Donatien Alphonse François de SADE - Gaskona spritaĵo

Donatien Alphonse François de SADE

 

 

Markizo de SADE estas fama pro liaj malĉastaj sadismaj verkoj. Tamen li verkis ankaŭ aliajn tekstojn: novelojn, teatraĵojn, eseojn, filozofiaĵojn. 
Ne maltrankviliĝu, ĉi tiu rakonteto lia estas aŭdebla eĉ de infanaj oreloj.


Gaskona spritaĵo


Gaskona oficiro akiris de la reĝo Ludoviko la 14-a rekompencon 150-piŝtolan. Kun sia ordonilo en mano, li eniras senanonce ĉe la ministro Kolberto, kiu estis tagmanĝanta kun aliaj Sinjoroj.

-Kiu el vi sinjoroj, li diras kun akĉento, kiu pruvas sian devenon, estas Ministro Kolberto?
-Mi estas, sinjoro, respondas la ministro, kion mi povas fari por via servo?
-Neniaĵeton, sinjoro, temas nur pri 150-piŝtola rekompenco, kiun mi tuj bezonas.

S-ro Kolberto, kiu ja vidis, ke la ulo estas primokebla, petas permeson fini sian manĝon, kaj por ne senpaciencigi lin, petas, ke li kunmanĝu.

-Des pli volonte, diras la gaskono, ke mi ankoraŭ ne tagmanĝis.

La tagmanĝon fininte, la ministro, kiu tamen havis tempon por antaŭinformi sian komizon, diris al la oficiro, ke li povas iri al la oficejo, kie atendas lia mono. La gaskono alvenas tien, kaj nur cent piŝtolojn ricevas.

-Ĉu vi ŝercas, sinjoro, li diras al la komizo, aŭ ĉu vi ne vidas, ke la ordonilo estas pri 150 piŝtoloj?

-Sinjoro, diras la skribisto, mi ja bone vidas vian ordonilon, sed mi deprenis kvindek piŝtolojn por la tagmanĝo.

-Diokapon! Kvindek piŝtolojn! En mia lando ĝi kostus nur dudek soldojn!

-Eble jes, sed tie vi ne havus la avantaĝon tagmanĝi kun ministro.

-Nu, bone, diras la gaskono, tiukaze gardu ĉion, sinjoro, mi revenos morgaŭ kun amiko, kaj ni estos kvitaj.

La respondo, kaj la ŝerco, kiu okazigis ĝin, iom amuzis la kortegon. Oni aldonis pliajn kvindek piŝtolojn al la rekompenco de la gaskono, kiu triumfe reiris al sia lando laŭdante la tagmanĝojn de Kolberto, Versajlon kaj ties manieron rekompenci la spritaĵojn de la Garonaj bordoj.



 

Commentaires