Atahualpa YUPANQUI - Demandetoj pri Dio (1969)

 

Atahualpa YUPANQUI

Jen alia kanzono de li, kiun mi provis traduki.

https://www.youtube.com/watch?v=Z81bPPknxDU

 

Demandetoj pri Dio


Iun tagon, mi demandis:
avoĉjo kie estas dio?
Avoĉjo malĝojiĝis,
nenion li respondis.

Avoĉjo en la kampoj mortis
sen preĝo nek konfeso,
indianoj lin sepultis:
kanfluto kaj tamburo.

Iom poste mi demandis:
paĉjo kion vi scias pri dio?
Paĉjo serioziĝis,
nenion li respondis

Paĉjo mortis en la mino
sen flegado nek protekto,
koloron de minista sango
havas la oro de l'mastro.

Mia frato vivas en la montoj
kaj konas neniun floron,
ŝvito, malario kaj serpentoj
ĉirkaŭas arbohakiston.

Neniu demandu al li
ĉu li jam renkontis dion,
lia domo neniam ricevis
tiom gravan sinjoron.

Paŝante sur vojoj mi kantas
kaj kiam estas en prizono,
mi aŭdas la voĉon de homoj
kiuj pli bone ol mi kantas.

Sur la tero estas afero
pli grava ol tiu de dio:
ke neniu sputu sangon
por aliula bonstato.

Ĉu dio mizerulojn vartas?
eble jes, kaj eble ne.
Tamen mi certas, ke li manĝas
ĉe la tablo de la mastro.


Commentaires