COLETTE - La spiralaĵoj de la vito (1908)
COLETTE Jen alia novelo kiu aperis en la kolekto Les vrilles de la vigne (La spiralaĵoj de la vito) kiu arigas novelojn kun membiografia fono. Ĝi estis publikigita en la N° 52-53 (februaro-junio 2025) de Beletra Almanako. Mi dankas sinjoron István Ertl pro liaj trafaj rimarkoj kaj korektoj. La spiralaĵoj de la vito Iam, la najtingalo ne kantis nokte. Ĝi havis afablan voĉfadeneton kaj lerte uzis ĝin de mateno ĝis vespero, kiam la printempo ĵus alvenis. Ĝi vekiĝis kun siaj kamaradoj, en griza kaj blua ektagiĝo, kaj ilia timema vekiĝo skuis la majskarabojn dormantajn sub siringaj folioj. Ĝi enlitiĝis ĉirkaŭ la sepa, aŭ sepa kaj duono, ie ajn, ofte en la florantaj vitoj, kiuj odoras rezedon, kaj ĝis la mateno faris kompletan dormon. Iun printempan nokton, la najtingalo dormis staranta sur juna sarmento, kun ŝvela kropo kaj klinita kapo, kvazaŭ kun gracia nukparalizo. Dum ĝia...