Boris VIAN - La valso de atombomboj (1955)

  Boris VIAN

Antaŭ deko da jaroj mi tradukis kanzonon de Boris VIAN, verkisto, poeto, komponisto, trumpetisto, kantisto, inĝeniero, tradukisto, pentristo, scenaristo, aktoro... kaj verŝajne mi forgesis ion. Lia plej fama kanzono estas "La dezertinto", esperantigita de Georges Lagrange kaj kantita en esperanto de Ĵak Le Puil.
 
Por ĉiu verso mi provis konservi la signifon, la rimon kaj la silabnombron, sed tio ne sufiĉas por bona kanzontraduko...
Traduki kanzonon estas ja malfacile.
 
Jen la originalo,  kantata de li mem: La java des bombes atomiques

 

La valso de atombomboj

Mia onklo lerta laboranto
Faris kiel diletanto
Verajn bombojn atomajn.
Kompleta seninstruulo
Ja li estis geniulo
Pri praktikaj problemoj.

Li de maten' ĝis vesper'
Restis en atelier'
Por fari siajn provojn,
Kaj nokte revenis ĉe ni,
Ekscitis niajn nervojn
Kaŝante nenion al ni.

"La kreo de A-bomboj
Kredu min, miaj buboj,
Tre simpla kiel kuko.
La problemo esksplodila,
Nenio pli facila,
Mi metas al flanko.

Eĉ la H-bombo post enket'
Ŝajnas simpla alfabet',
Sed min tiklas enigmo:
Tiuj, kiujn mi fabrikas,
Ve, apenaŭ efikas
En miaĉambra limo.

Ja tie io misas,
Mi tuj tuj tion serĉas.


Tage kaj nokte li strebegis
Kaj siajn planojn flegis
Por atingi la celon.
Kiam li manĝis kun ni
Tuj tute englutis li
Supon kaj vermiĉelon.

Ni vidis per lia mieno,
Ke lin haltigis dorno,
Sed ni nenion diris,
Kaj iun vesperon en fotel'
Jen Onĉjo, kiu vespiris
Kaj li diris tiel:

Ju pli mi maljuniĝas
Des pli mi konsciiĝas
Ke stumblas mia kapo.
La veron diru al mi rekte:
Ĝi ne cerbo estas certe,
Sed nur blanka napo.

Malŝparis mi multajn jarojn
Grandigi l'efiksferon,
Kaj vane mi klopodas
Sen kompreni en mia obstin',
Ke gravas nur je l'fin'
La loko, kie ĝi eksplodas.

Ja tie io misas,
Mi tuj tuj tion serĉas.

Kiam rezulto estis baldaŭ
Ŝtatestroj ĉiuj preskaŭ
Venis ĉe lia pordo.
Ĉiujn ilin li akceptis
Kaj pardonon ja petis
Pro la ĉambro en malordo.

Post ĉiuj eniris ĝentile
Li fermis ŝlosile,
"Ne petolu" dirante,
Kaj kiam eksplodis la bombo,
okazis flagrante
Famula hekatombo.

Je tiu rezulto, Onĉjo
Respondecis pri ĉio,
Ŝajnigis sin stulta.
Antaŭ la komisaro,
Kaj ankaŭ la juĝistaro,
Jen li, kiu singultas:

Sinjoroj, temas pri eraro,
Malfeliĉa afero,
Je Dio mi povas ĵuri:
tiujn kretenojn detruante,
Mi pensis, evidente,
Francion tre honori.


Ili ĝenitaj estis
Do ili lin kondamnis
Kaj tuj al li pardonis
Kaj la landa popolo
Kiel dankema pruvo
Elektis lin landestro.

Commentaires