Miaj someraj hajkoj Kriis hieraŭ revenintaj apusoj. Varmeco baldaŭ. Ombro sur suno... Super stoplejo flava cirkuo soras. Stoplejo grincas de tro ĉirpa gurdado: Cikadamaso. Malgraŭ blueco La saguloj foriris. Maljen ĝojkrioj. Cikadgurdado siblas tra arda aero... Ŝvita vekiĝo. Venta kareso Dampas cikadĉirpadon... Siesta ĝuo.
Articles
Victor HUGO - La kokcinelo
- Obtenir le lien
- X
- Autres applications

Victor HUGO Jen alia poemo de Victor HUGO eltirita el "La Kontemploj", kiun mi tradukis. La kokcinelo " Io ekscitas " , ŝi diris. Kaj mi vidis ŝian kolon Neĝan, kaj etan etulon Ruĝan, kiu sur ĝi iris. Mi devus, stulto aŭ saĝo Ja timigas junuleton, Pli kispeton ol insekton Vidi sur ŝia vizaĝo. Ĝi havis formon de konko Ruĝa kun nigraj makuloj. Sciuro, ĝiaj okuloj, Kliniĝis el sia trunko. La lipoj ĉi tie logis, Mi apudis la anĝelon Kaj prenis la kokcinelon, Tamen la kiso forflugis. El ĉielo la insekto Protestis: " Kiu mi estas? La dibesteto asistas Sed ja stultas la vireto. "
Boris VIAN - La valso de atombomboj (1955)
- Obtenir le lien
- X
- Autres applications

Boris VIAN Antaŭ deko da jaroj mi tradukis kanzonon de Boris VIAN, verkisto, poeto, komponisto, trumpetisto, kantisto, inĝeniero, tradukisto, pentristo, scenaristo, aktoro... kaj verŝajne mi forgesis ion. Lia plej fama kanzono estas "La dezertinto", esperantigita de Georges Lagrange kaj kantita en esperanto de Ĵak Le Puil. Por ĉiu verso mi provis konservi la signifon, la rimon kaj la silabnombron, sed tio ne sufiĉas por bona kanzontraduko... Traduki kanzonon estas ja malfacile. Jen la originalo, kantata de li mem: La java des bombes atomiques La valso de atombomboj Mia onklo lerta laboranto Faris kiel diletanto Verajn bombojn atomajn. Kompleta seninstruulo Ja li estis geniulo Pri praktikaj problemoj. Li de maten' ĝis vesper' Restis en atelier' Por fari siajn provojn, Kaj nokte revenis ĉe ni, Ekscitis niajn nervojn Kaŝante nenion al ni. "La kreo de A-bomboj Kredu min, miaj buboj, Tre simpla kiel kuko. La problemo esksplodila, Nenio pli fa...
Donatien Alphonse François de SADE - Gaskona spritaĵo
- Obtenir le lien
- X
- Autres applications

Donatien Alphonse François de SADE Markizo de SADE estas fama pro liaj malĉastaj sadismaj verkoj. Tamen li verkis ankaŭ aliajn tekstojn: novelojn, teatraĵojn, eseojn, filozofiaĵojn. Ne maltrankviliĝu, ĉi tiu rakonteto lia estas aŭdebla eĉ de infanaj oreloj. Gaskona spritaĵo G askona oficiro akiris de la reĝo Ludoviko la 14-a rekompencon 150-piŝtolan. Kun sia ordonilo en mano, li eniras senanonce ĉe la ministro Kolberto, kiu estis tagmanĝanta kun aliaj Sinjoroj. -Kiu el vi sinjoroj, li diras kun akĉento, kiu pruvas sian devenon, estas Ministro Kolberto? -Mi estas, sinjoro, respondas la ministro, kion mi povas fari por via servo? -Neniaĵeton, sinjoro, temas nur pri 150-piŝtola rekompenco, kiun mi tuj bezonas. S-ro Kolberto, kiu ja vidis, ke la ulo estas primokebla, petas permeson fini sian manĝon, kaj por ne senpaciencigi lin, petas, ke li kunmanĝu. -Des pli volonte, diras la gaskono, ke mi ankoraŭ ne tagmanĝis. La tagmanĝon fininte, la ministro, kiu tame...
Victor HUGO - La akvoguto
- Obtenir le lien
- X
- Autres applications

Victor HUGO Mi provis traduki poemeton de Victor HUGO eltirita de "La kontemploj" : La akvoguto El marmoro faletis la fonto Al terura maro, pogutante. Oceano, de ŝipoj la fato, Diris: "Kion ci volas, plorante? Mi estas timego kaj tempesto, Mi finiĝas en la ĉielspaco. Ĉu vi utilas, etula esto, Al mi, kiu estas giganteco?" La fonto al abismo amara Diris: "Mi donas al vi, silente, Ion mankantan al Moŝto mara: Iom trinkeblan akvon, pogute."