Atahualpa YUPANQUI - La fratoj (1969)
Atahualpa YUPANQUI
Antaŭ dek jaroj, mi provis traduki tiun belegan kanzonon (Los hermanos) de la argentinano Atahualpa Yupanqui.
Li estas unu el miaj plej ŝatataj tutmondaj kantistoj. Cetere li estis fama en Francio, kie li estis unue prezentita de Edith Piaf en 1950, kaj ofte koncertis en tiu lando, kie li forpasis en 1992.
La fratoj
Mi havas fratojn tiom multajn,
ke mi ne povas kalkuli,
en la valo, la montaro,
ke mi ne povas kalkuli,
en la valo, la montaro,
en la pampo kaj en la maro.
Ĉiuj ili kun siaj suferoj,
Ĉiuj ili kun siaj suferoj,
kun siaj revoj ĉiuj ili,
kun esperaĵoj antaŭ si
kun memoraĵoj post si.
Mi havas fratojn tiom multajn,
ke mi ne povas kalkuli.
ke mi ne povas kalkuli.
Homoj kun manoj varmegaj
pro la forta amikeco,
kun iu plendo por plori,
kun iu preĝo por preĝi,
kun horizonto vastega,
kiu ĉiam malproksimiĝas,
kaj tiu forto por serĉi ĝin
per obstino kaj volo.
Kiam ĝi ŝajnas apuda,
tiam ĝi estas plej fora.
pro la forta amikeco,
kun iu plendo por plori,
kun iu preĝo por preĝi,
kun horizonto vastega,
kiu ĉiam malproksimiĝas,
kaj tiu forto por serĉi ĝin
per obstino kaj volo.
Kiam ĝi ŝajnas apuda,
tiam ĝi estas plej fora.
Mi havas fratojn tiom multajn,
ke mi ne povas kalkuli.
ke mi ne povas kalkuli.
Kaj tiel ni daŭre marŝas
harditaj de soleco,
ni perdiĝas en la mondo,
kaj revenas al renkonto.
Kaj tiel ni rekonas nin
por spekti la foraĵon,
por kunmordi kantaĵojn,
semojn de vastegeco.
Kaj tiel ni daŭre marŝas
harditaj de soleco,
kun en ni niaj mortoj,
por ke neniu postrestu.
harditaj de soleco,
ni perdiĝas en la mondo,
kaj revenas al renkonto.
Kaj tiel ni rekonas nin
por spekti la foraĵon,
por kunmordi kantaĵojn,
semojn de vastegeco.
Kaj tiel ni daŭre marŝas
harditaj de soleco,
kun en ni niaj mortoj,
por ke neniu postrestu.
Mi havas fratojn tiom multajn,
ke mi ne povas kalkuli,
ke mi ne povas kalkuli,
kaj amatinon tre belan,
kiu nomiĝas libereco.
kiu nomiĝas libereco.
Commentaires
Enregistrer un commentaire