Sed la ankroj teniĝis, kaj tiom bone, ke nia timo iĝis ĉu la antaŭaj ankrobitoj estos aŭ ne forŝiritaj el la barko. Dum la tuta tago, la barko alterne enakvigis sian nazon kaj sidiĝis sur sia pobo, ĝis en la posttagmezo, kiam lasta freneza ventopuŝego ĉesigis la tempeston. Dum kvin minutoj okazis totala kalmo, kaj jen, per fulma subiteco kaj okrumba ŝanĝo, la vento turniĝis al sudokcidenta tumultulo. Alia tia nokto estus troa por ni, do permane ni retiris la ankrojn el ondega maro. Tio ne estis malfacila laboro. Tio estis kororompiga laboro. Kaj ambaŭ ni estis preskaŭ kriontaj pro doloro kaj elĉerpiĝo. Kiam la unua ankro fine estis rekte sub ni, ni ne povis dehoki ĝin. Kiam la barka nazo plonĝis inter ondokrestoj, ni tuj tiris, multvolvis la ŝnuron kaj retroiris, kiam ĝi restariĝis. Preskaŭ ĉio rompiĝis kaj disiris, krom la ankroteniĝo. La kluso disrompiĝis, la randrelo tordiĝis, la ŝellamenoj fendiĝis, sed la ankro daŭre teniĝis. Fine, ni hisis la refitan velon, relasis la malfacile gajnitajn ŝnurfutojn kaj pretervelis la ankron, kiu dehokiĝis. Tamen tio preskaŭ fiaskis, kaj la barko momente estis subite haltigita. Ni refaris la manovron por la restanta ankro, kaj flugis al ŝirmejo de la riverbuŝo en la venanta nokto.

Mi naskiĝis tiom da jaroj antaŭe, ke mi kreskis antaŭ la epoko de benzino. Mi do estas eksmoda. Mi preferas velbarkojn al motorbarko, kaj mi kredas, ke barka velado estas pli bela, pli malfacila, kaj pli vigliga arto ol stiri motorbarkon. Benzinmotoroj iĝas fidindaj, kaj kvankam estas malprave diri, ke stultulo povus funkciigi ilin, estas prave diri, ke preskaŭ iu ajn povas. Tute ne, kiam temas pri velado. Iu bezonas pli da scioj, pli da klero, kaj multe pli da ekzercado. Ĝi estas la plej bona ekzercado de la mondo por knaboj, junuloj kaj viroj. Kiam la knabo estas malgranda, metu lin en konvena barketo. Li mem faros la ceteron. Li ne bezonos lecionojn. Li rapide instalos triangulan velon kaj stiros per remilo. Poste li ekparolos pri kiloj kaj drivtabuloj, kaj volos forpreni siajn kovrilojn por dormi tutan nokton en la barko.

Sed ne timu pri li. Li havos riskojn kaj akcidentojn. Nur pensu, ke okazas akcidentoj ankaŭ en vartejoj, same kiel sur akvejo. Pli da knaboj mortas hejme ol en barkoj, grandaj aŭ malgrandaj, kaj pli da knaboj iĝas fortikaj kaj fidindaj viroj per velado ol per herbokroketo kaj dancolecionoj.

Kaj unufoje maristo, maristo por ĉiam. La gusto de salo neniam malaperas. Maristo neniam iĝas tiom maljuna, ke li rezignas iri plian fojon lukti kun vento kaj ondoj. Mi scias tion, el mi mem. Mi loĝas en ranĉo, kaj vivas for de mara vidaĵo. Tamen, mi ne povas resti longe for de ĝi. Post kiam multaj monatoj pasis, mi ne plu eltenas. Mi revas pri okazintaĵoj de la lasta krozo, aŭ demandas al mi ĉu la striitaj labrakoj jam naĝas en la golfo de Wingo, aŭ atente legas en ĵurnalo novaĵon pri la unuaj nordaj anasaroj. Tiam, subite, okazas rapida enpakado kaj reviziado de maraj vestaĵoj, kaj ni ekiras al Vallejo, kie restas eta Roamer, atendanta, ĉiam atendanta, ke la joleto alflankiĝas, ke fajriĝas la stoveto, ke ferliloj mallaĉiĝas, ke ĉefvelo hisiĝas kaj refpunktoj krakklakklakas. Ĝi atendas la ankrolevon, kaj la ekiron, kaj la turnon de la stririlo dum ĝi ekrapidas kaj foriras norden aŭ suden en la golfo.


Sur Roamer, en golfeto de Sonoma, 15-a de aprilo 1911


1Sudorienta vento, maristoj personigas ventojn kaj ŝipojn

Commentaires