Léo FERRÉ - La anarkiistoj (1969)

 Léo FERRÉ


 

Kiu deksesjara ne estis anarkiisto estas senkora homo, kiu tridekjara restas anarkiisto estas sencerba homo. Sed tamen ankaŭ restas, ke mi daŭre ŝategas tiun kanzonon de Léo Ferré (1916-1993) italdevena franca poeto kaj kanzonisto.

Li kantas: https://www.youtube.com/watch?v=_1PcOsbJbLI

Peppe Volterelli kantas la italan version, verkitan de Léo Ferré mem: https://www.youtube.com/watch?v=ObAOztjXMnk

 

 

La anarkiistoj

 
Ne eĉ unu pocento tamen ili ekzistas,
plejparte hispanoj, kiu scias kial?
Verŝajne Hispanio ilin ne tre ŝatas...
La anarkiistoj
 
Ili ricevis ĉion:
frapojn kaj ŝtonojn,
tiom forte kriis ili,
ke ja plu povas ili,
kun antaŭen la koro
kaj en ĝi la revo
kaj animo borita
de tiu ideo sakra.

Ne eĉ unu pocento tamen ili ekzistas,
plejparte neniidoj aŭ preskaŭ similaj,
do neniam videblaj, krom kiam timataj
La anarkiistoj
 
Ili mortis milfoje
por nenio kaj vane,
Kun am' en la pugno,
sur tablo, aŭ nenio,
kun kapo tiel dura
pro sango verŝita,
tiom forte frapis ili
ke ja plu povas ili.
 
Ne eĉ unu pocento tamen ili ekzistas,
kaj se pieddbatojn al pug', iu ja bezonas,
pensu, ke en la strat' ili marŝi povas
La anarkiistoj
 
Havas flagon nigran
de espero funebran,
kaj melankolion
por tiri sian vivon,
tranĉilojn por tranĉi
sian panon por doni,
kaj rustajn armilojn
por pafi la forgeson.

Ne eĉ unu pocento tamen ili ekzistas,
kaj se brakojn sub brakoj ili sin tenas,
ĝojaj, kaj jen tial ili ĉiam staras.
La anarkiistoj


Commentaires